Sadržaj

Aktiveco en la forumoj

od Jev, 5. veljače 2010.

Poruke: 17

Jezik: Esperanto

Jev (Prikaz profila) 5. veljače 2010. 20:50:25

Ŝajne dum januaro 2010 en la forumoj de lernu! oni skribis rekordan nombron de mesaĝoj - 3185. Bele! Dankon al ĉiuj, kiuj aktive uzas la forumojn kaj... ek al la nova rekordo! sal.gif

Rogir (Prikaz profila) 5. veljače 2010. 23:51:50

Mi jam helpas paŝon al nova rekordo tiel ĉi.

Leporino (Prikaz profila) 6. veljače 2010. 11:01:56

Hu ra!!! Ni estas bonegaj!

La mondo estas plena da demandoj kaj pensoj, kiuj volas esti diskutataj, ĉu ne? okulumo.gif

sal.gif

antoniomoya (Prikaz profila) 6. veljače 2010. 11:36:27

Leporino:
La mondo estas plena da demandoj kaj pensoj, kiuj volas esti diskutataj, ĉu ne?
Jes, kun granda biera glaso sur la tablo. (Mi memoras pri la alia fadeno sur la biero) rideto.gif

Leporino (Prikaz profila) 6. veljače 2010. 11:59:39

antoniomoya:
Leporino:
La mondo estas plena da demandoj kaj pensoj, kiuj volas esti diskutataj, ĉu ne?
Jes, kun granda biera glaso sur la tablo. (Mi memoras pri la alia fadeno sur la biero) rideto.gif
JEEEEEEESSSSSSS....!!!! lango.gif

Rogir (Prikaz profila) 7. veljače 2010. 00:37:35

Kaj bovloj da nuksoj surtable, kaj komfortaj seĝoj por sidi...

Hedilla (Prikaz profila) 9. veljače 2010. 12:14:44

Nedankinde, lernu! meritas

Eddycgn (Prikaz profila) 9. veljače 2010. 12:41:18

Kiel altiri pli da lernantoj partopreni al la forumoj?
Ne gravas kion aŭ kiel ili skribas, gravas ke ili skribu!

Jev (Prikaz profila) 9. veljače 2010. 19:37:16

Eddycgn:Kiel altiri pli da lernantoj partopreni al la forumoj?
Ne gravas kion aŭ kiel ili skribas, gravas ke ili skribu!
Tio estas bona demando. Multaj lernas Esperanton, sed ne uzas ĝin, ĉar timas fari erarojn. La forumoj povus esti bona loko, kie oni povus liberiĝi de tiu timo. Sed kiel atingi tion, mi tute ne imagas.

Eddycgn (Prikaz profila) 9. veljače 2010. 20:26:13

Jev:Tio estas bona demando. Multaj lernas Esperanton, sed ne uzas ĝin, ĉar timas fari erarojn. La forumoj povus esti bona loko, kie oni povus liberiĝi de tiu timo. Sed kiel atingi tion, mi tute ne imagas.
Vi tute pravas. Komencantoj timas fari erarojn. Mi konas kelkajn kiuj diris tion al mi...

Natrag na vrh