לתוכן העניינים

Kiel forigi amikon?

של astro-dino, 12 ביוני 2009

הודעות: 28

שפה: Esperanto

astro-dino (הצגת פרופיל) 12 ביוני 2009, 16:52:21

Kiel mi povas forigi amikon de mia profila paĝo? Mi ne aldonis ĉi tiu persono! Ŝi/li ĵus aperis tie!

horsto (הצגת פרופיל) 12 ביוני 2009, 17:38:48

Estas du rubrikoj en la profilo:
"Viaj amikoj" kaj "Vi estas amiko de". Kiun vi celis?
Vi povas forigi iun el la rubriko "Via amiko" per klako sur la nomon kaj poste per klako sur la malselektantan butonon.
La alia rubriko montras kiuj selektis vin. Vi kompreneble ne povas forigi tion. Se tio vere ĝenas vin, mi ne scias kial, tiam vi ja eble povas skribi mesaĝon al tiu uzanto kaj peti lin forigu vin el lia profilo.

AlfRoland (הצגת פרופיל) 12 ביוני 2009, 19:48:12

Eble ne granda problemo, sed mi opinias ke la rubriko "Vi estas amiko de" estas superflua. Post longedaŭra ĉeesto de Lernu povas esti multaj personoj en tiu listo. Mi pensas ke estas stranga "amikeco" aldoni personon en listo de amikoj sen iam skribi?

astro-dino (הצגת פרופיל) 13 ביוני 2009, 20:32:31

Horsto

Nun mi komprenas kaj ĝi ne daŭras ĝeni min tiom, kiom antaŭ.

Dankon!

astro-dino (הצגת פרופיל) 13 ביוני 2009, 21:01:46

Alf

mi pensas ke ĉi tio estas verŝajne 'spam'... ŝia uzantnomo estas 'xxxxxxxxxx' !

Dankon

AlfRoland (הצגת פרופיל) 13 ביוני 2009, 21:15:25

astro-dino:Alf

mi pensas ke ĉi tio estas verŝajne 'spam'... ŝia uzantnomo estas 'xxxxxxxxxx' !

Dankon
Certe vi pravas. Mi pensas ke tiu uzanto havas la plej multajn el ni en sia listo de amikoj. demando.gif

galvis (הצגת פרופיל) 13 ביוני 2009, 23:20:45

Saluton :
Mi havis antaŭ longe mallongan korespondadon kun tiu ĉi samideanino kaj mi ne pensas ke ŝi estas uzanta malbone la reton ; ŝi simple serĉas amikojn por praktiki E-on.

--ĝis--

jchthys (הצגת פרופיל) 14 ביוני 2009, 00:57:02

Mi pensas, ke la iksulo nur volas protekti la nepublikecon.

astro-dino (הצגת פרופיל) 14 ביוני 2009, 11:44:15

Eble, sed se vera, ŝi devus uzi falsan salutnomo - mi sugestias "misteradamo" !

tommjames (הצגת פרופיל) 17 ביוני 2009, 13:22:31

Jen nur mia opinio, sed laŭ mi la duobla sistemo de amikolistoj ne estas bona. Iom iritas min vidi la diferencon inter la du apartaj listoj, mi volas ke ili estu samaj. Se oni elektus min kiel amikon, mi volus ke li estu en mia listo de propraj amikoj, same mi volus ke mi estu en la propra listo de iu alia se mi aldonus tiun (kaj tiu permesus la amikiĝon).

Kial la paĝaro ne povas funkcii kiel ĉiuj aliaj sistemoj / mesaĝiloj kiel Myspace, Facebook, MSN messenger ktp?

לראש הדף