לתוכן העניינים

Komune legu per 《Montara Vilaĝo》!共同阅读学习!

של Flago, 12 בפברואר 2010

הודעות: 461

שפה: 简体中文

Flago (הצגת פרופיל) 12 בפברואר 2010, 03:04:55

I
Kiam la vetero tie estis bela, en la valo ĉiam estis kanto, ĉu frumatene, ĉu posttagmeze.
Eĉ tiam, kiam kantis neniu, ŝajnis ke la kanto tie restadis, ne dezirante foriri.
La ondoformaj montoj kvazaŭ muro enfermis la aeron, kiu portis la kanton, tiel ke ĝi ne povis foriri.
Tio estis melodio komenciĝanta jene:

Aju, aju, aj-aju, aj-aju, aj-jo-ho-ho...

kiu ĉiam finiĝis per la sama rekantaĵo:

Ĉi flava ter` printempe donis rizon,
Kaj en aŭtun` sojfabojn kaj batatojn.
...(1)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

1

当天气晴好的时候,山坳里总是有一支歌响起,不论是在早晨或者下午。
甚至在没有人唱的时候,歌声仍似乎在那儿留连,不愿意离去。
起伏的山峦把那载着歌声的空气圈在山谷里面,
歌声也无法消散。这是一支简单的、但很悦耳的调子,它是这样开头的:

哎哟,哎哎哟,哎-哟-哬...

同时它也总是用这样一个迭句结尾:

春天这片黄土给我们稻米,秋天我们生产黄豆和红薯。
...(1)《山村》
*名著欣赏
sal.gif

Flago (הצגת פרופיל) 13 בפברואר 2010, 06:18:04

...
Kanto stulta ĝi estis, sed al la homoj plaĉis kanti ĝin dumlabore. Kiam ili komencis, ĝi elvokis el diversaj direktoj multnombrajn eĥojn. Komence tiuj travibris malharmonie la aeron, sed baldaŭ kunfluiĝis je grandioza ĥoro.

Kaj poste ununura eĥo aŭdiĝis. Pli kaj pli laŭtiĝadis la ĥoro, ĝis fine ĝi subite ĉesis, posttrenante tra la aero feblan noton, kiu sonis lulkante. Tiu iom post iom formortadis, kvazaŭ endormiĝus la infaneto. Signifis la trankvilo tagmezon aŭ proksiman sunsubiron.

Tiam la multaj terkulturistoj, aspektantaj formike en la valo, elmoviĝis de siaj kampoj kaj enviciĝis sur la riverborda vojeto, kiu servis ankaŭ kiel ŝoseo etendiĝanta apud la akvofluo ĝis, unudirekte, la malproksima horizonto kaj, alidirekte, la densa arbaro.

La kamparanoj, apogante ŝultre sarkilojn kaj fosilojn, marŝis per malhastaj paŝoj al la arbamaso. Malaperis en ĝin la unua, poste la dua, poste la tria...kaj fine la lasta. Ili moviĝis kvazaŭ longa serpento, kiu volviĝas en arbaron sen ia postsigno, aŭ kvazaŭ strio de vespera fumo, kiu malaperas tuj, kiam ĝi ektuŝas la malhelan foliaron de l` antikvaj plantaĵoj.
...(2)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
它是一支简纯的歌儿,但人们却喜欢在劳动中唱它。他们只有一开口,回声就从四面八方传来。开始的时候,这些回声显得有点嘈杂,但是它们逐渐汇合在一起,形成一个庞大的合唱。

最后它们就结集成为一个单一的回声,音域也逐渐增大,直到最后它忽然停止,变成一个微弱的音调,在空中盘旋,像一只催眠曲,直到一切又逐渐归于寂静。这说明时间已经到了中午,或者太阳快要下山了。

于是许多那些在山冲里看上去像一群群蚂蚁的庄稼人开始从田里走上来,形成一个长长的行列。他们在河边的大路上走-这条路,沿着河流,一端伸向遥远的天际,另一端则钻进一个浓郁的树林。

