Ke daftar isi

Eleganta aŭ malbonstila?

dari sudanglo, 26 April 2019

Pesan: 25

Bahasa: Esperanto

sudanglo (Tunjukkan profil) 26 April 2019 12.18.45

La Aventuroj de Sherlock Holmes estas interesa libro ne nur ĉar la rakontoj estas klasike Ŝerlokecaj rilate la entenatan rezonadon, sed ankaŭ ĉar la rakontojn tradukis ok diversaj tradukintoj. kiuj havas diversajn stilojn.

Dum mi legis ĝin, mian okulon trafis la suba teksto, kaj mi demandis min ĉu la traduko estis eleganta aŭ malgracia.

[Cetere la teksto entenas bonan ekzemplon kiu rilatas al la lastatempa fadeno pri la gramatika kazo uzinda por la dua substantivo en substantiva sinsekvo.]

Ambaŭ atestantoj depozicias, ke sinjoro Makarto pasis sola. La ĉasgardisto aldonas, ke ene de kelkaj minutoj, vidinte sinjoron Makarto preterpasanta, li rimarkis lian filon, sinjoron Jakobo Makarto, iranta en la sama direkto kun fusilo subbrake

StefKo (Tunjukkan profil) 26 April 2019 12.36.03

sudanglo:
La ĉasgardisto aldonas, ke ene de kelkaj minutoj, vidinte sinjoron Makarto preterpasanta, li rimarkis lian filon, sinjoron Jakobo Makarto, iranta en la sama direkto kun fusilo subbrake
La teksto plaĉas al mi. Mi nomus ĝin "bonstila", sed kial sen akuzativo? Eble mi eraras?
Mi skribus tiel:

La ĉasgardisto aldonas, ke ene de kelkaj minutoj, vidinte sinjoron Makarton preterpasantan, li rimarkis lian filon, sinjoron Jakobon Makarton, irantan en la sama direkto kun fusilo subbrake

Vidinte kion? (...)sinjoron Makarton preterpasantan(...)
Li rimarkis kion? (...)sinjoron Jakobon Makarton, irantan (...)

sudanglo (Tunjukkan profil) 26 April 2019 14.10.52

Stefko, mi trovas la uzon/ne uzon de la akuzativo en la teksto tute korekta.

Vi sendube trovos ie en PMEG diskuton pri la diferenco inter 'aŭdi la forirantan trajnon' kaj 'aŭdi la trajnon foriranta'.

La stumblilo por mi estis la pozicio en la frazo de 'ene de kelkaj minutoj' (kiu rilatas al la rimarko de la paso de la filo).

Metsis (Tunjukkan profil) 26 April 2019 15.01.31

sudanglo:
La stumblilo por mi estis la pozicio en la frazo de 'ene de kelkaj minutoj' (kiu rilatas al la rimarko de la paso de la filo).
Laŭ PMEG ambaŭ, ene + ĉefvorto kaj ene de + ĉefvorto, ŝajnas taŭgi. Vidu ekzemplojn kaj klarigojn. Se mi juste komprenas, oni uzas la esprimon ene + ĉefvorto, kiam la esprimo estas la subjekto de la frazo. Alie oni uzas la esprimon ene de + ĉefvorto. En via ekzemplo la subjekto estas la ĉasgardisto, do ene de kelkaj minutoj. Aŭ mi miskomprenis PMEG-on.

StefKo (Tunjukkan profil) 27 April 2019 09.53.19

Laŭ PMEG:

ene de (= “en la eno de” = “en”),

do la supra frazo:

ene de kelkaj minutoj = en kelkaj minutoj

“EN” laŭ Vortaro.net:

4. La tempolongon necesan por fari ion: legi libron en kvar tagoj; en momento la homo reviviĝis; vi forgesos nin en ses monatoj; en unu minuto li estus inter ili

Por mia estetika sento la frazo: ke ene de kelkaj minutoj sonas pli bone ol: ke en kelkaj minutoj, malgraŭ ĝi estas pli longa. Povas esti tia pli longa dirmaniero emfazas tiun fragmenton de eldiro, diversigas ĝin? Mi mem uzadas ĝin (kaj aliajn similajn) por tiu celo.

