Więcej

koncerne al esperanta(j) Linuksdistribuo(j)

od jpablo68, 6 września 2011

Wpisy: 9

Język: Esperanto

jpablo68 (Pokaż profil) 6 września 2011, 23:17:05

ĉu, vi konas iu (aŭ iuj) linuksdistribuo por esperantistoj?

mi scias kio existas linuksdistribuo en Esperanto (ekzemplo: ubuntu), sed mi parolas pri distribuo pro kaj por esperantistoj.

ekzemplo: Hikarunikso distribuo por gooistoj http://eo.wikipedia.org/wiki/Hikarunikso

flipe (Pokaż profil) 6 września 2011, 23:45:47

jpablo68:ĉu, vi konas iu (aŭ iuj) linuksdistribuo por esperantistoj?
Mi neniam aŭdis pri!

cshtarkov (Pokaż profil) 6 września 2011, 23:53:52

Mi ankaŭ neniam aŭdis pri esperantaj linuksdistribuoj, sed kiu enhavus tia distribuo? Jam estas distribuoj, kiuj enhavas esperanton kiel uzadlingvo. Kio plu?

Hispanio (Pokaż profil) 7 września 2011, 00:01:38

Mi eĉ dubas ke tia distribuo Linu'x ekzistas. Sed nenio malpermesas al ni krei ĝin lango.gif

Parolis fiera uzanto de Linu'x sal.gif

darkweasel (Pokaż profil) 7 września 2011, 05:32:17

cshtarkov:Mi ankaŭ neniam aŭdis pri esperantaj linuksdistribuoj, sed kiu enhavus tia distribuo? Jam estas distribuoj, kiuj enhavas esperanton kiel uzadlingvo. Kio plu?
+1 - ankaŭ mi ne vere komprenas la sencon.

jpablo68 (Pokaż profil) 7 września 2011, 14:41:30

cshtarkov:Mi ankaŭ neniam aŭdis pri esperantaj linuksdistribuoj, sed kiu enhavus tia distribuo? Jam estas distribuoj, kiuj enhavas esperanton kiel uzadlingvo. Kio plu?
enhavus, vortaroj, kursoj, liberaj libroj en esperanto, lernludoj kaj similaj aĵoj.

Rigardu hikarunikso, ĝi havas multajn komputilprogramojn por lerni kaj praktiki goo, esperanta linuksdistribuo havus simila strukturo.

hispanio:Mi eĉ dubas ke tia distribuo Linu'x ekzistas. Sed nenio malpermesas al ni krei ĝin

Parolis fiera uzanto de Linu'x
malĝoje mi ne havas multajn libertempojn por krei ĉi tiu distribuo (sed mi povas provi =P)

pardonu mian malriĉan esperanto

darkweasel (Pokaż profil) 7 września 2011, 14:48:25

jpablo68:enhavus, vortaroj, kursoj, liberaj libroj en esperanto, lernludoj kaj similaj aĵoj.
Por tiaj aĵoj oni ne bezonas distribuon. Sufiĉas krei la koncernajn programojn.

jpablo68 (Pokaż profil) 7 września 2011, 22:07:22

darkweasel:
jpablo68:enhavus, vortaroj, kursoj, liberaj libroj en esperanto, lernludoj kaj similaj aĵoj.
Por tiaj aĵoj oni ne bezonas distribuon. Sufiĉas krei la koncernajn programojn.
sed estus hejmeca havi tutajn programojn en unu KD, ekzemplo se vi volas montri aŭ instrui la lingvo al amikoj.

kvankam eble mi estas serĉante malsimpla solvo a simpla problemo

(ĉu estas korekte la lasta frazo? "malsimpla solvo a simpla problemo" mi ne scias...)

darkweasel (Pokaż profil) 8 września 2011, 05:16:52

jpablo68:
kvankam eble mi estas serĉante malsimpla solvo a simpla problemo

(ĉu estas korekte la lasta frazo? "malsimpla solvo a simpla problemo" mi ne scias...)
... kvankam mi eble serĉas (aŭ estas serĉanta) malsimplan solvon al simpla problemo

Do, preskaŭ. rideto.gif

Wróć do góry