他们肩上扛着锄头或铁锹,拖着倦怠的步子,慢悠悠地钻进那一堆茂密的树丛。第一个人钻进去了,接着便是第二个、第三个...直到最后一人。。他们蜿蜒地进入了那树林,没有在后面留下任何痕迹。他们像一条长蛇,或者像一缕暮烟--它一接触到那古老林木的浓密叶子,就无形地消散了。
... (2)《山村》
*名著欣赏
sal.gif

Flago (הצגת פרופיל) 15 בפברואר 2010, 12:05:45

...
Tiuj arboj,kiujn ni nomis tremoloj kaj kverkoj kaj aceroj,ĉirkaŭis grandan placon kaj formis ekranon,tra kiu ni povis vidi la eksteran mondon, la riveron,la montojn kaj la ŝoseon.
Iom malantaŭe sur la placo staris proksimume dudek dometoj,konstruitaj el ligno kaj ŝtonoj.

Ili estis tiel malnovaj kiel la montoj,kiel la ĉielo,kiel la ĉiamridetantaj blankaj nuboj;tiel malnovaj,ke neniu povis diveni ilian aĝon.
La lignaj pordoj kaj ŝtonaj muroj aspekte neniel inter si diferencis,ĉar ĉiuj senkoloriĝis pro la varmo kaj la malvarmo,la vento kaj la frosto.

Al ili kontrastis sole la tegolaj tegmentoj,kiuj estis peĉe nigraj.
Kuntuŝante ili aspektis kiel ondarserio pendanta de la ĉielo.
La avo plej maljuna en la vilaĝo kutimis diri,ke ĉiam ili aspektis tiel,kaj ke ili ĉiam ankoraŭ aspektos tiel,negrave kiu dinastio alvenis kaj kiu Imperiestro foriris.
...(3)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@]

...
这些树木,我们称为山杨,栎树,枫树和槭树,它们围着一片空阔地生长着,起了一道屏风的作用。透过这道屏风,人们可以瞧见外面的世界、山河和大路。在这块空地的后边立着二十来间用木料和石头建造的村屋。

它们也是同样的古老,像外面的那些山丘,像上空的蓝天像那永远微笑的白云-它们是那么古老,谁也不知道它们究竟存在了多少岁月。那些木门和石墙,在外表上都看不出有什么太大的差异;无数的寒暑和风霜已经使它们全都变得苍白了。

唯一可以和它们成为鲜明对照的,是屋顶上的那些楞瓦--它们全部是黑色。这些瓦顶,连成一片,看上去就像悬空的一层层波浪。村里的老爷爷都说,它们一直是那个样儿。不管哪个朝代来,哪个皇帝去,它们永远是那个样儿。
...(3)《山村》

Flago (הצגת פרופיל) 18 בפברואר 2010, 03:47:47

...
Ĉiuj pordoj malfermiĝis al la placo, kiu estis malmola kaj ebena, kiel moderna tenisejo. Tie ni kutimis draŝi nian greno kaj rizon somere, kunveni por babili malfruposttagmeze, sidi por aŭskulti nian vilaĝan rakontiston vespere, kaj gapi sencele al la steloj kaj Arĝenta Rivero en someromezaj noktoj.

Dekstre sur la placo, kie ĝi malvastiĝis, staris la sola konstruaĵo iom impona, la templo de niaj prauloj. Tegoloj ĝiaj estis glaceaj kaj verdaj, kaj ofte blindumis niaj okulojn. Helegaj estis iliaj rebriloj en la sunlumo.

Oni diris, ke la rebriloj kondukas ĝis la Ĉielo kaj kiel ŝoseo ebligas al niaj prauloj reveni al ni dum festivaloj kaj por ricevi niajn oferaĵojn kaj omaĝon.

Maldekstre de la vilaĝo, preskaŭ en la arbaro apud la vojeto, loĝis en ŝtona kiosko nia Terodio kaj lia grasa, pliaĝiĝinta edzino.
...(4)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
每家的大门,都冲着那块空阔地,它平展结实,像是一座近代的网球场。夏天人们在这里打谷、脱粒。黄昏时候人们聚在这里聊天,晚间大家则坐在这里听我们村里的说书人讲故事,或者在仲夏漫无目的地凝望天上的星星和银河。

这块空地右边的面积比较窄,那里有一幢唯一可以称得上有一点气魄的建筑物是祠堂。它屋顶的瓦,上过绿色的釉,向着它们望去,你会感到你的已经发花。它们反射着太阳光倒是显得非常生动活泼。

