ERA portas Esperanto al la Renkontiĝo de “1000 junuloj por la paco” por paroli pri Lingvo kaj Povo
글쓴이: cartacanta, 2011년 8월 31일
글: 1
언어: Esperanto
cartacanta (프로필 보기) 2011년 8월 31일 오전 8:29:17
Al la Renkontiĝo “Mil junuloj por la paco” en Bastia Umbra, la 23an kaj 24an de septembro, la Esperanto Radikala Asocio faros seminario-lecionon pri la temo, nepre grava dum nia epoko, de la angla lingva koloniado kaj de la rilato inter “Lingvo kaj Povo”, kaj ĝi tenos krome lecionon de esperanto.
Estas grava okazo evidentigi la necesecon de lingva demokratio, (re)startigi la demokratajn procezojn direkte al la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo kaj Esperanto kiel eŭropa federacia lingvo. Kiel estas avantaĝe por ĉiuj asocioj, kiuj batalas por la disvastiĝo de la paco, la demokratio, la lingvaj rajtoj kaj la neperforto ankaŭ lingva partopreni multnombre en la Renkontiĝo, kiu kulminos per la 50an Marŝo de la Paco Perugia-Assisi la 25an de septembro. Tie ni marŝos por reinsisti ke la paco trairas la finon de la lingva koloniado kaj la komencon de Esperanto kiel lingvo de transnacia demokratio kaj egalaj ŝancoj de homoj kaj popoloj en la tutmondiĝa epoko.
Ĉiuj junuloj, kiuj intencas partopreni en ĉi tiu grava okazo por la sukceso de la lingva demokratio, estas invitataj tuj ekkontakti la Junularan Departamenton de ERA al la adreso info@democrazialinguistica.it
Vi povus ankaŭ subteni nian partoprenon al la Renkontiĝo kaj al la Marŝo ĉi tie: http://www.buonacausa.org/esperantodirittoumano
[url=www.democrazialinguistica.it/100]www.democrazialinguistica.it/100[/url]