Al la enhavo

Logika enigmo: jaroj de servo

de Miland, 2008-aprilo-17

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-17 22:11:32

Averto: ne facila.

Profesoro Plato enkondukiĝis al profesoroj
Nova, Reto, Sponto kaj Teno. 'Dum kiom da jaroj vi instruis?' li demandis.
Respondis Nova, 'La sumo de niaj jaroj de servo (la miaj estas la minimuma numero) egalas la via. La produto de niaj servojaroj estas 270.'
Plato diris, 'Bedaŭrinde, tio ne sufiĉas por dedukti viaj jaroj de servo mem, kiuj sumas al miaj jaroj. Certe, do, mi ne povas dedukti kiu instruis dum kiom da jaroj.'
Nova respondis, 'Ha jes, mi forgesis mencii ke la grandeco de la diferenco inter Teno kaj Sponto estas pli granda ol tiu inter Teno kaj vi.'
'Dankon,' diris Plato. 'Nun mi scias kiu instruis dum kiom da jaroj.'

Kiom longe ĉiuj el ili instruis?

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-17 23:17:08

Mi certe fuŝis ie, sed se ni supozu, ke ĉar Nova diris ke li forgesis ion, tial poste lia dua mesaĝo la informo estis sufiĉa, mi dirus...

Nova: 1
Sponto: 2
Reto: 9
Teno: 15
Plato: 27

Tiukaze Plato projekciis, ke la donita informaro estis sufiĉa, ĉar alikaze estus aliaj eblaj solvoj, kies malcerteco ne estus malaperinta post la dua informmesaĝo:

Nova: 1
Sponto: 3 aŭ 5
Reto: 5 aŭ 3
Teno: 15
Plato: 27

Nova: 1
Sponto: 2 aŭ 5
Reto: 5 aŭ 2
Teno: 27
Plato: 35

Tre timeme submetita de
Filu

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 01:14:49

Mi ja fuŝis!!!

Jen pli bonaj respondoj:

Nova: 2
Sponto: 3
Reto: 3
Teno: 15
Plato: 23

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 06:46:44

Filu:Mi ja fuŝis!!!

Jen pli bonaj respondoj:

Nova: 2
Sponto: 3
Reto: 3
Teno: 15
Plato: 23
Gratulon! Vi pravas. Kiel Terurĉjo, mi demandis min ĉu vi estas nur ĵonglisto!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 08:57:13

Filu estas ru-u-u-u-u-za!

Reen al la supro