Ke daftar isi

Da akvo, amikoj!

dari StefKo, 3 Mei 2021

Pesan: 38

Bahasa: Esperanto

Metsis (Tunjukkan profil) 9 Juli 2021 08.33.35

amigueo:@Metsis

Pri: havi/esti longon/longa 3 metrojn.

Strange en Esperanto du akuzativoj sinsekvaj,
Ha, mi misskribis.
 
  • havi longon de tri metroj
  • esti tri metrojn longa

amigueo (Tunjukkan profil) 9 Juli 2021 13.04.15

Pesan telah disembunyikan.

StefKo (Tunjukkan profil) 9 Juli 2021 19.19.25

Metsis:
amigueo:@Metsis

Pri: havi/esti longon/longa 3 metrojn.

Strange en Esperanto du akuzativoj sinsekvaj,
Ha, mi misskribis.
 
  • havi longon de tri metroj
  • esti tri metrojn longa
Kaj "esti trimetra"?

amigueo (Tunjukkan profil) 10 Juli 2021 13.17.54

@StefKo
"esti trimetra" da longo =
= "havi 3 metrojn" da longo

tiu du-op-eco havi/ esti !

esti kelketagxa da alto = esti alta kelk etagxojn =
esti alta daux/om kelk etagxoj =

= havi kelk etagxojn da alto =
havi alton daux kelk etagxoj

"esti etagxojm alta" = "havi etagxojman alton"

Pro tio mi aventuris:
Havi kelketagxojn alton = Esti alton kellketagxa = Esti kelketagxojn alta

StefKo (Tunjukkan profil) 10 Juli 2021 14.18.17

amigueo:@StefKo
"esti trimetra" da longo =
= "havi 3 metrojn" da longo

tiu du-op-eco havi/ esti !

kelketagxa da alto = alta kelk etagxojn =
alta daux/om kelk etagxoj

"esti etagxojm alta" = "havi etagxojman alton"
Mi pensis pri diraĵo: "esti trimetra DE longo" aŭ pli mallonge: "esti trimetra". Oni ja scias ke metro/kilometro estas unueco de longo, ekz. Mi trairis dekkilometran vojon.

Metsis (Tunjukkan profil) 10 Juli 2021 21.48.55

Jes, ankaŭ "esti trimetra". Ekz.
 
  • La tablo estas trimetra.
  • La trimetra tablo estas el betulo.

sergejm (Tunjukkan profil) 11 Juli 2021 03.21.08

La tablo havas trimetran longon, metran larĝon kaj 70-centimetran alton.

StefKo (Tunjukkan profil) 11 Juli 2021 06.53.30

La tablo estas trimetrolonga, metrolarĝa kaj 70-centimetralta.

amigueo (Tunjukkan profil) 11 Juli 2021 10.24.08

@Metsis, sergejm, StefKo

Estas mirinda varieco esprimi "kvanton da kvalito da substanco",
ecx sen inventi vortetojn.

Dauxrigo:

altec-tri-metra tablo
tri-metr-alta tablo

Metsis (Tunjukkan profil) 13 Juli 2021 11.38.50

sergejm:La tablo havas trimetran longon, metran larĝon kaj 70-centimetran alton.
Strangan formon via tablo havas ridulo.gif Mi diras

• La tablo havas trimetran larĝon, metran profundon kaj 70-centimetran alton.

Kembali ke atas