目次へ

Gejunuloj-gefumuloj kaj getrinkuloj

Roman_Mutin,2011年9月9日の

メッセージ: 31

言語: Esperanto

Gryfek (プロフィールを表示) 2011年9月10日 14:23:24

sed la problemo prezentita de Roman estas la malplenaĝuloj-drinkuloj. Certe- alkoĥolismo ĝenerale estas problemo sed la sindromo kiu ĝin alvokas tuŝas infanecon. Infanoj kunamas kaj kundrinkas. Mi ne mencias la malplenaĝajn pozulojn.. Kaj vi, Solulo- kial vi? ĉu vi timas ke ĝi estas via malpotenco ke vi ne ebriĝas? Nur tio gravas. aŭ pove vi ne scias? mi neniam rekonas facile tiun momenton.

Solulo (プロフィールを表示) 2011年9月10日 15:26:36

Gryfek: Kaj vi, Solulo- kial vi?
Vi simple miskomprenis min. Mi simple volis eklarĝigi la diskuton je alkoĥolismo ĝenerale. Forgesu tion.

Roman_Mutin (プロフィールを表示) 2011年9月11日 14:17:26

Interalie jen bone video pri fumado
Ruslingve sed kun anglaj subskribaĵoj

dobri (プロフィールを表示) 2011年9月11日 17:02:10

Ĉies registaro ricevas grandan profiton de fumado kaj drinkado de alkoholaĵoj. Kuracado de malsanuloj kostas malpli. Tiamaniere estas ege malfacile malpermesi ekz. fumadon.
Tamen mi rimarkis, ke pli kleraj homoj kutime ne fumas (kaj kompreneble ne drinkas fortajn alkoholaĵojn).
Rilate infanoj estas la situacio sama kiel en aliaj landoj. Kvankam vendado de tabako al junuloj malpli ol 18 jaroj estas malpermesita, tamen estas facile ĝin aĉeti.

Roman_Mutin (プロフィールを表示) 2011年9月12日 8:30:39

Karaj samideanoj, pardonu, sed ĉu en via lando ankaŭ eblas vidi ebriajn drinkulojn, dormantajn surstrate?

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年9月12日 8:33:35

Roman_Mutin:Karaj samideanoj, pardonu, sed ĉu en via lando ankaŭ eblas vidi ebriajn drinkulojn, dormantajn surstrate?
fojfoje jes.

Solulo (プロフィールを表示) 2011年9月12日 13:56:07

darkweasel:
Roman_Mutin:Karaj samideanoj, pardonu, sed ĉu en via lando ankaŭ eblas vidi ebriajn drinkulojn, dormantajn surstrate?
fojfoje jes.
Pli kaj pli malofte, sed foje tio okazas. Ni nomas tion "socia marĝeno". Abomenaĵo.

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2011年9月13日 2:00:36

En Usono, tre, tre, tre malofte. Mi mem vidis tion nur dufoje dum miaj 49 jaroj.

Bedaŭrinde, mi certas ke estas lokoj ĉi tie, kie tiaj aferoj estas pli ofte videblaj. Mi ne kutime iras al tiaj lokoj, sed ili sendube ekzistas.

Roman_Mutin (プロフィールを表示) 2011年9月19日 12:30:15

Al mi estas mirinde ke miaj amikoj fumas tre multkostajn, bone-sciatajn cigaradojn. Ĉe vi estas same?

Sxak (プロフィールを表示) 2011年9月19日 13:34:47

Roman_Mutin:Karaj samideanoj, pardonu, sed ĉu en via lando ankaŭ eblas vidi ebriajn drinkulojn, dormantajn surstrate?
En multaj lanoj oni povas vidi homojn, dormantajn surstrate. Eŭopo ne estas Rusio - ĝi estas pli varma, en Eŭropo tio okazas vere ofte kompare de Rusio.

先頭にもどる