לתוכן העניינים

100a UK - Fari Esperanton tute universala

של vicentesales, 11 ביולי 2015

הודעות: 83

שפה: Esperanto

Tangi (הצגת פרופיל) 16 ביולי 2015, 17:03:33

Lakiro:Esperanto uzas simplan principon: unu fonemo - unu litero.
Tio estas stulteta principo. Ortografio devas esti simpla: ju malpli literoj des bone.
Kial ne cirila alfabeto
La latina alfabeto cxeestas sur cxiu klavaro, telefono, telegrafo, teletajpo, en cxiu tiparo, kodado, rulsxildo ktp. La rusa? Kompreneble ne.
Ĉu vin kontentigas fonemoj sh, ch, ts, dj?
Jes!

Lakiro (הצגת פרופיל) 16 ביולי 2015, 17:55:51

Tangi:
Lakiro:Esperanto uzas simplan principon: unu fonemo - unu litero.
Tio estas stulteta principo.
Diru pri tio al kreinto de Esperanto Zamenhofo.
Ankoraŭ mi povas konsili - kreu vian interlingvon aŭ uzu Idon.

externalImage.png
externalImage.png
externalImage.png
externalImage.png

Kirilo81 (הצגת פרופיל) 16 ביולי 2015, 19:04:22

Tangi:
Lakiro:Esperanto uzas simplan principon: unu fonemo - unu litero.
Tio estas stulteta principo. Ortografio devas esti simpla: ju malpli literoj des bone.
Ha, jen la solvo! Mi do proponas la jenan alfabeton, kiu enhavas nu 5 literojn, do ĝi estas skribebla per nur unu mano sen movo de la fingroj:
Por ĉiu lipa konsonanto - p
Por ĉiu denta konsonanto - t
Por ĉiu dentokarna/palata konsonanto - ŝ
Por ĉiu vela/glota konsonanto - k
Por ĉiu vokalo - a

Pat taa tapatpa ta Atpatatta atpapata aŝat ta ptaŝ patata tktaptattapa at ta patta, ta Pata Patta attat ptaktapa!
(Per tiu reformo la Esperanta alfabeto iĝas la plej facila skribsistemo en la mondo, la Fina Venko estas proksime!)

Tempodivalse (הצגת פרופיל) 16 ביולי 2015, 20:25:24

ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif Bona riposto!

Altebrilas (הצגת פרופיל) 16 ביולי 2015, 22:17:44

Mi konstatas, ke forigo de ĉapelitaj literoj senigus la kulturon de nia movado pri grava elemento: la debatoj pri alfabetoj. Ĉu la movado ne riskus perdi sian identecon pro tio ? okulumo.gif

Rujo (הצגת פרופיל) 16 ביולי 2015, 23:30:48

Jen revolucia solvo por la alfabeto de Esperanto!

Tangi (הצגת פרופיל) 17 ביולי 2015, 02:39:34

@lakiro: Nur realaj klavaroj, bv.
externalImage.png
externalImage.png
@Rujo: Tio estas la problemo, ne solvo.
@Kirilo81: Cxu vi konas la diferenco inter litero kaj fonemo? Versxajne ne.

Kirilo81 (הצגת פרופיל) 17 ביולי 2015, 08:43:33

Tangi:@Kirilo81: Cxu vi konas la diferenco inter litero kaj fonemo? Versxajne ne.
Do, kiu el ni proponis uzi malpli da literoj ol fonemoj?

Urho (הצגת פרופיל) 17 ביולי 2015, 08:52:12

Kara Tangi, Vi eble devos ekuzi la klavaron, en kiu estas nur 9 klavoj, vidu ĉe

Tangi (הצגת פרופיל) 17 ביולי 2015, 10:09:54

Kirilo81:Do, kiu el ni proponis uzi malpli da literoj ol fonemoj?
Vi evidente ne komprenas ke grandaj fonemaroj (pli ol 18-20 eroj) ne povas esti efekte reprezentitaj per litero por cxiu fonemo.
Ni devas simpligi la alfabeton per anstatauo de fonemoj plej maloftaj por digrafoj por atingi la balancon inter signardimencio kaj vortlongoj.

לראש הדף