Към съдържанието

Dekduuma Nombrovortoj

от Kodegadulo, 04 септември 2011

Съобщения: 9

Език: Esperanto

Kodegadulo (Покажи профила) 04 септември 2011, 18:37:08

La nombrovortoj en Esperanto, kiel en la plejmulto da lingvoj, estas dekumaj. Sed mi volas sugesti, ke oni plie povas uzi Esperanton -- aŭ male, esperantecajn neologismojn -- por konstrui nombrovortojn por esprimi kvantojn laŭ la dekduuma sistemo, ankaŭ. Unue, tamen, bonvolu kompreni ke mi ne deziras komenci debaton pri la relativaj meritoj de la dekduuma sistemo kontraŭ la dekuma. Mi nur rigardas ĉi tion kiel intelektan ekzercon, ne celon. Sed mi opinias, ke se oni volas kalkuli en la dekduuma sistemo, do havi iun manieron elparoli tiajn nombrojn kiel vortojn, klare distingitajn el dekumaj nombrovortoj, helpus pensadon.

Mi suprizegiĝis ke jam ekzistas ekzemplon de dekduuma nombro en Esperanto: "groco", kiu tradukiĝas angle "gross", kaj signifas la dekuman nombron cent-kvardek-kvaron (144), t.e. dek-du dek-duojn. Sed mi ne povas trovi similan esperantan vorton por “dek-du” mem, la bazo mem de la dekduuma sistemo. Aliaj lingvoj enhavas tian vorton, ekzemple angle “dozen”, france “dousaine”, germane “Dutzend”, jide “tuts”, bjeloruse “tuzin”, ruse “dyuzhina” (djuĵina), ciujn familiarajn je Zamenhof. Tamen por esperanto, oni devas elpensi neologismon.

Ĉar la ekzistantaj kvantaj nombrovortoj emas havi nur unu silabo sen finaĵo, mi sugestas ke la jida “tuts” perfekte taŭgus kiel fonto por nova esperanta radiko “tuc” (ne jam uziĝanta laŭ mia scio), signifanta “dek-du” kaj uziĝebla en dekduumaj – alivorte “tucumaj”! -- kunmetiĝaĵoj analoge kiel “dek” en dekumaj kunmetitaĵoj.

En tiaj “tucumaj” nombroj, oni bezonus ne dek, sed dek-du – t.e. tuc -- numerovortojn por la ciferoj 0, 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, A, B. La ekzistantaj vortoj “nulo”, “unu”, “du”, ĝis “naŭ” taŭgas sen ŝanĝo, kaj la vorto “dek” tauĝas por la cifero A. Por la cifero B, ke signifas la kvanton dek-unu, mi sugestas la neologisman radikon “onc”, devenantan el la latinida “once”/“onze”. La radiko “groc”, sen finaĵo, iĝas tucuma analogo por dekuma “cent”. Por la kvanto “tuc grocoj”, la tucuma analogo por “mil”, mi sugestas la radikon “taŭs”, devenantan el germana “tausend”, angla “thousand”, ktp.

Jen ekzemploj:

[LISTO]
tuc-unu (*11) = dek-tri (13) = malbonŝanca nombro, laŭ superstiĉo
tuc-ses (*16) = dek-ok (18) = plenkreskula aĝo (laŭ Usona ĵuro)
tuc-naŭ (*19) = dudek-unu (21) = drinkada aĝo (laŭ Usona ĵuro)
dutuc-unu (*21) = dudek-kvin (25) = minimuma aĝo por Usona Reprezentanto
dutuc-ses (*26) = tridek (30) = minimuma aĝo por Usona Senatoro
dutuc-onc (*2B) = tridek-kvin (35) = minimuma aĝo por Usona Prezidanto
kvintuc-dek (*5A) = sepdek (70) = tradicia homa vivetendo
oktuc-kvar (*84) = cent (100)
groc (*100) = cent-kvardek-kvar (144)
sesgroc-naŭtuc-kvar (*694) = mil (1000)
taŭs (*1000) = mil-sepcent-dudek-ok (1728)
taŭs-kvartuc (*1040) = mil-sepcent-sepdek-ses (1776) = jaro de Usona sendependeco
sepgroc-dutuc-ok (*728) = mil-kvardek (1040) = numero de la Usona enspezimpostformularo[/list]Kiel ĉiuj opinias?

