Ke daftar isi

similaj vortoj

dari horsto, 23 Agustus 2008

Pesan: 41

Bahasa: Esperanto

Achnaton (Tunjukkan profil) 29 Agustus 2008 18.23.16

ora knabo:Mi aldonos nur mian plej grandan problemon:

ŝerci - serĉi
Ho, mi havas la saman problemon!

mi havas problemon ankaŭ kun:

konsenti - kunsenti
streko - sterko
rekonti - renkonti

horsto (Tunjukkan profil) 29 Agustus 2008 18.43.19

Achnaton:
mi havas problemon ankaŭ kun:
konsenti - kunsenti
streko - sterko
rekonti - renkonti
Mi ne konas la vorton "rekonti", ĉu temas pri vorto el la banka sistemo (konto), aŭ ĉu vi volis diri "rekoni"?

Timtim (Tunjukkan profil) 29 Agustus 2008 19.40.11

horsto:Mi ne konas la vorton "rekonti", ĉu temas pri vorto el la banka sistemo (konto), aŭ ĉu vi volis diri "rekoni"?
Rakonti, plejeble.

horsto:humoro - humuro
Ne forgesu humeron.

Mi aldonos:

marto - mardo
litero - letero
trinki - drinki
nombro - numero - numeralo
atendi - atenti

mnlg (Tunjukkan profil) 29 Agustus 2008 22.30.52

paro "ŝargi" - "ŝarĝi" ofte min konfuzas.

jan aleksan (Tunjukkan profil) 31 Agustus 2008 14.13.31

igi & iĝi

ago kaj aĝo

Miland (Tunjukkan profil) 31 Agustus 2008 14.47.20

Ne konfuzu la vortojn anso, anaso, kaj ansero!

Mikaelo (Tunjukkan profil) 31 Agustus 2008 15.00.42

Miland:Ne konfuzu la vortojn anso, anaso, kaj ansero!
... kaj anuso rideto.gif

Noël LECOMTE (Tunjukkan profil) 31 Agustus 2008 16.07.20

rideto.gif Ĉiuj lingvoj havas vortojn kiuj nur diferenciĝas de unu litero; E-o ne esceptas. Sed, kiel "Rubulo" rimarkigis, estas tamen malpli ĝena ol la homonimoj, kiel en la franca lingvo. Aliparte, krome ke tio permesas al E-o esti precisa, tio ankaŭ permesas la ludvortojn, interalie la ŝercajn sonalternojn.

jan aleksan (Tunjukkan profil) 1 September 2008 11.36.19

- ili kaj iri (japanuloj ofte konfusas inter /l/ kaj /r/). Plue, "ili" finas kun -i sed ne estas verbo, dum "iri" estas.

- povi, provi kaj pruvi

leporo (Tunjukkan profil) 2 September 2008 07.23.04

Lavi - levi
selo - ŝelo

Kembali ke atas