Al la enhavo

Retpaĝaro por disvastigi esperanton

de cshtarkov, 2011-aŭgusto-30

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

cshtarkov (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-30 00:30:52

Saluton,
Ĉu vi pensas, ke krei multlingvajn retpaĝaron, kiu enhavas subskribejon, en kiu homoj, kiuj ne parolas esperanton, povas subskribi kaj diri "mi promesas ke mi lernos esperanton, se X aliaj homoj promesas la saman", povas helpi disvastigi esperanton? Nuntempe mi renkontas multajn homojn kiuj volas lerni la lingvon, sed ne faras tion ĉar neniu parolas ĝin. La ideo estas la sama, kiun Zamenhofo uzis por antaŭenpuŝi esperanton en la eko. Mi volas vidi la respondojn de esperantistoj.

Hispanio (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-30 00:56:14

cshtarkov:Saluton,
Ĉu vi pensas, ke krei multlingvajn retpaĝaron, kiu enhavas subskribejon, en kiu homoj, kiuj ne parolas esperanton, povas subskribi kaj diri "mi promesas ke mi lernos esperanton, se X aliaj homoj promesas la saman", povas helpi disvastigi esperanton? Nuntempe mi renkontas multajn homojn kiuj volas lerni la lingvon, sed ne faras tion ĉar neniu parolas ĝin. La ideo estas la sama, kiun Zamenhofo uzis por antaŭenpuŝi esperanton en la eko. Mi volas vidi la respondojn de esperantistoj.
Iu jam proponis tion antaŭ du jaroj, mi kredas.

novatago (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-30 08:53:01

cshtarkov:Ĉu vi pensas, ke krei multlingvajn retpaĝaron, kiu enhavas subskribejon, en kiu homoj, kiuj ne parolas esperanton, povas subskribi kaj diri "mi promesas ke mi lernos esperanton, se X aliaj homoj promesas la saman", povas helpi disvastigi esperanton?
Nuntempe ni jam scias ke tio ne funkcios. Ne funkciis kiam Zamenhof proponis ĝin kaj ne funkcias nuntempe. Ekzistas pluraj tiaj proponoj (ekz: tiu ĉi) en interreto.

Aldone, personoj ne povas promesi lerni lingvon, se ili ne konas ĝian ekziston.

Al tiuj, kiuj diras ke neniu parolas Esperanton, nuntempe, oni povas pruvi al ili ke tio estas malvera per interreto. Aliaj aferoj estas ĉu la nuntempa ŝajna kvanto de parolantoj sufiĉas por ili kaj ĉu ili serioze diras "mi lernus ĝin se...".

Ĝis, Novatago.

cellus (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-30 11:55:39

Mi konsentas. Deklaroj ke iu lernos ekzemple esperanton estas riskaj, ĉar ni ne povas esti certaj ke tiu kiu deklaras pretecon lerni esperanton nepre ankaŭ estos kapabla fari tion aŭ eĉ havos la necesan faremon.

Se oni nepre propagandu esperanton, do oni faru tion montrante la lingvon uzata, kaj ne nur parolu pri ĝiaj avantaĝoj.

Povas esti ideo priskribi certajn trajtojn en esperanto kiel allogaj, interesaj kaj ne tiuj malbonaĵoj pri kiuj skeptikuloj kelkfoje kritikas.

flipe (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-30 15:35:30

Mi pensas ke nuntempe, la plibona formo pro fari tion estas kreinta ekhavon, kiel blogoj, bildoj, filmoj, muzikoj, libroj, uzi esperanton kiam komentis en interretaj servoj kiel Youtubo, Tvitero, Facebook-o, aliaj blogoj kiu ne estas esperante, disvastigi esperanton malrapide, sed ĉiam!

Reen al la supro