Aller au contenu

Ri liberas

de Jxusteno, 14 avril 2020

Messages : 20

Langue: Esperanto

Zam_franca (Voir le profil) 14 avril 2020 21:43:35

Jxusteno:https://eo.m.wikisource.org/wiki/Ri_liberas
Ĉu vi angligos tiun vikipedian paĝon?

Jxusteno (Voir le profil) 14 avril 2020 22:01:19

Zam_franca:
Jxusteno:https://eo.m.wikisource.org/wiki/Ri_liberas
Ĉu vi angligos tiun vikipedian paĝon?
Sed kial? La kanto estas en Esperanto.

Frano (Voir le profil) 15 avril 2020 11:59:54

Ri liberas
Ĝis nun nur verboj "liberigi" kaj "liberiĝi" estis konataj al mi. Kion "liberi" signifas?

Zam_franca (Voir le profil) 15 avril 2020 12:31:10

Jxusteno:
Zam_franca:
Jxusteno:https://eo.m.wikisource.org/wiki/Ri_liberas
Ĉu vi angligos tiun vikipedian paĝon?
Sed kial? La kanto estas en Esperanto.
Tiel anglalingvanoj povus malkovri parton de la Esperanto-kulturo.

Zam_franca (Voir le profil) 15 avril 2020 12:31:44

Frano:
Ri liberas
Ĝis nun nur verboj "liberigi" kaj "liberiĝi" estis konataj al mi. Kion "liberi" signifas?
Laŭ mi, ĝi signifas "esti io libera".

Frano (Voir le profil) 15 avril 2020 12:41:21

Zam_franca:
Frano:
Ri liberas
Ĝis nun nur verboj "liberigi" kaj "liberiĝi" estis konataj al mi. Kion "liberi" signifas?
Laŭ mi, ĝi signifas "esti io libera".
Dankon!

StefKo (Voir le profil) 15 avril 2020 19:02:32

"Li" ribelas!

Jxusteno (Voir le profil) 23 avril 2020 14:44:00

StefKo:"Li" ribelas!
La pronomo li signufas la priparolata iĉo (viro, knabo aŭ virbesto), dum ri signifas la priparolato. "Li" agus malsaĝege, ribelante kontraŭ io, kio plenumas alian funkcion en la lingvo.

arbofeo (Voir le profil) 23 avril 2020 21:01:28

Frano:
Ĝis nun nur verboj "liberigi" kaj "liberiĝi" estis konataj al mi. Kion "liberi" signifas?
"Liberi" signifas "esti libera". Se la vetero estas sennuba, eblas diri "la ĉielo bluas" anstataŭ "la ĉielo estas blua".
Same, eblas diri "eblas" anstataŭ "esti ebla".

Sed atentu:
La librO estas interesA.
Estas interesE legi la libron.

Retour au début