目次へ

Tradiciaj muzikstiloj de via lando

Vilinilo,2007年7月12日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

Vilinilo (プロフィールを表示) 2007年7月12日 23:24:22

Kiuj estas la plej tradiciaj muzikstiloj de via lando? El tiuj muzikstiloj, kiuj estas viaj prefetiaj kaj kiuj estas la plej bonaj muzikistoj laŭ vi?

Bone, mi estas brazilano. Brazilo havas pluraj tipaj muzikstiloj, kiel, ekzemple, sambo, boso nova, MPB (Brazila Populara Muziko) kaj fohoo. Mi ŝatas ĉiuj el tiuj stiloj, sed mia preferita estas MPB, kaj mi tre ŝatas la kantistoj Caetano Veloso [Kajtanu Velozu], Gilberto Gil [Ĵiŭbertu Ĵiŭ], Chico Buarque [Ŝiku Buarki], Elis Regina [Elis' Heĵina] kaj Zé Ramalho [Ze Hamalju].

remy_boligee (プロフィールを表示) 2007年7月14日 2:49:37

Fakte, Brazilo havas pli ol 305 regionaj muzikstiloj, kio igas nian repertuaron vere riĉa.

Mi ankaŭ ŝatas Zé Ramalho kaj Elis Regina, sed mi preferas la sudregionan rokbandon "Nenhum de Nós" (Neniu el Ni, E-e), kiu ne estas tre konata tra la lando.

Koloba (プロフィールを表示) 2007年7月15日 17:28:50

En Svislando ekzistas jodlo-korusoj. Ili nur kantas kaj audebligas la naturajn tonojn (harmonojn).

先頭にもどる