目次へ

Simpla ideo

SEN7759,2015年6月20日の

メッセージ: 150

言語: Esperanto

Zam_franca (プロフィールを表示) 2021年2月24日 19:08:22

morico:Dankon pro la laboro. Kiel ĝin diskonigi?

https://cloud.mail.ru/public/4f6Z/25rZwMaoP (la lernolibro en angla)

https://cloud.mail.ru/public/4uVm/52DoTQzy8 (en rusa)

https://cloud.mail.ru/public/5s11/2xgmpZ6iy (en ukraina)
SEN7759:3.Traduku en aliajn lingvojn
Ĉu estas specifa tradukejo pri tiu dokumento?

SEN7759 (プロフィールを表示) 2021年3月24日 12:57:32

Kiel ni povos kalkuli la nombron de aktivaj esperantistoj? Ni en ĉiuj retejoj konsilu al esperantistoj registriĝi en lernu.net (nun estas 325030 esperantistoj ĉi tie). Ĝis la fino de la jaro ni scios la nombron de aktivaj esperantistoj.

Zam_franca (プロフィールを表示) 2021年3月25日 17:05:59

SEN7759:Kiel ni povos kalkuli la nombron de aktivaj esperantistoj? Ni en ĉiuj retejoj konsilu al esperantistoj registriĝi en lernu.net (nun estas 325030 esperantistoj ĉi tie). Ĝis la fino de la jaro ni scios la nombron de aktivaj esperantistoj.
Kial tio funkcius?
Ni imagu, ke estas 10 000 aktivaj esperantistoj, kaj ke 40% el ili jam registriĝis en lernu.net. Tiam ni malprave kredus, ke estas nur 6 000 aktivaj esperantistoj ĉar la 4 000 aliaj ne povis reregistriĝi.

SEN7759 (プロフィールを表示) 2021年3月25日 19:50:37

Jam ĉi tie estas ĉirkaŭ 325050 aktivaj esperantistoj.
La registriĝo ĉi tie estas jam la aktiveco.

sendiulo (プロフィールを表示) 2021年3月26日 7:52:41

SEN7759:Jam ĉi tie estas ĉirkaŭ 325050 aktivaj esperantistoj.
La registriĝo ĉi tie estas jam la aktiveco.
Mi tiel ne opinias. Aktivaj estas nur tiuj, kiuj efektive lernas Esp-n. Ja estas multaj, kiuj nur, probable, provas lerni, sed ĉesas.
Ĉu ne pli bone rigardi laŭ enreto kaj progreso je steloj? kvankam, verŝajne, malfacile tiel kalkuli.

IgorSokoloff (プロフィールを表示) 2021年3月30日 12:10:49

Miasupoze, ne indas iluziiĝi pri la nombro "325030".
Se čiuj tiuj registritaj personoj vizitus la forumon almenaŭ unufoje en semajno aŭ eč en monato, ĉi-okaze plimulto da fadenoj havus milionojn da montroj.

SEN7759 (プロフィールを表示) 2021年3月30日 14:39:52

Sed tio povos ŝanĝiĝi... k ni ŝanĝos ĉi tion (nun jam 325305)

sergejm (プロフィールを表示) 2021年3月30日 15:59:44

sendiulo:Ĉu ne pli bone rigardi laŭ enreto kaj progreso je steloj? kvankam, verŝajne, malfacile tiel kalkuli.
Ekz. IgorSokoloff havas nur unu stelon, sed neniu aliaj aktivaj uzantoj de Lernu dubos, ke li estas aktiva ĉi tie.

sendiulo (プロフィールを表示) 2021年4月4日 5:12:55

Aktiva uzanto ĉi-momente estas tiu, kiu dum lastaj 7 tagoj havas unu aŭ pli stelojn kaj unu aŭ pli ensalutojn. Iel tiel. Administranto pli bone scias.

先頭にもどる