Al la enhavo

Kiu skribsistemo estas ĉio tio?

de R2D2!, 2011-septembro-06

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

R2D2! (Montri la profilon) 2011-septembro-06 06:37:50

Mia koramikino sendis mesaĝon al mi, sed ĝi estas en iu skribsistemo, kiun mi ne komprenas. Mi volas scii ne nur la signifo de la frazo, sed mi volus koni la skribsistemon kaj eĉ lerni ĝin.

Jes, mi povus demandi al ŝi pri la signifo, sed la celo de la mesaĝo estas, ke mi trovu la signifon.

Gryfek (Montri la profilon) 2011-septembro-06 07:03:53

pove astronomo scius. la lingvo de NIFO.

glig (Montri la profilon) 2011-septembro-06 07:59:31

Tio ĉi estas "blisa skribo", konstruita de austriano Charles Kasiel Bliss. Lin inspiris la ĉina skribo. Mi estas tre pigra por serĉadi nun, ĉar ankoraŭ matenas. Flanke, tio estas via tasko, ĉu ne?

feliĉan serĉadon!

R2D2! (Montri la profilon) 2011-septembro-06 20:02:07

Jes, ĝi ja estas mia tasko lango.gif , sed estas tre malfacile por mi trovi ĝin.

Ĝi ŝajnas Blisa skribo, sed mi ne certas ĉu ĝi vere estas. Mi legos plu pri tio.

Dankon!

darkweasel (Montri la profilon) 2011-septembro-06 20:14:15

Ĉu via koramikino estas esperantisto? Se jes, vi eble atentu, ke oni ne montru al ŝi tiun ĉi fadenon! okulumo.gif rideto.gif

R2D2! (Montri la profilon) 2011-septembro-06 20:28:40

Mi kredas, ke ĝi ne estas Blisa skribo, ĉar mi havas alian mesaĝon (kiun mi ne povas alŝuti nun) kun la sama unua signo.
Mi kredas, ke tiu signo estas pronomo (eble "mi", "vi", aŭ "ni"), kaj la Blisaj signoj por pronomoj estas malsimilaj al ĉi tio.

Sed mi ne estas tute certa...

R2D2! (Montri la profilon) 2011-septembro-06 20:34:55

darkweasel:Ĉu via koramikino estas esperantisto? Se jes, vi eble atentu, ke oni ne montru al ŝi tiun ĉi fadenon! okulumo.gif rideto.gif
Ne, ŝi ne estas esperantisto lango.gif

Ŝi scias, ke mi parolas E-on, sed mi ankoraŭ ne instruas ĝin al ŝi.

melmaradan (Montri la profilon) 2011-septembro-08 16:34:04

La dua karaktero pensigas min pri la blisa simbolo por "ĝusta, korekta", tamen tiel estus verbo pro la indikilo (inversa V super la simbolo). Kun tiu indikilo la verbo estus en la infinitiva aŭ nuntempa formo. Tamen la unua karaktero ne aspektas kiel blisa pronomo. Kaj fakte ĝi ne aspektas kiel blissimbolo. Se vi volas mem traŝerci la plej aktualan vortaron blisan, vidu (svede aŭ angle): http://www.symbolnet.org/bliss/BCI-AV_2011-08-14_S...
Franca traduko aperos venontmonate (mi jam dum unu jaro laboris pri ĝi), esperanta versio eble venontjare. Se iu ajn pretas kunlabori, nepre kontaktu min...
Elkore,
Mélanie

PS: Cetere, ni esperas unikodigi la blisan skribon (jam delonge...), do en la estonceco oni povos gugli la karaterojn kaj eble tuj trovi la signifon ridulo.gif

R2D2! (Montri la profilon) 2011-septembro-09 04:00:47

Mi finfine trovis ĝin! Fakte, ĝi estas alfabeto, kaj ĝi nomiĝas “Aien”. Jen ligilo por pli da informo:
http://www.solosequenosenada.com/nexus/index.php?t...

Kaj mia mesaĝo diras “Te amo” (“Mi amas vin” en la hispana) lango.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2011-septembro-09 07:04:04

R2D2!:Mi finfine trovis ĝin! Fakte, ĝi estas alfabeto, kaj ĝi nomiĝas “Aien”. Jen ligilo por pli da informo:
http://www.solosequenosenada.com/nexus/index.php?t...

Kaj mia mesaĝo diras “Te amo” (“Mi amas vin” en la hispana) lango.gif
Gratulojn!!

Reen al la supro