目次へ

Esperanto slang?

WeekzGod,2014年6月9日の

メッセージ: 40

言語: English

walfino (プロフィールを表示) 2019年5月11日 16:11:04

Mi supozas ke oni povas diri Sal, Ino...sed ne ekzistas ekvivalento por viroj.

Ah, Sal ankaŭ estas slangaĵo mi pensas. Ankaŭ fakte Ĝis ĉar ĝi estas mallonga formo de Ĝis la Revido (kaj ankaŭ havas alian signifon).

Kaj eble "kafumi" por la signifo "trinki kafon kune" (ne certa se ĝi estas uzata komune).

Ŝajnas ke neniu jam diris pri la plej fama slangaĵo, "krokodili"?

I suppose one can say Sal, Ino...but an equivalent for males does not exist.

Ah, Sal is also a slang I think. Also actually Ĝis because it's a short form of until we meet again (and also has another meaning - until).

And maybe "kafumi" for the meaning "drink coffee together" (not sure if it is commonly used).

Seems like nobody has talked about the most common slang expression, "krokodili"?

Metsis (プロフィールを表示) 2019年5月12日 10:45:33

Mi pensas, ke kafumi aŭ krokodili ne plu estas slangaĵoj.

MiMalamasLaAnglan (プロフィールを表示) 2019年5月13日 16:36:50

Metsis:"Fajfi" en la senco de "mi ne zorgas pri tio" apartenas al la parolata lingvo. Certe oni ne ofte vidas ĝin en skribo.

This topic didn't become only about Ido, rather Ido was raised as an example of a solution to the presented problem of expressing "hey, dude/pal" in a gender neutral way. I'm guilty for that.
Mi kulpas, ĉar mi diris ion pri -ulo en Ido.

MiMalamasLaAnglan (プロフィールを表示) 2019年5月13日 16:40:26

walfino:Mi supozas ke oni povas diri Sal, Ino...sed ne ekzistas ekvivalento por viroj.
I suppose one can say Sal, Ino...but an equivalent for males does not exist.
"Vir-" estas la vira ekvivalento de "-in". "Viro" ne necese signifas plenkreska virhomo. Mi ne ŝatas la vorton "virino", do mi anstataŭe diras "ino".

sergejm (プロフィールを表示) 2019年5月13日 21:18:44

"Virino" estas normala fundamenta vorto.
Male, "ino" estas la slanga vorto, post kiu aperas "iĉo", "ri" k.t.p.

MiMalamasLaAnglan (プロフィールを表示) 2019年5月14日 15:53:00

Mi scias, ke virino estas la normala vorto, sed mi ne ŝatas, ke ĝi deriviĝas de la vorto "viro".

walfino (プロフィールを表示) 2019年6月9日 13:29:28

Sed "Sal, Viro" sonas iom malamikeca! Mi neniam aŭdis iun kiu diras "Sal, Viro" al iliaj amikoj.

sergejm (プロフィールを表示) 2019年6月9日 21:36:50

En Rusio, post revolucio, oni anstataŭis alparolon "sinjoro"/"sinjorino" per "kamarado". Post disfalo de USSR vorto "kamarado" ankaŭ sonas malbone. Nun ni en rusa lingvo ne havas neŭtralan alporolon.

Metsis (プロフィールを表示) 2019年6月10日 9:44:01

Sergejm,

Mi pensas, ke temas pri du, tri apartaj aferoj. Unuflanke pri neŭtrala alparolo, ĉar kelkaj sentas, ke "sinjoro/sinjorino" estas tro formalaj. Aliflanke pri amikeca aŭ neformala alparolo Aldonu al ĉi tio la temon pri seksneŭtrala alparolo.

walfino (プロフィールを表示) 2019年6月14日 13:00:31

Sed en Esperantujo nia vorto por niaj kamaradoj estas samideano! Kial ne "Sal, Samideano" por "Hey, Dude"?

先頭にもどる