Aller au contenu

Ĉu finaĵoj "e" kaj "o" povas reciproke anstataŭi unu la alian se ili troviĝas antaŭ finaĵo "n" kiam "n" signifas direkton?...

de Vivuesperanto, 27 mai 2019

Messages : 8

Langue: Esperanto

Vivuesperanto (Voir le profil) 27 mai 2019 09:34:52

Ĉu finaĵoj "e" kaj "o" povas reciproke anstataŭi unu la alian se ili troviĝas antaŭ finaĵo "n" kiam "n" signifas direkton? Ĉu diri "mi veturas Varsovien" anstataŭ "mi veturas Varsovion", "mi iras hejmon" anstataŭ "mi iras hejmen" estas eble laŭ la reguloj?

Metsis (Voir le profil) 27 mai 2019 12:08:44

Lau PMEG oni povas uzi la rolfinaĵon por montri direkton de movo.

      Mi veturas Varsovion

sed nuntempe oni preferas

      Mi veturas al Varsovio

La signifo estas, ke oni atingas la celon: fine oni estas en Varsovio. Eblas diri

      Mi veturas Varsovien

sed tiam la signifo estas, ke oni ne nepre atingas la internon de la loko nek eĉ la lokon entute. Do

Mi veturas Varsovien = Mi veturas al la direkto de Varsovio (sed ekz. haltas kaj restas en malgranda vilaĝo, kiu situas 50 km antaŭ la urbo).

Notu, ke la signifo de hejmen estas escepto de la supra regulo, ĉar ĝi signifas, ke oni atingas hejmon.

Vivuesperanto (Voir le profil) 27 mai 2019 12:23:31

Metsis:Lau PMEG oni povas uzi la rolfinaĵon por montri direkton de movo.

      Mi veturas Varsovion

sed nuntempe oni preferas

      Mi veturas al Varsovio

La signifo estas, ke oni atingas la celon: fine oni estas en Varsovio. Eblas diri

      Mi veturas Varsovien

sed tiam la signifo estas, ke oni ne nepre atingas la internon de la loko nek eĉ la lokon entute. Do

Mi veturas Varsovien = Mi veturas al la direkto de Varsovio (sed ekz. haltas kaj restas en malgranda vilaĝo, kiu situas 50 km antaŭ la urbo).

Notu, ke la signifo de hejmen estas escepto de la supra regulo, ĉar ĝi signifas, ke oni atingas hejmon.
Dankegon!

sudanglo (Voir le profil) 21 août 2019 11:44:33

Mi konsentas kun Metsis, Mi iras Varsovion sonas arcĥaike.

Sed rilate Varsovienal Varsovio la demando, ĉu oni atingos la celon ne estas tiel klara.

Ĉu vi iros al la kongreso en Kanado venontjare? Ĉu ĉi tiu trajno iras al Londono?

Per la respondo "Jes" oni havus certan atendon rilate la alvenon. Sed ĉio povas okazi.

Kaj cetere, Mi estis survoje hejmen kiam .... Tio ne implicas ke poste oni certe atingis la hejmon.

Tamen la formo '-en' povas esti uzata pri direkto. Ni devas nun ekiri Norden. La trajno haltis kaj komencis iri malantaŭen

Juĝu laŭ la konteksto

amigueo (Voir le profil) 25 août 2019 12:35:14

A) gapigas esperanto.
"aliri", "alveni" implicas plenumon,
sed "iri al", "veni al" ne implicas plenumon.

cxu la imito de kelkaj naturaj lingvoj perfidigis logikan simplon?

B) "mi estas/iras direkt/voj Varsovio"
proponeto por angla vorto "toward".

"iri etal ie" estas propono meritis silenton.
cxu ankoraux?

gxeneraligo al aliaj prepozicioj
cxu meritas silenton?

MiMalamasLaAnglan (Voir le profil) 29 août 2019 21:18:05

amigueo:A) gapigas esperanto.
"aliri", "alveni" implicas plenumon,
sed "iri al", "veni al" ne implicas plenumon.

cxu la imito de kelkaj naturaj lingvoj perfidigis logikan simplon?

B) "mi estas/iras direkt/voj Varsovio"
proponeto por angla vorto "toward".

"iri etal ie" estas propono meritis silenton.
cxu ankoraux?

gxeneraligo al aliaj prepozicioj
cxu meritas silenton?
Silentigu vian Esperantaĉon. Vi devas paroli prave...

kvarelcentenorvega (Voir le profil) 18 août 2020 16:29:34

ekzistas ankaŭ ``ĉe ____n``. ekzemple: ``mi iris ĉe lin`` tute montras proksimecon kaj atingon al celo. tiu ĉi stilaĵo tamen raras.

Metsis (Voir le profil) 18 août 2020 16:44:07

kvarelcentenorvega:… tamen raras.
Eta rimarko, preferu "…estas rara". Legu pli de la artikolo de Tomaso.

Retour au début