据说这反光可以直接通到天上,因而就起着一种联系人间和天上的作用,我们的祖先也可以通过它在节日降临凡界,来接受我们的祭礼。

在村子的左边,几乎是隐在大路旁的树林里,住着我们的土地爷。他的屋子是一个石砌的小亭子,他那位心宽体胖的老伴也和他住在一起。
...(4)《山村》
*名著欣赏

黄鸡蛋 (הצגת פרופיל) 19 בפברואר 2010, 08:31:22

vespere下文已用,重了
而且malfruposttagmeze - vespere - en noktoj也算是从时间上有顺序的,似乎不好改

Flago (הצגת פרופיל) 19 בפברואר 2010, 10:55:50

...
Li estis mandareno milda.
Li sidadis la tutan tempon, kun pintiĝintaj fingroj de siaj molaj manoj ripozantaj sur liaj genuoj; apudis lin la edzino sammaniere, kun patrineca rideto sur la vizaĝo.
Sed ambaŭ estis tre okupataj.
Ne nur nian terkulturadon ili prizorgis, sed ankaŭ nian bonfarton kaj niajn plugbovinojn.

Tiel servinte nin dum kelkaj jaroj, tiu ĉi dio kaj lia edzino emeritiĝus senpensie, kiel la estroj de grandaj urboj, kaj poste irus en la Ĉielon por fariĝi sanktuloj, por ĉiam liberaj de reenkarniĝo, de rea vivado en nia trista mondo.

Nia aktuala Terodio estis laŭdire unu el niaj praavoj, kiu estintis klerulo kaj virtulo.
Ĉiutage en la malfrua posttagmezo kutimis iri tien iu familio por bruligi al li incensaĵon en granda fera ujo, kiu staris sur ŝtona tablo tutproksime sub la altaro.
...(5)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
他是一位温和的长者,他整天坐着,他那柔嫩双手上的尖尖指头,两手搭在膝盖上,一动也不动。他的老伴也以同样姿势坐在他傍边,脸上总是堆着慈祥的微笑。他们不仅关心我们的庄稼,也关心我们的福利和耕牛。

他们这样我们服务了几年以后就得退休了,当然是不需要退休金的。他径直升到天上,成为神仙,永远也不再坠入轮回而变成人,生活在我们这个忧患重重的世界。

我们当前的这位土地爷,据说是我们一位曾祖父的曾祖父。他曾经是一位既有学问而又品行端正的人。每天在黄昏时分,村里就有一户人家到他那儿去烧香。香炉很大,是铁铸的。它立在祭台下边的一张石桌上。
...(5)《山村》
*名著欣赏

Flago (הצגת פרופיל) 19 בפברואר 2010, 10:59:43

...
En la malproksimo preter nia vilaĝo la rivero fluis malhaste okcidenten. Ĝian tutan amplekson ni ne povis vidi pro la arboj sur la taluso. Sed la akvon ni ja povis vidi. La tutan tempon ĝi brilis en la sunlumo. Kiam venteto ĝian supraĵon krispigis, la ondetoj kutimis ekbrili kiel steloj al ni ridetantaj kaj palpebrumantaj tra la truetoj inter verdaj folioj.

Ĝuste tiam, samkiel en multaj aliaj tagoj, mi forlasis la vilaĝon kaj marŝis laŭ la ŝoseo deklivanta malabrupte ĝis la bordo etendiĝis larĝa strio paŝteja. Ĉiuj niaj plugbovinoj kaj bovidoj kaj bovoj troviĝis tie, kapobatante unu alian aŭ petolante hundide.

Apud la herbejo etendiĝis sabla strando, larĝa proksimume kvaronmejlon. Transe troviĝis la rivereto, ĉiam trankvila kaj travidebla. Al mi plaĉis ĝin agiti per miaj nudaj piedoj, kaj hodiaŭ mi iris por tion fari refoje. La subtila sablo sur la fundo kirliĝis supren kvazaŭ fumspiralo, kiam mi svingis unu el miaj piedoj, nebuligante la klaran akvon. Kaj murmuris la akvo, unue laŭte kaj poste mallaŭte.

