Al la enhavo

Uzo de la vorto "fava".

de gianich73, 2011-septembro-08

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

gianich73 (Montri la profilon) 2011-septembro-08 13:28:24

Povus iu skribi iujn frazojn por mi kun la vorto fava montranta kiel ĝi povas esti uzata? Dankon

Razeno (Montri la profilon) 2011-septembro-08 14:07:32

Via demando sendis min al kelkaj vortaroj.
La Teach Yourself Vortaro diras ke favo estas iu vivantaĵo, vermo.
PIV diras ke ĝi estas kontaĝa paratiza dermatozo.

Kio surprizis min ke fava ankaŭ povas uzi. Jen la frazo:
" Unu fava ŝato tutan ŝafaron infektas".

Dankon por via demando. Mi tiel lerniĝis.

Kore
Razeno
http://razeno.blogspot.com

Tjeri (Montri la profilon) 2011-septembro-08 14:33:16

Favulo estas sufiĉe efika insulto.... precipe al komencantoj, kiuj ne komprenas ĝin lango.gif

Al Razeno, vi mistajpis: ŝafo anstataŭ ŝato

Timtim (Montri la profilon) 2011-septembro-09 21:25:53

Jen zamenhofa uzado de fava ĉerpita el la Malnova Testamento:
Beston blindan aŭ difektitan aŭ kriplan aŭ absceshavan aŭ aknohavan aŭ favan ne alportu al la Eternulo; kaj ne donu ilin kiel fajroferon sur la altaron de la Eternulo.
Kaj la pastro rigardos la infektiton en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne disvastiĝis kaj ne estas sur ĝi flavetaj haroj kaj la favaĵo ne aspektas pli profunda ol la haŭto, tiam oni lin razu, sed la favaĵon oni ne razu; kaj la pastro enŝlosos la favulon denove por sep tagoj.
Kaj pliaj ekzemploj de La Faraono tradukita de Kabe:
Elpelu ŝin la sinjoro el la domo, kiel favan porkon!
Bravaj grekaj soldatoj!... favaj hundoj, la lepro vin manĝu!

Reen al la supro