Ku rupapuro rw'ibirimwo

Helpu... Knabino bezonas angle-esperante parolantan familion

ca, kivuye

Ubutumwa 22

ururimi: Esperanto

romio (Kwerekana umwidondoro) 29 Nyandagaro 2011 17:05:46

mi opinias ke e-o estas bonega ilo por helpi en diversaj kampoj, inkluzive studado de aliaj lingvoj.
Do, mi nun serĉas angle-esperante parolantan eŭropan familion, kiu povas alpreni mian 14-jaran filinon por praktiki la anglan (bedaŭrinde e-o ne sufiĉas por bonkvalita eduko). Pli bone estus somertempo (1-2 monatoj). Anstataŭ ni povas alpreni infanojn por praktikado de la rusa. Detaloj estas pridiskuteblaj. Helpu, homoj...

februaro (Kwerekana umwidondoro) 29 Nyandagaro 2011 19:42:28

Vivu la impertinenteco!

darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 29 Nyandagaro 2011 20:01:10

februaro:Vivu la impertinenteco!
demando.gif

romio (Kwerekana umwidondoro) 29 Nyandagaro 2011 20:04:36

februaro:Vivu la impertinenteco!
Dankon pro via penado pli ĝuste esprimi viajn sentojn, rilate de mia mesaĝo. Verŝajne vi longe pensis, ĉu mi estas aroga aŭ impertinenta. Verŝajne vi simple deziras insulti min, kvankam mi ne komprenas kialojn. Tiuokaze ne pezlaboru, mi ne estas ofendema per vana bojado. Aliokaze (se vi vere opinias, ke mia propono estas skandala) mi estus dankema, se vi argumentas vian vidpunkton.

romio (Kwerekana umwidondoro) 29 Nyandagaro 2011 20:11:17

darkweasel:
februaro:Vivu la impertinenteco!
demando.gif
Dankon, Darkweasel. Mi pensis ke nur min miris reago de estimata Februaro. Laŭdo al Dio, mi almenaŭ ne solas

februaro (Kwerekana umwidondoro) 29 Nyandagaro 2011 21:02:44

romio:
februaro:Vivu la impertinenteco!
Aliokaze (se vi vere opinias, ke mia propono estas skandala) mi estus dankema, se vi argumentas vian vidpunkton.
1. Vi volas interŝanĝi la rusan (viaopinie la plej lerninda lingvo en la mondo) por la anglan (viaopinie tiel malofta kaj malfacila lingvo, kiun neniu povus lerni sen dumonata loĝado ĉe ĝiaj parolantoj).
2. Vi volas, ke iuj esperantistoj trudu sian lingvon al via filino, kiu ne deziras lerni ĝin mem.
3. Vi volas loĝigi la filinon en Eŭropon, rekompence proponante Rusion.

Pro tio mi trovis vian proponon maljusta kaj vin impertinenta. rideto.gif

novatago (Kwerekana umwidondoro) 29 Nyandagaro 2011 22:00:06

februaro:
1. Vi volas interŝanĝi la rusan (viaopinie la plej lerninda lingvo en la mondo) por la anglan (viaopinie tiel malofta kaj malfacila lingvo, kiun neniu povus lerni sen dumonata loĝado ĉe ĝiaj parolantoj).
2. Vi volas, ke iuj esperantistoj trudu sian lingvon al via filino, kiu ne deziras lerni ĝin mem.
3. Vi volas loĝigi la filinon en Eŭropon, rekompence proponante Rusion.
Ĉu vi senhelpe inventis tiun rankonton?

februaro:Pro tio mi trovis vian proponon maljusta kaj vin impertinenta. rideto.gif
Tio estas impertinenta, ne la propono.

Ĝis, Novatago.

horsto (Kwerekana umwidondoro) 30 Nyandagaro 2011 00:23:09

Estas certe bona ideo ke Esperantistoj helpas sin reciproke lerni la naciajn lingvojn de la aliaj.
Sed mi iom dubas ĉi tie: Esperanto ne sufiĉas por bona eduko. Oni nepre bezonas la anglan.
Mi ne scias, sed ial mi dubas ke via filino parolas Esperanton.

zaratustro (Kwerekana umwidondoro) 30 Nyandagaro 2011 01:06:41

Mi ne kredas ke la samideano "romio" estis inpertinenta kiel diris "februaro" . Laŭ mia opinio, "romio" estas tre bona patro , ĉar li volas doni al sia filino konoj kiuj helpos kiam ŝi estos laboronta.

Mi atendas ke baldau la samideano "romio" trovos kion estas serĉanta por sia filino, ĉar ĉi tie en esperantujo ankaŭ estas multaj helpemaj homoj, sed iufoje bedaŭrinde ankaŭ estas kelkaj malhelpemaj homoj.

romio (Kwerekana umwidondoro) 30 Nyandagaro 2011 15:33:06

Mi pensas ke vi, februaro, vojeraras inter VIAJ supozoj, sed ne inter miaj opinioj. Ĉar laŭ mia opinio
1. rusa lingvo ne lerninda por ĉiu mondo, sed tre lerninda por konkretaj homoj, kiuj deziras regi ĝin, samkiel la angla. Kaj tial interŝanĝo estas justa.
2. Mi ne opinias ke la angla estas "malofta kaj malfacila lingvo" kaj mi ne koprenas, kian rilaton havas tiu argumento al via konkludo.
3. Sed mi vere opinias ke neniu povas lerni ajnan lingvon sen praktiko en medio de denaskaj parolantoj. Kaj pro tio mia propono ankoraŭfoje justas.
4. Mia filino deziras lerni la anglan, sed nia familio loĝas en vilaĝo, kie eĉ instruistino de angla lingvo ne havas bonan lingva-nivelon. Kaj mi estas devigita pagi al alia instruistino (kiu nur donas gramatikon, sed ne povas progresigi flugparoladon)
5. Finfine mi ne volas, ke iu "trudu sian lingvon". Mi esperas, ke ĉiutaga komunikado sukcese vekigu parolkapablojn

Sole vi pravas, ke mi deziras "loĝigi la filinon en Eŭropon, rekompence proponante Rusion". Sed mi denove ne komprenas, kial tio estas maljuste.
Unue evidente, ke nur en Eŭropo mi povas trovi anglaparolantan familion (landoj de Norda kaj Suda Ameriko estas tro malproksime kaj mi antaŭtimas). Due estus strange, se mi proponu alian loĝlokon, krom mia loĝejo.
Finfine, kial Rusio estas malbona por loĝado? Mi ne deziras supozi ion pri viaj opinioj. Sed mi nur rimarku, ke mi povas garantii por alprenonta infano ĉiujn necesajn kondiĉojn, bonkvalitan manĝaĵon, interesan libertempon (ktp), kaj pli grave - lingvpraktikon. Kaj nenion alian mi deziras anstataŭ. Mi eĉ pretas pagi kontraŭ ĉujtagaj elspezoj de mia filino, inkluzive manĝaĵo. Tion mi intencis pridiskuti private, sed vi devigis min fari publike.
Do, vi ne konvinkis min pri mia maljusteco. Sed vi rajtas juĝi min laŭ via konscienco. Sed oni diras en la rusa: "ĉiu juĝas laŭ si mem."

Subira ku ntango