הודעות: 18
שפה: Esperanto
Miland (הצגת פרופיל) 30 באפריל 2008, 19:22:16
Sed ne ĉi tie. Kvankam estis okono de cirklo (45 gradoj) inter la direktoj, kiel normala kompaso, rigardante la literojn ĉe la rando la Profesoro legis:
N, NW, SE, SW, W, S, E, kaj NE!
'Unu el la direktoj de la centro estas norden', la ĉefo de la vilaĝanoj diris.
'Sed kiu?' demandis la profesoro.
'Tio ni ne diros vin', estis la respondo.
'Do diru al mi, kiom da direktoj estas ĝustaj', petis la profesoro.
'Tute ne, ĉar vi tiel povus dedukti kien iri,' respondis la ĉefo de la kanibaloj.
Bonŝance, la profesoro pasis ĉi tiun ekzamenon de inteligento kaj oni lasis lin iri libere.
En kiu direkto laŭ la bildo?
Terurĉjo (הצגת פרופיל) 30 באפריל 2008, 19:52:19
Kutime surkompase troviĝas jenaj direktoj: N, NE, E, SE, S, SW, W, NW.
Mi ja estas eksmaristo kaj vidis kompasojn plurfoje.
Miland (הצגת פרופיל) 1 במאי 2008, 09:33:23
Terurĉjo:Kie vi trovis tian kompason?Dankon, maristo, mi lernis ion! Ĉar anglaj kompasaj direktoj evidente estas internaciaj, mi reviziis la problemon. Efektive estas pli facile por mi. Kaj nun, bonan ŝancon trovi la solvon. Za rabotu, tavar -- (cenzurita, krokodilado malpermesita)
Kutime surkompase troviĝas jenaj direktoj: N, NE, E, SE, S, SW, W, NW.
Mi ja estas eksmaristo kaj vidis kompasojn plurfoje.
Terurĉjo (הצגת פרופיל) 1 במאי 2008, 09:42:23
Miland:Za rabotu, tavar -- (cenzurita, krokodilado malpermesita)Mi iomete tradukas Milandon: Ek al la laboro, kamar!
Ĉertovski ĥoĉicco rabotatj, tavariŝĉy!
Krome, estimata kamarado Miland, mi entute ne postulis anstataŭigi Esperantajn direktnomojn al la anglaj.
Do, mi eĉ preferus ilin vidi tiaj, kiaj ili estis afiŝitaj de vi:
Nordo (N)
Nord-Oriento(NOr)
Oriento(Or)
Sud-Oriento(SOr)
Sudo(S)
Sud-Okcidento(SOk)
Okcidento(Ok)
Nord-Okcidento(NOk)
Miland (הצגת פרופיל) 1 במאי 2008, 12:46:12
"Legante ĉirkaŭ normala kompaso, oni devus legi sekve N, NOr, Or, SOr, S, SOk, Ok, kaj NOk.
Sed ne ĉi tie.. la Profesoro legis:
N, NOk, SOr, SOk, Ok, S, Or, kaj NOr!"
(Parenteze, mi ne povis kompreni la vortojn "Ĉertovski ĥoĉicco", ĉu citaĵo de Vladi Iljiĉ?)
Terurĉjo (הצגת פרופיל) 1 במאי 2008, 17:43:00
Miland:(Parenteze, mi ne povis kompreni la vortojn "Ĉertovski ĥoĉicco", ĉu citaĵo de Vladi Ilyich?)
Ne, estas tiu de Jegor Kuzmiĉ!
6 февраля 1990 года на Пленуме ЦК КПСС 70-ти летний к тому времени коммунист Егор Кузьмич Лигачев заявил с трибуны «И наконец, товарищи, […] откровенно хочется сказать: чертовски хочется заняться конструктивной работой, конкретными делами перестройки».La fino de .
Ek al la kanibaloj, gekamaradoj!
Unuanime solvu la enigmon de sinjoro Miland! Alikaze la esploristo estos formanĝita!
Miland (הצגת פרופיל) 1 במאי 2008, 18:43:24
Terurĉjo (הצגת פרופיל) 1 במאי 2008, 19:33:32
Do, 6 февраля 1990 года на Пленуме ЦК КПСС 70-ти летний к тому времени коммунист Егор Кузьмич Лигачев заявил с трибуны «И наконец, товарищи, […] откровенно хочется сказать: чертовски хочется заняться конструктивной работой, конкретными делами перестройки».
La 6-an de februaro 1990 dum kunsido de Centra Komitato de Sovetunia Komunista Partio 70-jara tiutempe komunisto Jegor Ligaĉov surtribune deklaris: "Kaj finfine, gekamaradoj, mi volus verdiri: diable mi volus okupiĝi pri pozitiva laboro, pri konkretaj aferoj de perestrojko".
Malgraŭ tio, ke la deklaro estis tute serioza, Sovetunio poste multe ĝin primokis.
Mi memorigas, ke laŭvorte "perestrojka" tradukiĝas kiel rekonstruado, sed la senco de la vorto celis multe pli vastan signifon tiutempe.
Terurĉjo (הצגת פרופיל) 1 במאי 2008, 20:24:06
Miland (הצגת פרופיל) 1 במאי 2008, 21:10:51
Terurĉjo:Samideano Miland, min interesas, ĉu kanibalaj kompas-direktoj akordas al la ĝustaj?Estas 45 gradoj (okono de cirklo) inter la direkoj, kiel normala kompaso, jes. Bona demando; mi reviziis la tekston de la enigmo.