Metsis (Tunjukkan profil) 30 April 2019 07.14.37

1) Jes, ankaŭ mi legis PMEG-on kaj observis, ke "ene de" = "en la eno de" = "en". Mi ne scias, ĉu ekzistas iu diferenco inter ili, sed Stefko pravas. Stile "ene de" sonas pli bone ol aliaj minimume al mi.

2) Hm, kio estas la diferenco inter "aŭdi la forirantan trajnon" kaj "aŭdi la trajnon foriranta"?

3) Mi parolas denaske lingvon, en kiu oni havas striktajn regulojn, kiam oni uzas komon. Do mi skribus

Ambaŭ atestantoj depozicias,[1] ke sinjoro Makarto pasis sola. La ĉasgardisto aldonas,[1] ke ene de kelkaj minutoj[2] vidinte sinjoron Makarto preterpasanta[2] li rimarkis lian filon,[3] sinjoron Jakobo Makarto,[3] iranta en la sama direkto kun fusilo subbrake.

ĉar
[1] "ke" komencas subpropozicion → komo
[2] "vidinte sinjoron Makarto preterpasanta" estas nek kompleta propozicio (neniu ĉefverbo) nek senliga klarigo → neniu komo
[3] senliga klarigo → komo

Sed mi scias, ke E-o havas (iritan) t.n. regulon "kiam sentas natŭre" ridulo.gif

sudanglo (Tunjukkan profil) 30 April 2019 15.06.45

Metsis, ĉu vi surhavis viajn okulvitrojn kiam vi legis mian mesaĝon. Ene de kelkaj minutoj estas tute bona.Tio kio ĝenis min estis la pozicio en la frazo.

La evidenta intencita senco de la citaĵo estas ke la filo pasis post la paso de la patro

Kaj laŭ mi oni ne povas esprimi tiun sinsekvon de eventoj tuj sekvigante 'ene de kelkaj minutoj' per 'vidinte'.

StefKo (Tunjukkan profil) 30 April 2019 17.27.59

Mi demetis miajn okulvitrojn por pli bone vidi (tio ne estas ironio, mi estas miopulo, do sen okulvitroj mi pli bone vidas proksime) sed mi ne vidas ian neĝustaĵon. Povas esti pro mia eta sciado de Esperanto.
Ĉu vi supozas ke ĝusta sintakso devas esti:

La ĉasgardisto aldonas, ke vidinte sinjoron Makarto preterpasanta, ene de kelkaj minutoj li rimarkis lian filon, sinjoron Jakobo Makarto, iranta en la sama direkto kun fusilo subbrake?

Mi uzas la lingvo en kiu vortordo estas malstrikta (pro kazoj), do mi estas pli liberala ol vi rilate al tio. Se ne temas pri tio, mi ne povas kompreni vian intencon.

Metsis (Tunjukkan profil) 1 Mei 2019 15.21.01

Aĥ, mi erare legis vian demandon ridulo.gif

Ĉiukaze mi preferas vortordon: maniero, loko kaj tempo. La origina frazo havas vortordon, kiu laŭ mi estas angleska, sed ĝi ne iritas en ĉi tia Ŝerlokeca teksto.

Nun mi ne plu estas certa, kion okazas en la frazo.

Kiu vidis ("vidinte")? la ĉasgardisto?
Kiu rimarkis ("li rimarkis")? la ĉasgardisto aŭ sinjoro Makarto?
Kies filo? (de la ĉasgardisto aŭ de sinjoro Makarto?)
Kiu iras? ("iranta") sinjoro Jakobo Makarto?

sudanglo (Tunjukkan profil) 2 Mei 2019 09.48.37

La solvo en klasika Esperanto estintus diri ion kiel ... ke, ene de kelkaj minutoj, de kiam preterpasis la patro, li rimarkis iranta en la sama direkto la filon

aŭ eĉ ... vidinte Sinjoron M preterpasi, li ne pli ol kelkajn minutojn poste rimarkis ...

Ĉar mi sciis ke la tradukinto estis eĉ akademiano, mi volis vidi ion bonan en la fraz-strukturo kiun li elektis, sed konkludis ke, sen taŭga ligilo, la periodo de kelkaj minutoj flosas ne-ankrite en la tempo.

Kembali ke atas