darkweasel (Покажи профила) 04 септември 2011, 18:42:05

Kodegadulo:Sed mi ne povas trovi similan esperantan vorton por “dek-du” mem, la bazo mem de la dekduuma sistemo. Aliaj lingvoj enhavas tian vorton, ekzemple angle “dozen”, france “dousaine”, germane “Dutzend”, jide “tuts”, bjeloruse “tuzin”, ruse “dyuzhina” (djuĵina), ciujn familiarajn je Zamenhof. Tamen por esperanto, oni devas elpensi neologismon.
Eble ĉar Zamenhof vidis, ke tia vorto estas tute nenecesa kaj oni povas diri dekduo, se oni bezonas O-vorton. Pri tiaj strangaj eksperimentoj li evidente ne pensis.

Kodegadulo (Покажи профила) 04 септември 2011, 18:55:30

darkweasel:Eble ĉar Zamenhof vidis, ke tia vorto estas tute nenecesa kaj oni povas diri dekduo, se oni bezonas O-vorton. Pri tiaj strangaj eksperimentoj li evidente ne pensis.
Vere, sed tiel kaze, kial ekzistas "groco"?

Sxak (Покажи профила) 05 септември 2011, 01:22:07

Kodegadulo:
darkweasel:Eble ĉar Zamenhof vidis, ke tia vorto estas tute nenecesa kaj oni povas diri dekduo, se oni bezonas O-vorton. Pri tiaj strangaj eksperimentoj li evidente ne pensis.
Vere, sed tiel kaze, kial ekzistas "groco"?
Ĝi ekzistas same, kiel la menciita de vi rusa дюжина : nur por vortaro, neniu uzas ĝin

Tjeri (Покажи профила) 05 септември 2011, 05:38:04

Mi dankas. Mi de vi lernis la vorton groco.

En la franca ni iam uzis dudekumadon, el kiu restas "quatre-vingts" (kvar-dudek), kaj ankaŭ quinze-vingts (dekkvin-dudek)

Kodegadulo (Покажи профила) 05 септември 2011, 06:46:41

Tjeri:En la franca ni iam uzis dudekumadon, el kiu restas "quatre-vingts" (kvar-dudek), kaj ankaŭ quinze-vingts (dekkvin-dudek)
Ĉi tiu similas la anglan vorton "score", malnovan sinonimon de "twenty" (dudek), ke nun estas iom arkaika sed kiun Usonanoj ankoraŭ bone konas, pro la fama parolo de Abraham Lincoln post la Batalo de Gettysburg, kiu komencis "Four score and seven years ago, our fathers ..." ("Antaŭ kvar dudekoj kaj sep da jaroj, niaj patroj ...") Ĝi ankaŭ okazas en la angla traduko de la Biblio pro Reĝo Jakobo 1a, en la frazero "three score years and ten" ("tri dudekoj da jaroj kaj dek"), kiu signifas la tradicie ekspektatan daŭron de homa vivo.

sudanglo (Покажи профила) 05 септември 2011, 08:47:21

Vi rimarkigis ke ne ekzistas la vorto 'dozeno' en Esperanto, kaj mi kontrolis en NPIV kaj efektive ne trovis ĝin enlistigita tie.

Sed mi havas fortan senton ke mi jam renkontis tiun vorton kaj ke ĝi fakte uziĝas. Cetere, ĝi ŝajne tuj estus komprenita en taŭga kunteksto pro la similaj formoj de la respondaj vortoj en la diversaj kutimaj fontlingvoj (por Esperantaj vortoj).

Ĉe ni en Britujo oni ofte vendas ovojn laŭ la dozeno aŭ duon-dozeno.

