Ujumbe: 5
Lugha: Esperanto
cshtarkov (Wasifu wa mtumiaji) 30 Agosti 2011 12:30:52 asubuhi
Ĉu vi pensas, ke krei multlingvajn retpaĝaron, kiu enhavas subskribejon, en kiu homoj, kiuj ne parolas esperanton, povas subskribi kaj diri "mi promesas ke mi lernos esperanton, se X aliaj homoj promesas la saman", povas helpi disvastigi esperanton? Nuntempe mi renkontas multajn homojn kiuj volas lerni la lingvon, sed ne faras tion ĉar neniu parolas ĝin. La ideo estas la sama, kiun Zamenhofo uzis por antaŭenpuŝi esperanton en la eko. Mi volas vidi la respondojn de esperantistoj.
Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 30 Agosti 2011 12:56:14 asubuhi
cshtarkov:Saluton,Iu jam proponis tion antaŭ du jaroj, mi kredas.
Ĉu vi pensas, ke krei multlingvajn retpaĝaron, kiu enhavas subskribejon, en kiu homoj, kiuj ne parolas esperanton, povas subskribi kaj diri "mi promesas ke mi lernos esperanton, se X aliaj homoj promesas la saman", povas helpi disvastigi esperanton? Nuntempe mi renkontas multajn homojn kiuj volas lerni la lingvon, sed ne faras tion ĉar neniu parolas ĝin. La ideo estas la sama, kiun Zamenhofo uzis por antaŭenpuŝi esperanton en la eko. Mi volas vidi la respondojn de esperantistoj.
novatago (Wasifu wa mtumiaji) 30 Agosti 2011 8:53:01 asubuhi
cshtarkov:Ĉu vi pensas, ke krei multlingvajn retpaĝaron, kiu enhavas subskribejon, en kiu homoj, kiuj ne parolas esperanton, povas subskribi kaj diri "mi promesas ke mi lernos esperanton, se X aliaj homoj promesas la saman", povas helpi disvastigi esperanton?Nuntempe ni jam scias ke tio ne funkcios. Ne funkciis kiam Zamenhof proponis ĝin kaj ne funkcias nuntempe. Ekzistas pluraj tiaj proponoj (ekz: tiu ĉi) en interreto.
Aldone, personoj ne povas promesi lerni lingvon, se ili ne konas ĝian ekziston.
Al tiuj, kiuj diras ke neniu parolas Esperanton, nuntempe, oni povas pruvi al ili ke tio estas malvera per interreto. Aliaj aferoj estas ĉu la nuntempa ŝajna kvanto de parolantoj sufiĉas por ili kaj ĉu ili serioze diras "mi lernus ĝin se...".
Ĝis, Novatago.
cellus (Wasifu wa mtumiaji) 30 Agosti 2011 11:55:39 asubuhi
Se oni nepre propagandu esperanton, do oni faru tion montrante la lingvon uzata, kaj ne nur parolu pri ĝiaj avantaĝoj.
Povas esti ideo priskribi certajn trajtojn en esperanto kiel allogaj, interesaj kaj ne tiuj malbonaĵoj pri kiuj skeptikuloj kelkfoje kritikas.
flipe (Wasifu wa mtumiaji) 30 Agosti 2011 3:35:30 alasiri