Al la enhavo

Akusativo kaj prepozicio

de Cary, 2007-julio-11

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Cary (Montri la profilon) 2007-julio-11 10:32:19

Mi ĉiam hezitas, kiam mi konstrui frazon kiel tiel :

Mi fermas la prodon de la ĉambron

Mi fermas la prodon de la ĉambro

io alia ?

Mi pensas ke la unua estas la bona, ĝi ŝajnas pli logika, sed mi ankaŭ pensas ke oni ne devu uzi la akuzativan formon post prepozicio ?

kaj tie estas nova ekzemplo (mi ne faris tion intence!):
Oni ne devas uzi la akuzativan formon post prepozicion

Oni ne devas uzi la akuzativan formon post prepozicio
?
Tiu tempe, mi preferas la duan formon, sed mi ne scias kial...

Paamayim (Montri la profilon) 2007-julio-11 10:47:43

Mi pensas ke en ambaŭ, la dua frazo estas korekta. La akusativo estas la direkta objekto (krom se mi estas malkorekta), kaj prepozicio antaŭ objekto iĝas maldirekta objekto.

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-11 10:51:09

Cary:Moni ne devu uzi la akuzativan formon post prepozicio ?
Akuzativo estas eraro post ĈIU prepozicio. La nura escepto estas "en", por montri eniran, ne ĉirkaŭan movadon. Ekzemplo:

Mi iras en la parkon
(mi estas for de la parko kaj mi iras al ĝia internaĵo)

Mi iras en la parko
(mi jam estas en la parko kaj mi "iras", vagas, en ĝi).

Cary (Montri la profilon) 2007-julio-11 10:54:34

Do Paamayim pravas kaj la dua formo estas la bona en la du kazoj ?
Dankon ridulo.gif

awake (Montri la profilon) 2007-julio-11 13:03:32

La akuzativo povas esti uzita post multaj prepozicioj. Ĉiukaze, tio montras movadon al nova loko.

Ekzemple, La muso kuras sub la litoN = la muso ne estas sub la lito, sed ĝi kuras al nova loko, kiu ja estas sub la lito.

Komparu tion kaj la sekvontan: La muso kuras sub la lito = la muso estas sub la lito, kaj dum resti tie, ĝi kuras ĉirkaŭ.

Simile, La kato saltas sur la liton. La infano iris preter la arbojn ktp...

Tamen, oni devas ne uzi la akuzativon post tiuj prepozicioj kiuj jam montras movadon (al, ĝis). Tio estus balasta.

mnlg:
Akuzativo estas eraro post ĈIU prepozicio. La nura escepto estas "en", por montri eniran, ne ĉirkaŭan movadon. Ekzemplo:

Mi iras en la parkon
(mi estas for de la parko kaj mi iras al ĝia internaĵo)

Mi iras en la parko
(mi jam estas en la parko kaj mi "iras", vagas, en ĝi).

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-11 14:32:49

awake:La akuzativo povas esti uzita post multaj prepozicioj.
Jes, vi pravas, sed en tiu kazo oni parolas pri simpligo. "la kato kuras sub la liton" estas fakte "la kato kuras al sub la lito". Estas same kiel por "en" .

Sxak (Montri la profilon) 2007-julio-11 16:16:28

mnlg:
Akuzativo estas eraro post ĈIU prepozicio.
Malĝuste. Estas pli da prepozicioj post kiuj oni rajtas uzi akuzativon ol da tiuj, post kiuj oni ne rajtas uzi ĝin.
Jen estas plena listo de prepozicioj, post kiuj oni tute ne rajtas uzi akuzativon:
al, ĝis, de, da, dum, el, je, kun, laŭ, per, por, pri, pro, sen
rimarku ke ĉi tie forestas eĉ po, krom , anstataŭ. Kaj akuzativon post "anstataŭ" uzis eĉ Z mem

Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-12 08:02:36

Cary:Do Paamayim pravas kaj la dua formo estas la bona en la du kazoj ?
Dankon ridulo.gif
Jes, Paamayim pravas, la dua ekzemplo estas bona.

Vi fermas la pordoN de la ĉambro.

La objekto rilatas al pordo nur. Vi fermas la pordoN. (Kio estas de ĉambro)

mnlg (Montri la profilon) 2007-julio-12 08:39:21

Ŝak:Malĝuste.
Jes, mi jam diris ke mi eraris.

Mi diru pli bone: kiam prepozicio povas esti uzita por celi movadon, do akuzativo akceptiĝas. Tamen ĝi ne estas deviga; la signifo povas esti donita ankaŭ sen la prepozicio. Por rekta objekto, male, ne eblas alimaniere.

Reen al la supro