Redakto: ĉu ne, grocisto estas la malo de detalisto

Kodegadulo (Покажи профила) 06 септември 2011, 03:59:23

Sendube, la de vi sugestita vorto "dozeno" sonus tre nature al mi, kaj al ĉiuj anglaparolantoj, kaj mi supozas ke ĝi ankaŭ iomete akceptindiĝus al parolantoj de aliaj lingvoj kun samdevenantaj vortoj. Sed la formo de ĉi tiu vorto prezentas kelkajn problemojn por mia ekzercaĵo. Ĉar tio, kion mi priserĉis, estis ne iu substantivo, sed iu senfinaĵa radika adjektivo -- prefere unusilaba -- ĝuste kiel la ekzistantaj numerovortoj. "Dozeno" estus o-vorto, kaj ĝia radiko, "dozen", ne taŭgus por kvanta adjektivo, ne nur ĉar estus dusilaba, sed plie ĉar bedaŭrinde ĝi povus konfuziĝi kun direktata adverbo "doz-e-n", t.e., "al iun difinitan kvanton de medikamento". Fakte, mi volus uzi la radikon "doz" (kiel kurta formo de "dozen") por la dekduuma bazo -- se nur "dozo" ne jam havus ĉi tiun antaŭe ekzistantan signifon. Ho ve!

Dume, mi nun rekonsiderintas mian antaŭan sugeston "tuc", ke mi devenigis el la jida "tuts". Ĝi nun ŝajnas al mi tro obskura formo de "dozen/Dutzend/tusin/ktp", kaj, vere diri, iomete fole sona. Nun mi pli favoremas ian devenaĵon el la antikva ĝermana "twalif" (angla "twelve", nederlanda "twaalf", germana "zwölf", skanda "tolf/tolv"). Tial, mi nun sugestas la mezan formon "tvelf". Tio estas dezirinde unusilaba, relative facile rekonebla, kaj relative belsona en la necesaj kombinaĵoj kun la aliaj numerovortoj.

Jen miaj nunaj ekzemploj:

[LISTO]
tvelfuma sistemo = dekduuma sistemo
tvelf-unu (*11) = dek-tri (13) = malbonŝanca nombro, laŭ superstiĉo
tvelf-ses (*16) = dek-ok (18) = plenkreskula aĝo (laŭ Usona ĵuro)
tvelf-naŭ (*19) = dudek-unu (21) = drinkada aĝo (laŭ Usona ĵuro)
dutvelf-unu (*21) = dudek-kvin (25) = minimuma aĝo por Usona Reprezentanto
dutvelf-ses (*26) = tridek (30) = minimuma aĝo por Usona Senatoro
dutvelf-onc (*2B) = tridek-kvin (35) = minimuma aĝo por Usona Prezidanto
kvintvelf-dek (*5A) = sepdek (70) = tradicia homa viv-etendo
septvelf (*70) = okdek-kvar (84) = pli dezirinda viv-etendo
oktvelf-kvar (*84) = cent (100) = eĉ pli dezirinda viv-etendo
groc (*100) = cent-kvardek-kvar (144) = sciencfikcia viv-etendo
sesgroc-naŭtvelf-kvar (*694) = mil (1000)
taŭs (*1000) = mil-sepcent-dudek-ok (1728)
taŭs-kvartvelf (*1040) = mil-sepcent-sepdek-ses (1776) = jaro de Usona libereco
sepgroc-dutvelf-ok (*728) = mil-kvardek (1040) = numero de la Usona enspezimpostformularo, simbolo de Usonana servuto
taŭs-groc-onctvelf-sep (*11B7) = dumil-dek-unu (2011) = la nuna jaro
taŭs-dugroc (*1200) = dumil-dek-ses (2016) = la venonta finjaro de la tvelf-dua jargroco (Ĉu ni festos kvazaŭ estas mil-naŭcent-naŭdek-naŭ?)[/list]

Kodegadulo (Покажи профила) 07 септември 2011, 05:54:33

sudanglo:Ĉe ni en Britujo oni ofte vendas ovojn laŭ la dozeno aŭ duon-dozeno.
Same vendiĝas ovoj en Usono, kaj plie, mi vetas, en multaj landoj. Ankaŭ simile vendiĝas benjetoj (la dolĉaj toroformaj fritkukoj kiujn Usonanoj nomigas "donutoj"). Ja, ciaj komercistoj ŝatas trakti siajn varojn po dekduo ("dozeno", "tvelfo") pli prefere ol po deko, pro kiel logika tio estas. Dek du aĵoj povas aranĝiĝi pli flekseble ol dek aĵoj, ĉar ni havas 12 = 2 x 6 = 3 x 4 = 3 x 2 x 2, sed ni nur havas 10 = 2 x 5.

Обратно нагоре