Ke daftar isi

Rusio estas tro rusa

dari Roman_Mutin, 10 September 2011

Pesan: 27

Bahasa: Esperanto

jpablo68 (Tunjukkan profil) 19 September 2011 22.32.37

Roman_Mutin:estas video pri 1000 rusaj knabinoj
poste vidi la ligilo, mi pensas, "mi bezonas viziti la Rusio", hejmo de multaj belaj knabinoj okulumo.gif

Roman_Mutin (Tunjukkan profil) 20 September 2011 15.54.04

Mi trovis unu bildon pri frazo "Rusio por rusoj". Mi tradukos:

"Rusio-por rusoj kaj ruse"
Imperi-estro Aleksander III

"Mastro de rusa grundo estas nur unu ruso. Tiel estis, estas kaj ĉiam estos"
Verkisto Dostoevskij

"Nacio ne havantaь nacian konscion estas streko sur kiu kreskas aliaj nacioj"
Politikisto Pjotor Stolipin

"Mi estas preta por skribi sur mia standardo "Rusio-por rusoj kaj ruse" kaj levi tiun standrdon kiel eble supre"
Arme-estro Slobelev (angl viki)

"Naciismo en mi estas tiel natura ke neniam per neniu inter-naciismo ne eblos forigi ĝin el mi"
Sciencisto (oni scias lin kel kemiiston) Mendeleev
( vi ja scias tabelon de Mendeleev)

"Ni estas rusoj kaj pro tio venkos!"
Arme-estro Suvorov

Ankaŭ mi trovis en reto serĉinte "Rusio por rusoj":
"Grandeco, poveco kaj riĉeco de tute ŝtato estas gardo kaj disvastigo de rusa nacio"
Sciencisto Lomonosov

"Ni estas alovikita por krei nian kaj laŭ-nie, rusan en rusa"
Filosofo Iljin.

Kaj malsupre de tiu bildo estas tiuj vortoj:
"Tiu kiu diras "Rusio por rusoj estas simple stultuloj aŭ provokantoj"
Putin V.V.

cellus (Tunjukkan profil) 21 September 2011 06.43.02

En lando kun tre homogena loĝantaro mi povas imagi ke la sento pri nacieco ne estas tiel granda. Tio estas kvazaŭ demandi fiŝon pri akvo. Nur kiam la fiŝo troviĝos sur la tero, ĝi havos tre decidajn opiniojn pri akvo!

Persono kiu venas al Svedio en frua aĝo kaj estas iniciita en sveddajn tradiciojn sentos sin kiel svedo. Se la gepatroj estas de alia lando povas esti diverse. Iu homo povas senti ke ĝi pli apartenas al la nacieco de la gepatroj, alia homo alprenos la tradiciojn de la ĉirkaŭaĵo. La sento pri nacieco estas multe pli ŝanĝebla ol oni ĝenerale supozas. Mi aŭdis pri personoj kiuj kiel infanoj vivis en Svedio kaj poste vojaĝis al la lando de la gepatroj. Sed ili prenas kun si la tradiciojn kiujn ili lernis kiel infanoj en la lernejo ktp.

En Svedio estas multaj enmigruloj de aliaj landoj. Multaj el iliaj infanoj sentas sin kiel svedoj, aliaj eble ne. Multo dependas de la maniero en kiu la ĉirkaŭantaj homoj traktas ilin, kaj de ilia sento pri heredaĵo de la gepatroj.

Almenaŭ en Svedio la tradicioj, kiujn ni vidas kiel svedaj, estas multe pli novaj ol ni ĝenerale volas kredi!

zan (Tunjukkan profil) 23 September 2011 08.11.41

Roman_Mutin:Mi trovis unu bildon pri frazo "Rusio por rusoj". Mi tradukos:
Tiuj estas antaŭepokaj homoj, ĉu ne? Mi supozas, ke tiamaj rusoj ankoraŭ ne mense unuiĝis siatempe. Do, iliaj opinioj havas alian sencon ol tian, kian ni nuntempe legas en ili. Ĉu ne?
Kiam mi ne vidis la bildon sed nur legis la tradukojn de vi, mi pensis, kiaj rasistoj ili estas! lango.gif

AlexN (Tunjukkan profil) 23 September 2011 09.24.39

zan:
Tiuj estas antaŭepokaj homoj, ĉu ne? Mi supozas, ke tiamaj rusoj ankoraŭ ne mense unuiĝis siatempe. Do, iliaj opinioj havas alian sencon ol tian, kian ni nuntempe legas en ili. Ĉu ne?
Jes, ĉi tio estas korekta.

Greedn (Tunjukkan profil) 23 September 2011 10.08.09

zan:
Roman_Mutin:Mi trovis unu bildon pri frazo "Rusio por rusoj". Mi tradukos:
Tiuj estas antaŭepokaj homoj, ĉu ne? Mi supozas, ke tiamaj rusoj ankoraŭ ne mense unuiĝis siatempe. Do, iliaj opinioj havas alian sencon ol tian, kian ni nuntempe legas en ili. Ĉu ne?
Kiam mi ne vidis la bildon sed nur legis la tradukojn de vi, mi pensis, kiaj rasistoj ili estas! lango.gif
mi alskribu, ke tiam en Rusio "rusoj" estis ĉiuj ortodoksaj ruslandanoj.

Lakiro (Tunjukkan profil) 1 Juni 2015 17.26.11

Se vi konjektas ekzistas du nocioj: nacio kaj nacieco.
Temas pri rusa nacio - Ruslando (Rusio). La nacio estas ujo de multaj popoloj, sed ili ĉiuj havas komunan nomon, ekzemple rusoj.
La plej multnacieca nacio estas la hindia.
Kion ni povas diri pri Kanada nacio? Ĉu kebekaj francoj aŭ eskimoj? Sed ili estas kanadanoj.
Do kiam ni diras "la rusoj", ni subkomprenas ĉiujn 180 popolojn de Rusio. Kaj etnaj germanoj, kaj etnaj hebreoj, kaj ĉiuj aliaj rusianoj estas unu rusa nacio - rusoj.

La laponoj loĝas en Norvegio, Svedio kaj Finnlando. Kiuj ili estas? Mi pensas, ke svediaj laponoj nomas sin svedoj. Sed rusiaj eskimoj taksas sin rusoj.

Kiam ekzistis Sovetunio, do usonanoj kriis: "saviĝu, rusoj iras". ridulo.gif

Kembali ke atas