לתוכן העניינים

Diplomo ne ricevebla !

של cedro, 8 בנובמבר 2007

הודעות: 11

שפה: Esperanto

cedro (הצגת פרופיל) 8 בנובמבר 2007, 02:41:52

Mi provis ricevi mian diplomon de la paĝo:
http://eo.lernu.net/mia_lernu/ekzamenoj/diplomoj.p...
tamen aperis jenan mesaĝon:

Warning: fopen(pdfoj/42736_lingva.pdf) [function.fopen]: failed to open stream: Permission denied in /home/lernu/www.lernu.net/mia_lernu/ekzamenoj/lib/fpdf.php on line 1027
FPDF error: Unable to create output file: pdfoj/42736_lingva.pdf

Kiam oni povas solvi la problemon?

lagwagon555 (הצגת פרופיל) 8 בנובמבר 2007, 06:29:42

Ankaŭ ozakas por mi. Verŝajne portempas!

Jev (הצגת פרופיל) 8 בנובמבר 2007, 14:18:35

Provu denove. Dankon pro la atentigo.

mvk20 (הצגת פרופיל) 8 בנובמבר 2007, 17:33:26

Jev:Provu denove. Dankon pro la atentigo.
Dankon! Nun funkcias! Sed la dato en la diplomo estas de hodiaŭ anstataŭ la dato de mia sukceso. Tio estas norma?

Jev (הצגת פרופיל) 8 בנובמבר 2007, 18:18:23

mvk20:Dankon! Nun funkcias! Sed la dato en la diplomo estas de hodiaŭ anstataŭ la dato de mia sukceso. Tio estas norma?
Jes, tiel estas farite. Ni pripensos, ĉu indas tion ŝanĝi.

Terurĉjo (הצגת פרופיל) 8 בנובמבר 2007, 18:29:36

Ankaŭ mi volas ricevi iun diplomon. Kion mi devas fari por fariĝi diplom-posedanto?

Jev (הצגת פרופיל) 8 בנובמבר 2007, 18:44:21

Terurĉjo:Ankaŭ mi volas ricevi iun diplomon. Kion mi devas fari por fariĝi diplom-posedanto?
Vi devas fari ekzamenon ĉe lernu! okulumo.gif

Terurĉjo (הצגת פרופיל) 8 בנובמבר 2007, 19:08:29

Kiom da ekzamenoj mi devas sukcese fari por ke mi ricevu tian malgraaaaaaaaandan diplomon kun miaj ĉarmaj vizaĝeto kaj nomo surface?
Kiam mi rigardas al "mia angulo", mi vidas inter linioj de tiu la skribaĵon "Sukcesaj ekzamenoj (1)". Sed mi entute ne memoras, kiam aperis tiu skribaĵo. Ĉu ekzamenoj fariĝas aŭtomate post certa kvanto da mesaĝoj aŭ mi devas-tamen "sukcesiĝi"?

Terurĉjo (הצגת פרופיל) 8 בנובמבר 2007, 19:12:51

Mi trovis, kiam mi faris la unuan ekzamenon. Ĝi estis la 27-an de majo. Sed inter lingvoj de diplomoj mi ne trovis la mian.
Jev?

Jev (הצגת פרופיל) 8 בנובמבר 2007, 19:20:09

Terurĉjo:Mi trovis, kiam mi faris la unuan ekzamenon. Ĝi estis la 27-an de majo. Sed inter lingvoj de diplomoj mi ne trovis la mian.
Jev?
Verŝajne simple mankas tradukoj al via lingvo.

לראש הדף