目次へ

La konto de lernu! ĉe Facebook

Jev,2011年9月10日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

Jev (プロフィールを表示) 2011年9月10日 14:44:15

La teamo de lernu! jam longan tempon planas ekuzi pli aktive Facebook kaj Twitter por informado kaj komunikado kun uzantoj. La ĉefa problemo estas, ke neniu el la teamo havas tempon por okupiĝi pri tio. Krome ankoraŭ ne tre klaras, kiel plej efike eblus uzi tiujn sociajn retojn. La komunumo de lernu! estas tiom bunta laŭ lingvoj kaj landoj, ke tute malklaras, kiel starigi bonan komunikadon. Kiujn informojn videbligi? En kiu lingvo komuniki? Kiel fari, ke la informoj estu interesaj? Se vi havas ideojn kaj proponojn, skribu. Ankaŭ se iuj el vi pretus helpi pri administrado de la oficiala konto de lernu! ĉe Facebook aŭ Twitter, volonte anoncu vin.

ceigered (プロフィールを表示) 2011年9月10日 18:03:52

Jev:En kiu lingvo komuniki?
Ja Esperanto okulumo.gif (krom se la informo estus pri aŭ por nur unu parto de la komunumo - ekzemple novaĵoj pri konferencoj aŭ kunvenoj en Francio uzus la francan lingvon).

Jev:Kiujn informojn videbligi
Eble la novaĵoj de lernu! kaj iuj novaĵoj de la resto de la esperanta komunumo (aŭ eĉ la mondo), kiuj estas gravaj aŭ utilaj por/laŭ la komunumo?

dbs (プロフィールを表示) 2011年9月10日 18:30:50

Saluton,
mi havas konton ĉe facebook kaj mi skribas esperante... ridulo.gif

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年9月10日 18:53:17

dbs:Saluton,
mi havas konton ĉe facebook kaj mi skribas esperante... ridulo.gif
Kaj la rilato al la temo estas kio? demando.gif

先頭にもどる