Ŝatokupoj krom Esperanto
od Terurĉjo, 15. srpnja 2007.
Poruke: 46
Jezik: Esperanto
Terurĉjo (Prikaz profila) 18. studenoga 2007. 07:13:31
Krome, indas pripenci pri skiado, sketado kaj rosmarumado.
Mi ŝatus okupiĝi pri kolektado de sukceno tra baltmara bordo.
rosto (Prikaz profila) 18. studenoga 2007. 13:02:38
Pli bone mi okupiĝus pri kolektado de ostredoj ĉe Nigra maro.
horsto (Prikaz profila) 18. studenoga 2007. 22:12:09
rosto:Pri skiado, sketado kaj frosmarumado mi pripensis minute, sed nur pripensis. Ĉu iu povas imagi ke mi reale farus tio? Nekredeble!Mi miras pri la vorto frosmarumado. Ĉu mankas la litero t kaj frostmarumado signifas bani en frosta maro?
Pli bone mi okupiĝus pri kolektado de ostredoj ĉe Nigra maro.
Same mi tute ne konas la vorton ostredoj.
Terurĉjo (Prikaz profila) 18. studenoga 2007. 22:31:10
Rosmaro estas besto, kiu loĝas inter glacieroj ĉe bordoj de Norda oceano. Same en Rusio nomiĝas personoj, kiuj ŝatas naĝi vintre en lagoj aŭ riveroj, kovritaj de glacio, en kiu oni faras truegojn.
Eble, tiu ŝatokupo nomiĝas rosmarumado.
Ostredoj estas speco de manĝeblaj moluskoj, sed oni ne povas ilin trovi ĉe bordoj de Nigra maro. Ĉar mi iam loĝis tie, mi ofte "rikoltis" mitulojn, alian specon de manĝeblaj moluskoj, tre bongutajn eĉ ne kuiritaj.
Jen rosmarumado:
rosto (Prikaz profila) 19. studenoga 2007. 16:11:30
Pri ostredoj, mi mem ne sciis tiun vorton, mi prenis ĝin el vortaro. Mi volis diri pri tio, kio estas en ĉi tia foto. Lastan someron mi loĝis ĉe Nigra maro kaj iom kolektis tion.
horsto (Prikaz profila) 19. studenoga 2007. 16:16:38
Terurĉjo:Fakte temas pri rosmarumado, rusa popola ŝatokupo.Dankon por la klarigoj. En mia vortaro kaj ankaŭ en vikipedio la ostredoj nomiĝas ostroj. Estas amuze ke kvankam mi havis tute alian vorton (frostmarumado) mi preskaŭ komprenis la signifon de rosmarumado. Parenteze, la virinoj sur la foto ne aspektas kiel rosmaroj.