メッセージ: 12
言語: Esperanto
Silvanus (プロフィールを表示) 2004年11月10日 16:43:30
Tio estas la afero kiun ni diskutos.
Chu estas multaj tiaj literaturajhoj?
Chu esperanto estas bona au malbona lingvo por literaturo?
Kiel la internacia naturo de la lingvo influas literaturon?
Kaj pluaj aferoj.
akred (プロフィールを表示) 2004年12月12日 12:34:58
Kiuj estas la tri verkoj kiujn vi konas?
Kiajn vi ŝatus legi?
akred
annA (プロフィールを表示) 2004年12月22日 23:31:39
eble estas bona ideo por fari etan anketon:
"nomu tri plej sxatatajn librojn orginale verkitaj en Esperanto"
- mia respondo:
1) DIS - malgrau acxan kovrilon
2) sxtona urbo
3) fajron mi sentas interne
annA
annio (プロフィールを表示) 2004年12月24日 20:34:38
asterite (プロフィールを表示) 2005年2月9日 1:50:08
Nu, ni ne konas verkojn, sed mi konas tre amuzan ŝercon (originale esperantan), kiun amiko rakontis al mi:
Juna knabino eble 16 jara iris somere al la junulara kongreso
kiam sxi revenis hejme sxi diris al sia patro:
- Pacxjo mi ne plu estas virgulinon.
- Damne! diris la patro. Mi elspezis tiom da mono por sendi vin al Esperanto kunveno kaj vi ankorau ne scias la gxustan uzon de la akuzativo.
Julinjo (プロフィールを表示) 2005年3月31日 11:52:07
Chiu lingvo havas sian literaturon. Ech novajn lingvojn, kiel la renovigita hebrea, havas originale verkitajn literturajhojn. Mi konas Esperanto dum mallonga tempo, kaj mi jam konas du au tri originale verkitajn literaturajhojn. Tio estas la afero kiun ni diskutos. Chu estas multaj tiaj literaturajhoj? Chu esperanto estas bona au malbona lingvo por literaturo? Kiel la internacia naturo de la lingvo influas literaturon? Kaj pluaj aferoj.
UitvlugtDJ (プロフィールを表示) 2006年9月7日 23:13:18
Mi mem verkis iomete Esperante, kaj mi trovis, ke la lingvo estas tre taŭga por verkado. La lingvo estas tre fleksebla sed ĉiam komprenebla.
Estas multaj Esperantaj verkaĵoj; ĉu tiuj estas "literaturaĵoj" pendas sur la difino de "literaturo".
Lunombrulino (プロフィールを表示) 2006年9月22日 21:15:28
annA:Sal!1. Mistero de Peter ANSELMO.
eble estas bona ideo por fari etan anketon:
"nomu tri plej ŝatatajn librojn orginale verkitaj en Esperanto"
...
Romaneto (eble, romaneteto) pri junulo kiu serĉas sekretan tunelon. Bona legado por komencantoj.
2. Ĉu Vi Kuiras Ĉine? de Johán VALANO.
Romana mistero de krimo. La unua libro de kelkaj de la sama aǔturo pri la sama polica detektivo.
3. Serĉu, kaj Vi Trovos de István NEMERE.
Alia romana mistero de krimo. Ĉu vi povas konstati mian legemon?
Philipp (プロフィールを表示) 2006年10月2日 18:08:35