Contribuții/Mesaje: 4
Limbă: Esperanto
gianich73 (Arată profil) 8 septembrie 2011, 13:28:24
Razeno (Arată profil) 8 septembrie 2011, 14:07:32
La Teach Yourself Vortaro diras ke favo estas iu vivantaĵo, vermo.
PIV diras ke ĝi estas kontaĝa paratiza dermatozo.
Kio surprizis min ke fava ankaŭ povas uzi. Jen la frazo:
" Unu fava ŝato tutan ŝafaron infektas".
Dankon por via demando. Mi tiel lerniĝis.
Kore
Razeno
http://razeno.blogspot.com
Tjeri (Arată profil) 8 septembrie 2011, 14:33:16
Al Razeno, vi mistajpis: ŝafo anstataŭ ŝato
Timtim (Arată profil) 9 septembrie 2011, 21:25:53
Beston blindan aŭ difektitan aŭ kriplan aŭ absceshavan aŭ aknohavan aŭ favan ne alportu al la Eternulo; kaj ne donu ilin kiel fajroferon sur la altaron de la Eternulo.
Kaj la pastro rigardos la infektiton en la sepa tago, kaj se li vidos, ke la favo ne disvastiĝis kaj ne estas sur ĝi flavetaj haroj kaj la favaĵo ne aspektas pli profunda ol la haŭto, tiam oni lin razu, sed la favaĵon oni ne razu; kaj la pastro enŝlosos la favulon denove por sep tagoj.Kaj pliaj ekzemploj de La Faraono tradukita de Kabe:
Elpelu ŝin la sinjoro el la domo, kiel favan porkon!
Bravaj grekaj soldatoj!... favaj hundoj, la lepro vin manĝu!