Vai all’indice

Umo umas ume umon

di jan aleksan, 18 ottobre 2008

Messaggi: 18

Lingua: Esperanto

Sebasities (Mostra il profilo) 03 novembre 2008 02:39:19

Filu:Plej interese... Vi certe pravas pri la etimologio, sed tamen iom vastiĝis la senco de tiu vorto en la regiono kie mi kreskiĝis : io ajn, kies uzo aŭ aspekto estas iom nova por la parolanto, eĉ simplegaj umaĵoj kiel nova speco da sarkilo kun iomete strangaj pikiloj sur ĝi aŭ komputilmuso por livuloj, povus ricevi la nomon "gréement".
Vi pravas !

Brilanta Stelo (Mostra il profilo) 09 novembre 2008 08:06:14

Mi pensas, ke la vorto "umo" estas "thing", "thingy", "thing-a-majig".

Sed laŭ la senco, mi ne konas vorton por eksprimi "umo"

Ĉu mi estas korekta?

jan aleksan (Mostra il profilo) 10 novembre 2008 19:59:24

Brilanta Stelo:Mi pensas, ke la vorto "umo" estas "thing", "thingy", "thing-a-majig".

Sed laŭ la senco, mi ne konas vorton por eksprimi "umo"

Ĉu mi estas korekta?
Mi trovis "doodad" and "what-you-call-it". Sed verŝajne en la angla la verba formo ne ekzistas.

Mi trovis ankaŭ la francan vorton "Truc-muche" por paroli pri iu.

Kaj dankon ĉiuj por viaj respondoj! tre interesaj^^!

ridulo.gif,

Filu (Mostra il profilo) 11 novembre 2008 13:59:59

jan aleksan: Mi trovis "doodad" and "what-you-call-it". Sed verŝajne en la angla la verba formo ne ekzistas.
Nu! 'Fiddling around [with something]' estus pli malpli 'umi [kun io]': plej ofte tiu esprimo neniel sugestas ion ajn pri violonludado, malgraŭ la vortanalizo, kiun povus fari lernanto nova de la angla lingvo.

Iĉo (Mostra il profilo) 23 novembre 2008 06:09:10

Brilanta Stelo:Mi pensas, ke la vorto "umo" estas "thing", "thingy", "thing-a-majig".

Sed laŭ la senco, mi ne konas vorton por eksprimi "umo"

Ĉu mi estas korekta?
jan aleksas:Mi trovis "doodad" and "what-you-call-it". Sed verŝajne en la angla la verba formo ne ekzistas.
En mia dialekto, la aŭstralia, ni diras "thing", "thingy", "thingo", "thingamajig", "whatshamacallit" ... mi ŝatas "doodad", kaj ni diras ankaŭ "doover" (aŭ pli longe "dooverlacky"). Ŝercante ni eldiras "Hors d'oeuvres" (antaŭmanĝaĵoj - prunta vorto el la franca) kiel "Horse doovers" ("umoj de ĉevalo(j)")

Foje oni diras "thingo" por mencii iun, kies nomon ĝi forgesintas, sed tiu ŝajnas iom malĝentila, kvazaŭ uzi "it" (ĝi) por priskribi homon, kio ofendemas angle.

jan aleksan (Mostra il profilo) 06 gennaio 2009 15:48:17

Mi trovis alian en la francan lingvon: Bitoniau, uzita por obĵektetoj

Oŝo-Jabe (Mostra il profilo) 18 novembre 2009 04:21:25

Filu:
jan aleksan: Mi trovis "doodad" and "what-you-call-it". Sed verŝajne en la angla la verba formo ne ekzistas.
Nu! 'Fiddling around [with something]' estus pli malpli 'umi [kun io]': plej ofte tiu esprimo neniel sugestas ion ajn pri violonludado, malgraŭ la vortanalizo, kiun povus fari lernanto nova de la angla lingvo.
Ankaŭ ekzistas 'to do something-or-other'.

Stephan S (Mostra il profilo) 20 novembre 2009 22:06:29

jan aleksan: Ĉu en via lingvo estas vortoj kun nedifinita sencon tiel "umo"?
En sakra-rusa slango - certe estas lango.gif lango.gif

Torna all’inizio