Al la enhavo

Ĉu vi vidis Incubus?

de Gryfek, 2011-septembro-03

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Kantoknabo (Montri la profilon) 2011-septembro-06 03:30:36

novatago:
Kantoknabo:mi vidas tion, kion vi signifas celas diri. Mi iom ŝatis la filmon, sed mi ankoraŭ pensas ke ĝi estus pli bona. ridulo.gif
Ĝis, Novatago.
Dankon lango.gif

Stefano888 (Montri la profilon) 2014-decembro-18 22:36:42

Jes, mi spektis ĝin en Youtube. William Shatner prononcis Esperanto-vortojn kvazaŭ ili estis francaj vortoj. Li naskiĝis en Kebeko. Do, oni devas anticipi tian ĉi prononcadon de francparolanta kanadano, kiu verŝajne neniam studis Esperanton antaŭe.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2014-decembro-18 22:49:47

Mi penis unufoje vidi la filmon, sed la elparolado kaj aktorado estis tiom malbonaj, ke mi apenaŭ povis rigardi dek minutojn. Esperanto meritas pli bonkvalitajn filmojn ol tion! Tamen la fakto mem, ke oni eldonis iu ajn filmon en Esperanto, estas nemalgrava okazaĵo en la historio de la lingvo.

Reen al la supro