Sed la gracia fluado baldaŭ rulpremis la sablon kaj klarigis la ŝaŭman flakon. Poste kvietiĝis denove kiam mi elpaŝis el la akvo, kaj la sekiĝantaj sableroj ridetis pro la sunlumo. Kaj stultigite mi restis staranta apud la rivereto. Fino mankis al ĝi. Tiel longa akvofluado!
...(6)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
在我们村子外面的远方,那河儿,不慌不忙地在村边向西面流淌,它的全貌由于河岸斜坡的树木遮挡,我们望不清楚它的完整形态。不过它的流水我们是可以瞧得见的,因为它在太阳中射出反光,吸住人们的视线。当微风吹皱它的水面的时候,它的微波就在太阳光中闪烁,象笑盈盈的一颗颗星星,通过那碧绿的树叶空隙向我们挤眼。

就是在这种时刻,正如在其他的日子里一样,我走出村子,沿着那斜斜地伸向河床的大路,去看我们正在放牧的母牛。有一大片草地从河岸向前展开。我们的耕牛-公的、母的和它们的儿女-就在那里吃草、相互顶角或嬉戏,象一些小狗那样活泼。

在草地的外边有一片长长的沙滩,它将近有一里路宽。沙粒在太阳光中发出闪光,很像沙金。沙滩的外边就是河流。河水永远是那么安静和透明。我有时喜欢打着赤脚去搅乱它几下。这天就是如此,我走到它旁边去,把脚伸进水里,把它搅浑,于是沙子便从河底盘旋地往上浮,象一柱旋转的烟。河水开始发起牢骚来,声音最初很高,过了好一会儿才逐渐低下来。

可是那悠闲的水流立刻就把沙子卷走,那翻着泡沫的漩涡也很快地变得平静下来。在我步出流水以后,一切便又变得静寂了。粘在我脚上的沙粒,面对着太阳发出微笑。我站在水边远眺,发起呆来。长长的流水啊,它没有尽头!
...(6)《山村》
*名著欣赏

Flago (הצגת פרופיל) 19 בפברואר 2010, 11:05:46

...
“Ĝi estas la plej longa rivero en la mondo,” diris unu tagon Onklo Pan, kiam en la paŝtejo li brosadis nian plugbovinon. "Ĝi estas milojn kaj milojn da mejloj longa, pli longa ol ĉiuj ŝoseoj kune de nia lando."
"Kiel ĝi povas esti tiel longa?" mi demandis.

"Nur imagu, tra kiom da mejloj oni devas marŝi ĝis la Arĝenta Rivero. La rivero komencas flui ekde la Arĝenta Rivero, komprenite?"
"Do kio estas la Arĝenta Rivero, Onklo?"
"Ĝi estas la rivero en la Ĉielo," li diris, ankoraŭ brosante la flankon de l` bovino, kiu ekpiedbatis, kiam la broso ektuŝis ŝiajn mamojn.
"Cetere, al tiu ĉiela rivero mankas fino."

Pri tiuj vortoj mi pensis, fikse rigardante sur miaj nudaj piedoj la sablerojn ankoraŭ ekbrilantajn en la sunlumo. Poste mi levis la kapon kaj rigardis orienten laŭ la rivero. Neniu fino, efektive. Kaj mi aŭdis muĝi la bovinon, base kaj peze. Tio estis bovino nia. Ŝi rigardis reveme alidirekten.

Tia ŝi ofte estis: muĝanta senkaŭze, rigardanta malprecize la akvon ritme fluantan okcidenten, tage kaj nokte, ĉiam laŭ sia trankvila maniero.
Do ankaŭ tiudirekte mi trovis nenion novan, krom ke la fluo iom kurbiĝis ĉirkaŭ terason antaŭ la vilaĝo.

Sed aliflanke de tio ĝi plufluadis, rekte ĝis la malproksima horizonto. Tamen, ĉe la kurbiĝo aŭdiĝis kanto. Eble nia bovino erare supozis tion muĝo de virbovo. Tial ĝi aspektis tiel malsprita.

