Til innholdet

Kiel longe daŭras interreto-paneoj en via lando?

fra Altebrilas,2011 9 1

Meldinger: 8

Språk: Esperanto

Altebrilas (Å vise profilen) 2011 9 1 20:04:37

Dum pli ol 3 semajnoj mi ne plu povis uzi interreton, pro paneo. Post multnombraj (kaj multekostaj) telefonalvokoj al la kompanio, ĝi ekfunkciis denove.

Mi ŝatus scii, ĉu en aliaj landoj la situacio estas la sama, kiel en Francio.

Kompreneble, la daŭro de paneo estas varia, sed temas pri la tempo kiu aspektas "nesurpriza" en via lando.

flipe (Å vise profilen) 2011 9 1 20:40:12

Altebrilas:Dum pli ol 3 semajnoj mi ne plu povis uzi interreton, pro paneo. Post multnombraj (kaj multekostaj) telefonalvokoj al la kompanio, ĝi ekfunkciis denove.

Mi ŝatus scii, ĉu en aliaj landoj la situacio estas la sama, kiel en Francio.

Kompreneble, la daŭro de paneo estas varia, sed temas pri la tempo kiu aspektas "nesurpriza" en via lando.
Tio ne okazas ankoraŭ ĉi tie, kie mi loĝas. Mi pensas ke tiu estas nur por Eŭropuloj, ĉu ne?

mihxil (Å vise profilen) 2011 9 1 20:57:11

Mi eĉ ne rememoras la lastfojan paneon de mia konekto. Sed mi sufiĉe certas ke ĝia daŭro mezuriĝis en horoj, ne tagoj. Povas esti ke ankaŭ iom dependas de la proviziisto.

darkweasel (Å vise profilen) 2011 9 1 21:11:04

miĥil:Mi eĉ ne rememoras la lastfojan paneon de mia konekto. Sed mi sufiĉe certas ke ĝia daŭro mezuriĝis en horoj, ne tagoj. Povas esti ke ankaŭ iom dependas de la proviziisto.
+1

jpablo68 (Å vise profilen) 2011 9 1 21:23:31

mi havas kablo-interreto kaj ni havas ofta paneoj, sed en malpli ol unu tago estas aranĝa

mi loĝas en la Meksiko

zaratustro (Å vise profilen) 2011 9 1 22:53:42

Ĉi tie kie mi loĝas , ne estas tiom da tempo la paneoj. Kiam ĝi venas, ĝi nure daŭras malpli ol unu tagon.
Mi pensas ke 3 semajnojn estas tro da tempo por repari paneon, kaj la proviisto ne devus pagigi al vi la tempo que vi ne havis interreton. Ĉu la proviisto pagigos vin la tempo de paneo?

Altebrilas (Å vise profilen) 2011 9 2 09:47:05

zaratustro: Ĉu la proviisto pagigos vin la tempo de paneo?
Li promesis (nur parole) "komercan geston", sed mi timas,ke tio ne kompensos la dauron de la paneo kaj la elspezon por alvokadi ilin pere de supertaksitaj numeroj. Mi atendas vidi la fakturon.

Altebrilas (Å vise profilen) 2011 9 3 21:06:39

Kaj pridemandinte ĉirkaŭ mi, mi konstatis, ke ekzistas la samaj problemoj kun aliaj proviistoj.

Tibake til toppen