Skip to the content

Cantr II

by Joshuamonkey, September 10, 2011

Messages: 2

Language: Esperanto

Joshuamonkey (User's profile) September 10, 2011, 2:51:40 PM

Ekzistas ludo (Cantr II) per kiu lernantoj povas praktiki Esperanton en amuza maniero.

Cantr II (http://www.cantr.net) estas tekstbazita rololudo kiu celas simuli socion. Ĉiuj aĵoj en la ludo estas kreitaj de la rolantoj de la ludantoj kaj ne ekzistas rolantoj kiuj ne estas ludataj de realaj ludantoj. Viaj rolantoj povas mem decidi kion kaj kiun ili volas esti. Ekzistas societoj, piratoj, registaroj, veturiloj, insuloj, radiofonoj kaj bibliotekoj, ĉio kreita de la ludantoj! Viaj rolantoj kreas la historion. Nuntempe oni povas krei rolantojn en 15 diversaj lingvoj, ĉiuj en la sama mondo. Cantr II estis unu de la unuaj interretaj ludoj kiuj estis tradukita al Esperanto.

Mi pensas ke Cantr II estas ankaŭ ludebla en Esperanto estas unu de siaj plej gravaj kontribuoj al la interreta ludaro.
Se vi miras pri mia kialo por skribi ĉi tie pri Cantr II, mi asertas ke mi ne estas pagita aŭ iel ajn rekompencita por varbi kaj helpi pri la ludo. Ĝi nur estas vere grava por mi kaj mi tre ŝatas ĝin.

Sunjo (User's profile) September 12, 2011, 3:20:37 PM

Ankaŭ mi kunlaboras en la teamo de Cantr II. Se iu havas demandojn mi volonte respondos.

Miaj kvar Esperanto-rolantoj ĝojegus pri novuloj rideto.gif

Back to the top