Mesaĝoj: 25
Lingvo: Esperanto
darkweasel (Montri la profilon) 2011-septembro-15 15:10:50
Ŝak:Jes, pri kuracisto mi legis, sed ne pri vakcino.
darkweasel:Ni direktis lin al kuracisto. Li certe vizitis lin.
Ĉu palaman entute uzis vakcinon? Pri tio mi fakte ne legis en tiu ĉi fadeno.
mihxil (Montri la profilon) 2011-septembro-15 17:25:13
darkweasel:Ĉu palaman entute uzis vakcinon? Pri tio mi fakte ne legis en tiu ĉi fadeno.La hundo estas vakcinita. Do pro tio tiu restis sana. Eh, eble mi aŭdis tion el li per alia rimedo.
robinast (Montri la profilon) 2011-septembro-15 18:51:31
Sed tiu historio rememorigis al mi unu okazintaĝon kun mia kato Volli... Estis vere bela somertago - sennuba ĉielo bluis kaj suno brilas. Estis varma kaj tute kalma. Mi ĵus havis alvenanta hejme, kiam mi rimarkis mian katon kondute tre strange: li ŝanceliĝis, sia rigardo estis ja tute freneza kaj li blekis fremdmaniere. Aldonu ĉi tien ŝaumantan buŝon - kaj vi facile komprenas mian ektimon... "Mia kara kato ja estas rabia!!", mi pensis en abomeno. Rapide mi lin kaptis kaj metis en kaĝon. Post tio mi senprokraste ekis telefoni al bestkuracistoj, celante akiri iun informon pri rabio kaj kion mi devus fari. Komence mi ne sukcesis, sed finfine mi ja ekkomunikis kun unu veterinaro. Mi priskribis simptomojn de mia kato kaj zorgoplene demandis, kion mi devus fari. Povus vi imagi, kian respondon mi ricevis? Mi certas, ke ne...


Nature, mi ne faris tion kaj poste bonŝance okazis, ke mia zorgo estis superflua: plejverŝajne, la kato simple estis dorminta* en suno kaj ekhavis varmofrapon (Volli estas komplete karbonigra, do ĝi estintus neniom nekredebla).
*Estas tiu verbformo taŭga ĉi tie? Mi ne certas, fakte...
Sxak (Montri la profilon) 2011-septembro-16 05:22:15
darkweasel:Mi ne estas biologo aŭ medicinisto, sed mi aŭdis, ke okaze de rabio oni povas vakciniĝi post la infektiĝo, ĉar ĝia viruso estas danĝera nur kiam ĝi trafas ien (en la cerbon?), kio kutime okazas post kelkaj tagoj, dum kiuj oni povas vakciniĝi. Kaj tio estas ŝajne sola nuna kuraco de tiu malsano.
Jes, pri kuracisto mi legis, sed ne pri vakcino.
palaman (Montri la profilon) 2012-julio-05 13:20:37