Beiträge: 9
Sprache: Esperanto
Cary (Profil anzeigen) 11. Juli 2007 10:32:19
Mi fermas la prodon de la ĉambron
aŭ
Mi fermas la prodon de la ĉambro
aŭ
io alia ?
Mi pensas ke la unua estas la bona, ĝi ŝajnas pli logika, sed mi ankaŭ pensas ke oni ne devu uzi la akuzativan formon post prepozicio ?
kaj tie estas nova ekzemplo (mi ne faris tion intence!):
Oni ne devas uzi la akuzativan formon post prepozicion
aŭ
Oni ne devas uzi la akuzativan formon post prepozicio
?
Tiu tempe, mi preferas la duan formon, sed mi ne scias kial...
Paamayim (Profil anzeigen) 11. Juli 2007 10:47:43
mnlg (Profil anzeigen) 11. Juli 2007 10:51:09
Cary:Moni ne devu uzi la akuzativan formon post prepozicio ?Akuzativo estas eraro post ĈIU prepozicio. La nura escepto estas "en", por montri eniran, ne ĉirkaŭan movadon. Ekzemplo:
Mi iras en la parkon
(mi estas for de la parko kaj mi iras al ĝia internaĵo)
Mi iras en la parko
(mi jam estas en la parko kaj mi "iras", vagas, en ĝi).
Cary (Profil anzeigen) 11. Juli 2007 10:54:34
Dankon
awake (Profil anzeigen) 11. Juli 2007 13:03:32
Ekzemple, La muso kuras sub la litoN = la muso ne estas sub la lito, sed ĝi kuras al nova loko, kiu ja estas sub la lito.
Komparu tion kaj la sekvontan: La muso kuras sub la lito = la muso estas sub la lito, kaj dum resti tie, ĝi kuras ĉirkaŭ.
Simile, La kato saltas sur la liton. La infano iris preter la arbojn ktp...
Tamen, oni devas ne uzi la akuzativon post tiuj prepozicioj kiuj jam montras movadon (al, ĝis). Tio estus balasta.
mnlg:
Akuzativo estas eraro post ĈIU prepozicio. La nura escepto estas "en", por montri eniran, ne ĉirkaŭan movadon. Ekzemplo:
Mi iras en la parkon
(mi estas for de la parko kaj mi iras al ĝia internaĵo)
Mi iras en la parko
(mi jam estas en la parko kaj mi "iras", vagas, en ĝi).
mnlg (Profil anzeigen) 11. Juli 2007 14:32:49
awake:La akuzativo povas esti uzita post multaj prepozicioj.Jes, vi pravas, sed en tiu kazo oni parolas pri simpligo. "la kato kuras sub la liton" estas fakte "la kato kuras al sub la lito". Estas same kiel por "en" .
Sxak (Profil anzeigen) 11. Juli 2007 16:16:28
mnlg:Malĝuste. Estas pli da prepozicioj post kiuj oni rajtas uzi akuzativon ol da tiuj, post kiuj oni ne rajtas uzi ĝin.
Akuzativo estas eraro post ĈIU prepozicio.
Jen estas plena listo de prepozicioj, post kiuj oni tute ne rajtas uzi akuzativon:
al, ĝis, de, da, dum, el, je, kun, laŭ, per, por, pri, pro, sen
rimarku ke ĉi tie forestas eĉ po, krom , anstataŭ. Kaj akuzativon post "anstataŭ" uzis eĉ Z mem
Mielo (Profil anzeigen) 12. Juli 2007 08:02:36
Cary:Do Paamayim pravas kaj la dua formo estas la bona en la du kazoj ?Jes, Paamayim pravas, la dua ekzemplo estas bona.
Dankon
Vi fermas la pordoN de la ĉambro.
La objekto rilatas al pordo nur. Vi fermas la pordoN. (Kio estas de ĉambro)
mnlg (Profil anzeigen) 12. Juli 2007 08:39:21
Ŝak:Malĝuste.Jes, mi jam diris ke mi eraris.
Mi diru pli bone: kiam prepozicio povas esti uzita por celi movadon, do akuzativo akceptiĝas. Tamen ĝi ne estas deviga; la signifo povas esti donita ankaŭ sen la prepozicio. Por rekta objekto, male, ne eblas alimaniere.