Sadržaj

Arkivo

od AlfRoland, 30. studenoga 2007.

Poruke: 8

Jezik: Esperanto

AlfRoland (Prikaz profila) 30. studenoga 2007. 21:36:54

Mi deziras eblecon arkivi miajn malnovajn mesaĝojn en mia hejma komputilo por eviti tro ŝarĝi la servilon de Lernu!

Ĉu jam eblas aŭ ĉu la teamo povos solvi tion?

Amike
Alf

Jasminka (Prikaz profila) 30. studenoga 2007. 21:57:43

AlfRoland:Mi deziras eblecon arkivi miajn malnovajn mesaĝojn en mia hejma komputilo por eviti tro ŝarĝi la servilon de Lernu!

Ĉu jam eblas aŭ ĉu la teamo povos solvi tion?
Nun ne eblas. Eblas nur permane kopii la tekston kaj konservi ĝin en iu dosiero. okulumo.gif

Terurĉjo (Prikaz profila) 30. studenoga 2007. 22:01:03

Ĉu vi volas arkivi privatajn mesaĝojn (tio eblas treege facile) aŭ mesaĝojn en la forumoj?

AlfRoland (Prikaz profila) 30. studenoga 2007. 22:14:58

Jasminka:
AlfRoland:Mi deziras eblecon arkivi miajn malnovajn mesaĝojn en mia hejma komputilo por eviti tro ŝarĝi la servilon de Lernu!

Ĉu jam eblas aŭ ĉu la teamo povos solvi tion?
Nun ne eblas. Eblas nur permane kopii la tekston kaj konservi ĝin en iu dosiero. okulumo.gif
Mi havas multajn mesaĝojn en la arkivo kaj estos peza laboro kopii ilin permane

AlfRoland (Prikaz profila) 30. studenoga 2007. 22:16:57

Terurĉjo:Ĉu vi volas arkivi privatajn mesaĝojn (tio eblas treege facile) aŭ mesaĝojn en la forumoj?
Temas pri privataj mesaĝoj. Bonvolu rakonti kiel mi faru!

Terurĉjo (Prikaz profila) 30. studenoga 2007. 22:35:18

Mi vere ne scias, kiomgrade malpliiĝos arkivitaj mesaĝoj, sed:
Malfermu la paĝon "Senditaj" aŭ "Ricevitaj mesaĝoj".
Marku per markilo ĉiujn mesaĝojn, kiujn vi deziras arkivigi.
Poste klaku la butonon "Arkivigi la markitajn mesaĝojn".
La fino de operacio!
Multajn sukcesojn!
Miavice, mi preferas forigi la mesaĝojn, ĉar mi rimarkis, ke ne bezonas ilin.

Jasminka (Prikaz profila) 30. studenoga 2007. 23:19:27

Terurĉjo:Mi vere ne scias, kiomgrade malpliiĝos arkivitaj mesaĝoj, sed:
Malfermu la paĝon "Senditaj" aŭ "Ricevitaj mesaĝoj".
Marku per markilo ĉiujn mesaĝojn, kiujn vi deziras arkivigi.
Poste klaku la butonon "Arkivigi la markitajn mesaĝojn".
La fino de operacio!
Multajn sukcesojn!
Miavice, mi preferas forigi la mesaĝojn, ĉar mi rimarkis, ke ne bezonas ilin.
AlfRoland ja jam faris tion, ĉar li skribis, ke li havas multajn arkivitajn mesaĝojn. Arkivitaj mesaĝoj ne estas forĵetataj de lernu!. Simple ili aperas en la listo de arkivitaj mesaĝoj. Sed la tuta arkivo, kiun eblus elŝuti kaj havi en sia komputilo, ne kreiĝas.

Jasminka (Prikaz profila) 30. studenoga 2007. 23:21:53

AlfRoland:
Jasminka:
AlfRoland:Mi deziras eblecon arkivi miajn malnovajn mesaĝojn en mia hejma komputilo por eviti tro ŝarĝi la servilon de Lernu!

Ĉu jam eblas aŭ ĉu la teamo povos solvi tion?
Nun ne eblas. Eblas nur permane kopii la tekston kaj konservi ĝin en iu dosiero. okulumo.gif
Mi havas multajn mesaĝojn en la arkivo kaj estos peza laboro kopii ilin permane
Restas sola maniero solvi tion - forĵetu la mesaĝojn, kiel proponis Terurĉjo. okulumo.gif rido.gif

Natrag na vrh