Haj-ho, haj-ho,lololo, haj,lolo,haj-lo,
Hoho,hu,haj-ho,hu, haj-haj-ho, lo-lo-lo
...(7)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
“它是世界上最长的一条河流,” 一天,潘大叔说。那时他在草场上刷挠我们的耕牛。“它有几万、几万里长,比我们国家所有的大路加在一起还要长。”“它怎么能够会有那样长?”我问。

“想想看,登上银河该是多少路程?这条河就是从银河流下来的呀,懂了吗?”“那么银河又是什么呢,大叔?”“它就是天河呀-天上的河呀。”他说。他仍然在刷我们那条母牛的腹部。当刷子一碰到她的乳房的时候,她就跳了一下,“天河,同样,也没有个尽头。

当我打着赤脚在沙上向远方凝望的时候,我立刻就想起了这些话-沙粒仍然在我脚上对着夕阳闪闪发光。我抬起头来,把视线又移到河上,面向东方。的确,它没有尽头。接着我就听到一只母牛低沉的叫声。这是我们的那只母牛。她正在迷糊地向另外一个方向呆望。

她常常是这个样儿,无缘无故地叫几声,然后就像在梦乡里一样,凝视着那日夜不停地、有节奏地、平静地、向西方流去的河水。我从她所凝视的那个方向望去,也没有发现什么新鲜的东西,只看见河流在村前的一个土丘那儿拐了一个弯。

那道弯一拐完后,它就照样往前流,一直流向远方的地平线。不过,就在那拐弯的地方升起了一个歌声。也许我们的那只母牛错误地把它当做公牛的呼唤,这大概也就是为什么她变得那样地发呆吧。

嗨-嗬,嗨-嗬,咯咯咯,嗨,咯咯,嗨-咯。
呵嗬,唬,嗨-嗬,唬,嗨-嗨-嗬,咯-咯-咯...
...(7)《山村》
*名著欣赏

Flago (הצגת פרופיל) 20 בפברואר 2010, 04:59:45

...
Tio estis sensenca unisono ekkantita de kulioj sur la sabla strando tie ĉirkaŭ la kurbiĝo. Mi ne sciis, kial ili volis ĝin zumi. Ĝi sonis tiel stulte. Pezajn ŝarĝojn ili portis sur siaj dorsoj, kun kurbigitaj kapoj. Plandante laŭ la vojo kondukanta al la antikva murhava urbeto supre sur la plataĵo sub duoncirklo da montetoj, ili ĉantis senĉese tiujn sonojn unusilabajn, kvazaŭ por emfazi siajn pezajn paŝojn.

La urbeto, krom multnombrajn butikojn kaj domojn, havis ĉe la okcidenta ekstremaĵo grandan budhisman templon antaŭ kiu troviĝis granda placo por akcepti adorantojn en tagoj festivalaj. La butikoj aĉetis de "la Urbego", proksimume tricent liojn laŭ flue de la rivero, plej diversajn aferojn, kaj vendis ilin al la vilaĝanoj. la komercaĵoj estis alportitaj sur bambuaj flosoj. Ĉiutage flosistoj trenis kontraŭflue flosflotetojn. Ili restadis ĉe la kurbiĝo dum duontago aŭ nokto.

Dum la kulioj elflosigis la kargojn, la flosistoj ripozis. Sur la teraso estis areto de restoracioj kaj tetrinkejoj, kaj eĉ butiko de barbiro. La flosistoj, brunigitaj de suno kaj vento, kutimis sidi kiel alilandanoj, trinkante sian teon kaj rigardante la kuliojn, kiuj zumadis la sensencan kanton. Foje ili alridetis ilin infane. Foje ili provis dum tiu mallonga ripozperiodo sin plielegantigi, razigante siajn vilajn mentonojn aŭ plenŝampuigante siajn polvokovritajn kapojn en la sentegmenta butiko de la barbiro.
...(8)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
那是一支无意义的调儿,苦力们在河边拐弯处的沙滩上,开始哼唱着,我不知,他们为什么要那样嗡唱。它,听起来有些傻气。这些干力气活的人正低着头,背着沉重的货物,吃力地往前走。他们是在走向坐落在群山所形成的一个半圆圈里的那个古老的城镇。他们一边走,一边哼出这种单音节的曲调,好像这样就可以促使他们的步子加快。

