目次へ

Ĉu vi estas registrita ĉe Tvitero?

Roman_Mutin,2011年12月14日の

メッセージ: 19

言語: Esperanto

Roman_Mutin (プロフィールを表示) 2011年12月14日 16:27:27

Saluton

Ŝajnas ke estas pli malfacile serĉi samideanojn ĉe tvitero ĉar mankas grupoj kaj en tivetero ne estas multe da homoj.

Tamen mi ŝatas tviteron, se vi ankaŭ estas en ĝi ni povas trovi unu la alian. Jen mi

jpablo68 (プロフィールを表示) 2011年12月14日 17:19:35

mia tviterkonto estas @paburu, sed mi malofte afiŝas en esperanto

tamen, mi afiŝas ofte en esperanto en mia guglo-pli-konto (google+) jpablo68@gmail.com

Sahaquiel (プロフィールを表示) 2011年12月15日 0:22:29

jpablo68:mia tviterkonto estas @paburu, sed mi malofte afiŝas en esperanto

tamen, mi afiŝas ofte en esperanto en mia guglo-pli-konto (google+) jpablo68@gmail.com
Mi nomo estas @Siriox (kun unu ikso)

Morgaŭ okazos la tutmonda Tujtera agado pro Esperanto. Helpu #Esperanto esti "Trend Topic", se vi ne scias je kioma horo pepi, vidu ĉi tien

skryptor (プロフィールを表示) 2011年12月15日 2:55:58

Saluton, mi estas @jvaldz, sed mi ne tro ofte uzas Twitter-on. Vi povas sekvi mian liston "esperanto" aŭ vidi miajn sekvantojn.

skryptor (プロフィールを表示) 2011年12月15日 3:02:52

Jen Facebook-a paĝo por la Tutmonda Twitter Agado por Esperanto: https://www.facebook.com/events/207181359294030/

miropiro (プロフィールを表示) 2011年12月18日 8:46:11

Oficiale estas tradukita Twitter kiel Tujtero (http://eo.wikipedia.org/wiki/Twitter). Mi ankaŭ estas tie, kaj de tempo al tempo mi sub kromnomo "miroslavhruska" (ĉar jam ne eblis uzi mian na "miropiro" pepas kun haket-etikedo #Esperanto.

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年12月18日 9:28:33

miropiro:Oficiale estas tradukita Twitter kiel Tujtero (http://eo.wikipedia.org/wiki/Twitter).
Kio estas "oficiala" pri Vikipedio-artikolo?

qwertz (プロフィールを表示) 2011年12月18日 9:35:04

Mi tre ŝatas Tviteron. Estas plej profitiga/filtilebla ol Fejsbuk.

Chainy (プロフィールを表示) 2011年12月18日 10:39:43

miropiro:Oficiale estas tradukita Twitter kiel Tujtero (http://eo.wikipedia.org/wiki/Twitter).
Tuj-tero? Kion tio signifu? Strange, mi neniam antaŭe aŭdis pri tiu varianto.

Kutime oni skribas 'Tvitero' aŭ simple 'Twitter'. Mi ankaŭ vidis kelkfoje 'Tŭitero'. Mi eble preferus unu el la unuaj du variantoj.

Rilate la temon de la fadeno, ne, mi ne registriĝis ĉe Twitter. Mi havas tute nenian kialon por tion fari, ĉar mi ne havas ion ajn por 'pepi' al amasoj da homoj tra la mondo. Mi simple uzas retmesaĝojn.

Laŭ mi, Twitter ŝajne havas sencon nur por famuloj kaj sportistoj por komunikiĝi kun ĵurnalistoj kaj fanoj.

Chainy (プロフィールを表示) 2011年12月18日 10:46:18

darkweasel:
miropiro:Oficiale estas tradukita Twitter kiel Tujtero (http://eo.wikipedia.org/wiki/Twitter).
Kio estas "oficiala" pri Vikipedio-artikolo?
Jes, ekzakte. Fakte, la 'oficiala' traduko ĉe Vikipedio subite ŝanĝiĝis! Tre strange, kiel tio okazis? rideto.gif

先頭にもどる