לתוכן העניינים

Matematiko

של MiMalamasLaAnglan, 14 בינואר 2020

הודעות: 17

שפה: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (הצגת פרופיל) 14 בינואר 2020, 18:37:18

Kiel oni priparolas matematikon Esperante? Kiujn vortojn oni uzas por aferoj kiel + - * kaj / ?

Kiel oni legas la kvadratan formulon, ekzemple?

Se ax² + bx + c = 0, tiam:

-b ± √(b² - 4ac)
----------------------
2a

nornen (הצגת פרופיל) 14 בינואר 2020, 19:27:15

Mi ne scias, sed se mi elparolu ĝin spontanee, mi dirus ion tiel:

Se a xo kvadrata plus bo xo kvadrata plus c egalas nul, do xo egalas minus bo plus minus (la) radiko de bo kvadrata minus kvar a co, ĉio dividite per du a.

Kiel oni diru: ∃x [∅∈x ∧ ∀y (y∈x → ⋃{y,{y}}∈x) ]

sergejm (הצגת פרופיל) 14 בינואר 2020, 19:32:45

Ekzistas x, tia ke malplena aro estas ano de x kaj por ajna y se y estas ano de x tiam ...

nornen (הצגת פרופיל) 14 בינואר 2020, 20:07:29

sergejm:Ekzistas x, tia ke malplena aro estas ano de x kaj por ajna y se y estas ano de x tiam ...
...la kunigo de la aroj enhavantaj yon kaj la aron enhavantan yon, estas ano de xo?

Metsis (הצגת פרופיל) 15 בינואר 2020, 10:19:30

MML,

Eble ĉi tiun malnovan fadenon interesigas vin, sed ignoru skribaĵojn de Amigueo.

Jxusteno (הצגת פרופיל) 15 בינואר 2020, 15:38:35

Estas interese, ĉu oni povas diri
du on du faras unu (2÷2=1) kaj du obl du faras kvar (2×2=4)?

nornen (הצגת פרופיל) 15 בינואר 2020, 19:04:37

Jxusteno:Estas interese, ĉu oni povas diri
du on du faras unu (2÷2=1) kaj du obl du faras kvar (2×2=4)?
La problemo kun "on" estas, ke ĝi ŝanĝas la legdirekton:

a / b = c
bo'one a egalas co
Laŭ mi pli konvene: a dividite (per) bo egalas co.

Metsis (הצגת פרופיל) 15 בינואר 2020, 19:18:08

Jxusteno:Estas interese, ĉu oni povas diri
du on du faras unu (2÷2=1) kaj du obl du faras kvar (2×2=4)?
Miakomprene ne. Laŭ PIV -on estas sufikso, ne memstara vorto, kiu povus signifi operatoro. Estas kelkaj vortoj, en kiuj on funkcias kiel radiko – ono, oneco kaj onigi – sed neniu kun signifo de divido. La situacio por -obl estas la sama.

En tiu malnova fadeno estas kelkaj alternativoj por divido kaj multipliko. Notu, ke diversaj esprimoj havas diversajn fakojn de uzo: en vendejo, en klasĉambro de baza lernejo, en universitato…

nornen (הצגת פרופיל) 15 בינואר 2020, 19:18:37

Eble antaŭ ol priparoli la vortigon de aritmetikaj eldiroj, oni priparolu unue la vortigon de araj eldiroj, ĉar la aritmetiko (ekz Peano'a aritmetiko) baziĝas sur araj sistemoj (ekz ZF kaj ZFC).

Antaŭ ol priparoli la vortigon de araj eldiroj, oni priparolu la vortigon de logikaj eldiroj, ĉar la araj sistemoj (ekz ZF kaj ZFC) baziĝas sur unuaranga logiko.

Do, ni bezonas vortigojn por: ⊤, ⊥, ¬; ∧, ∨, →, ↔; ∀, ∃; (por nomi la plej kutimajn)

⊤: vero
⊥: malvero
¬: ne
A ∧ B: a kaj bo
A ∨ B: a aŭ bo
A → B: (jam) se a, sekve bo (mi uzas "sekve" anstataŭ "do", ĉar "do" estas ankaŭ la nomo de la litero D)
A ↔ B: a, se kaj nur se bo
∀a: por ĉiu a; por ĉia a, por ajna a
∃a: ekzistas a, ekzistas tia a

Ekz: Estu P eldiro pri a.
∀a(P) ↔ ¬∃a(¬P): por ĉiu A validas Po, se kaj nur se ne ekzistas tia A, ke ne validas Po.
∃a(P) ↔ ¬∀a(¬P): ekzistas tia A, ke validas Po, se kaj nur se ne por ĉiu A ne validas Po.

Taŭge?

MiMalamasLaAnglan (הצגת פרופיל) 16 בינואר 2020, 19:44:07

Metsis:
Jxusteno:Estas interese, ĉu oni povas diri
du on du faras unu (2÷2=1) kaj du obl du faras kvar (2×2=4)?
Miakomprene ne. Laŭ PIV -on estas sufikso, ne memstara vorto, kiu povus signifi operatoro. Estas kelkaj vortoj, en kiuj on funkcias kiel radiko – ono, oneco kaj onigi – sed neniu kun signifo de divido. La situacio por -obl estas la sama.

En tiu malnova fadeno estas kelkaj alternativoj por divido kaj multipliko. Notu, ke diversaj esprimoj havas diversajn fakojn de uzo: en vendejo, en klasĉambro de baza lernejo, en universitato…
Ĉiuj sufiksoj povas esti memstaraj vortoj, ekzemple "ujo", "ege", "aĉa", ktp.

לראש הדף