这个城镇,除了许多店铺和住屋以外,在它的东端还有一座很大的寺庙。庙前有一个方场,为的是便于节日来进香的人在那里休息。那些店铺从这条河三百多里路之外的“大城市”批发进来各种各色的货物,供应地方上乡民的需要。这些货物都是用竹排运上来的。每天总有成群结队的地方就要停下来,休息半天或度过一夜。

在这期间,那些干气力活的人—当地人把他们叫做“脚夫”—就把竹排上所装载的货物卸下来,运到镇上。河湾旁边的那块平地上有几个饭摊和茶座,甚至还有一个剃头匠的小铺。那些纤夫,由于长时的风吹日晒,已经变得黝黑了;他们坐在茶桌旁,象异国来的人似的,一边喝茶,一边呆望着那些正在背货的脚夫哼那种毫无意义的曲调。有时他们对那些脚夫发出微笑,象孩子一样。有时他们也利用这休息的时间把自己打扮一下:到那露天的剃头铺里去刮刮那些纠缠不清的浓密胡子。推掉他们脑袋上那布满了灰尘的头发,同时也痛痛快快地洗一次头。
...(8)《山村》

Flago (הצגת פרופיל) 20 בפברואר 2010, 05:41:44

...
Kiam la flosoj estis malŝarĝitaj, la flosistoj plu trenis ilin kontraŭflue laŭlonge de la sabla strando, al la urbetoj malproksime en la oriento, por kolekti lokajn produktaĵojn por "La Urbego" laŭflue de la rivero. Tiam kutimis kanti ankaŭ ili, kiel la kuliaj portistoj, sed multe pli malĝojan melodion.

La vento super la rivero diluadis la laŭtecon de iliaj voĉoj, tiel ke la kantado iĝis malforta kaj sekve melankolia. Cetere, kiam ili ekvojaĝis kontraŭflue, tiam estis ordinare malfruposttagmeze aŭ eĉ vesperkrepuske, tiel ke iliaj ombroj sur la sablo aspektis terure maldikaj, malfortaj kiel ilia kantado, kaj iel ili eĉ aspektis fantomecaj kaj tristaj.

Jen mi vidas floton trenata kontraŭ flue. Gargaris la akvo, dum la flosoj pli kaj pli proksimiĝis miadirekten. Nia bovino sekvis ilin per siaj stultaj okuloj, dum ŝiaj oreloj streĉiĝis al la kantado de l` flosistoj. Eble denove ŝi erare supozis la kanton muĝo de bovo. Subite la unisono paŭzis. La floto jam atingis mian proksimecon, dum mi rigardadis nian bovinon.

"Paŝtisto maldiligenta," diris unu el la viroj al mi, "via bovino sonĝas pri sia lito, sia varma lito kun la bovo. Kaj jen vi ankoraŭ nenionfaradas!"
... (9)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
当竹筏儿卸载货物以后,纤夫们又将竹排向上游拉去,沿着长沙滩拖着迟缓的步子,向着东面远方的一些小镇前行,不时停下来装载一些土产,然后又运往下游的那个‘大城市’。他们象脚夫一样,拉纤的时候,也要哼些类似的曲子,不过调门却是要忧郁得多。

一般说来,河面上总有些微风,他们的歌声也就在风中被冲谈了;因此他们的调子也就变得稀薄,终于着上一层悲怆的色彩。同样,当他们折回向上游拉纤的时候,时间一般总是在下午或黄昏,他们倒映在沙上的影子就变得非常瘦削和单薄,象他们的歌声一样,因而他们的形象,也变得有点象幽灵而显得凄凉。

我现在又看见一队竹排从西边在逆水向上行。当这队竹排在逐渐向我接近的时候,我可以听到排下面的浩浩水声。我们的那头母牛呆呆地向它们大睁着眼睛,同时也竖起耳朵倾听纤夫们的歌声。也许她又把歌声当成是公牛对她的呼唤。忽然,纤夫们的合唱停止了,竹排也就来到了我的面前。但我的视线却是集中在我们的那头母牛身上。

“你这个偷懒的放牛娃,”一位纤夫对我说,“你的母牛想要回去睡觉呀,偎在公牛旁边睡觉呀。你还在这里撒野!”
...(9)《山村》

לראש הדף