Al la enhavo

signifo de "Usono"

de ora knabo, 2007-julio-18

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2007-julio-18 14:57:19

Kio signifas "Usono"? Ĉu ĝi estas mallongiĝa (korektu la vorton) frazo aŭ kio? En la kroatan, ni diras SAD (Sjedinjene Američke Države), en la anglan oni diras USA (United States of America). Sed mi ne komprenas la signifo de "Usono". Helpu rido.gif
Kaj, unu alia demando: kial "Usono" ne havas "i"-n kiel Kroatio, Francio aŭ iu alia lando? Mi esperas ke vi komprenos miajn demandojn.

Urho (Montri la profilon) 2007-julio-18 15:35:44

ora knabo:Kio signifas "Usono"? Ĉu ĝi estas mallongiĝa (korektu la vorton) frazo aŭ kio? En la kroatan, ni diras SAD (Sjedinjene Američke Države), en la anglan oni diras USA (United States of America). Sed mi ne komprenas la signifo de "Usono". Helpu rido.gif
Laŭ ReVo (http://purl.org/net/voko/revo/):
Uson/o
Granda ŝtato Nordamerika, federanta 50 subŝtatojn; la federa ĉefurbo estas Vaŝin(g)tono: saluton al vi, Usono, plej potenca reprezentanto de la nova mondo [2].
Rim.: Malgraŭ la impreso kiun oni povas ricevi el PIV, en Esperanto la vorto Usono ne estas mallongigo de „Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko“, sed plenvalora vorto, inventita ekster Esperantujo de usonano Frank Lloyd Wright (en la formo „Usonia“, ĉe la limo inter 19/20 jc), kiu tamen plej firme enradikiĝis en Esperanto.

Kwekubo (Montri la profilon) 2007-julio-22 01:01:46

Usono estas plena memstara vorto, ne temas pri mallongigo. Onidire ĝi venas de la angla vorto "Usonia", neologisma nomo por "United States of America".

Estas du specoj de landonomoj en Esperanto - vi trovos plenajn eksplikojn pri tio en PMEG.

Fabcxu (Montri la profilon) 2007-julio-29 11:41:19

En la pratempo de esperanto, USA nomiĝis ankoraŭ United States of North America.
Se vi prenas la unuajn literojn, vi havas USON, de kio deriviĝis Usono. Mi tre ŝatas tiun ĉi nomon, ĉu ne vi?

Ĝis.

Sxak (Montri la profilon) 2007-julio-29 12:15:32

Fabĉu:En la pratempo de esperanto, USA nomiĝis ankoraŭ United States of North America.
СĈu vere??? Ankaŭ mi aŭdis tiun fabelon sed mi ankaŭ vidis foton de la deklaracio pri sendependeco... Tiam Usono angl nomiĝis same kiel nun. Ĉu vi certas ke estis tempo kiam Usono nomiĝis ... of nord Amerika ???

Fabcxu (Montri la profilon) 2007-julio-29 12:47:11

Mi ne nepre certas, mi legis tion pri la origino de la vorto USONO en esperanto. Eble kion mi legis estis nefidebla... Eble, okazis tiel ke la oficiala nomo ne referencis al nordeco de USA, sed la surstrata nomo uzata de la popolo, eble en eŭropo referencis al la nordeco. Estas vere ke ankaŭ Brazilo ekzemple estas federacia lando (tio estas unuiĝintaj ŝtateroj) kiu troviĝas en Ameriko. Eble iam sentiĝis la bezono precizigi, kaj poste la nomo USA subkomprenite ekrilatis por ĉiam kun Usono kaj la mencio pri nordeco malaperis...

Sxak (Montri la profilon) 2007-julio-29 13:12:06

Do mi konsilas al vi relegi tiun temon kaj ĝiajn respondojn de la komenco... Ankaŭ mi legis en la malnova PIV ke tiu vorto devenas de ".. ŝtatoj nordamerikaj". Mia PIV 2005 nniel mencias tion. Mia etimologia vortaro de E-o kvazaŭ ne konas tiun vorton. Sed mi foje aŭdis ke antaŭe Usono nomiĝis alie. Tio neniam estis fidinda informo. La sola fidinda informo kiun mi havas estas bildo en mia enciklopedio sur kiu eblas legi :
In CONGRESS July 4. 1776
The [pardonon mi ne povas legi gotikajn literojn; unanimous?] Declaration of the thirteen united States of America.
Sed pri la vera origino de tiu esperanta vorto ĉi tie ŝajne oni jam respondis

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-julio-29 16:30:53

La angla nomo estas "United States of America" aŭ "USA"

La esperanta nomo estas "Unuiĝintaj Statoj de Nord-Ameriko" aŭ "U-So-No".

Estas ordinara ke la nomoj de landoj estas malsamaj en malsamaj lingvoj.

novatago (Montri la profilon) 2007-julio-29 17:32:39

Teksto en la angla pri la vorto "Usonia" tie ĉi. Se iu volas, povas traduki ĝin.

Ankaŭ la vikipedio havas ion. Sajne nur en la angla kaj la rumana.

Tiu jam estas la dua vorto por nomigi Usono ke (sen konti USA) mi konas. Ankaŭ oni pruvis per la vorto Columbia sen sukceso.

Usonanoj, vi estas riĉaj. Aĉetu veran nomon por via lando. Bonvolu, ne ofendiĝu. Mi nur ŝercas.

Ĝis, Novatago.

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-29 20:18:08

RiotNrrd:La esperanta nomo estas "Unuiĝintaj Statoj de Nord-Ameriko" aŭ "U-So-No".
Bedaŭrinde tio ne povas esti, ĉar en Esperanto oni diras "ŝtato" por tiu signifo. Kaj ja la nacio ne nomiĝas Uŝono, ĉu ne? ridulo.gif

Reen al la supro