目次へ

Doktoro Esperanto legas Unuan Libron (2/3)

ombresaco,2019年11月8日の

メッセージ: 9

言語: Esperanto

ombresaco (プロフィールを表示) 2019年11月8日 18:12:34

Jen muzikfimo kun la voĉo de Zamenhof, leganta la antaŭparolo de la Unua Libro.

Espereble vi ŝatos ĝin

StefKo (プロフィールを表示) 2019年11月8日 19:39:44

Post aŭskulto de Lia (Zamenhofa) voĉo mi konstatas ke Li prononcas esperantajn vokalojn kiel poloj(!). Ĉu tio signifus ke poloj plej bone prononcas esperantajn vokalojn?

sergejm (プロフィールを表示) 2019年11月10日 3:12:06

Li ja estis pola, do ne estas mirinde, ke li prononcas vokalojn pole.

ombresaco (プロフィールを表示) 2019年11月10日 11:52:12

Estas malfacile por mi konsideri ke Zamenhof estis pola.
Tiumomente poloj estis konsiderata etno, ne nacio, laŭ tiu vidpunkto li estis ruso (pro nacieco) kaj judo (pro religio kaj etno). Nuntempe tiu loko estas en Pollando, sed tiamaj poloj estis katolikaj, ekzemple.

sergejm (プロフィールを表示) 2019年11月10日 17:10:04

Li estis polA judo.

StefKo (プロフィールを表示) 2019年11月12日 9:01:40

ombresaco:Estas malfacile por mi konsideri ke Zamenhof estis pola.
Tiumomente poloj estis konsiderata etno, ne nacio, laŭ tiu vidpunkto li estis ruso (pro nacieco) kaj judo (pro religio kaj etno). Nuntempe tiu loko estas en Pollando, sed tiamaj poloj estis katolikaj, ekzemple.
Ne! Lia nacieco estis juda!
Konsideru ankaŭ ke malgraŭ anekso de Polujo sur pola lando (do ankaŭ en Bjalistoko kaj Varsovio) plue prosperas pola kulturo kaj daŭras pola lingvo. Kiam L. Z. mortis, post unu jaro Polujo estiĝis sendependa! Do nomigo L. Z. kiel ruso estas troigo, malgraŭ ke li studis en Moskvo, tre bone scipovas la rusan kaj sia verko skribis en la rusa. En letero de la 8-a de marto 1901 (al Th. Thorsteinsson) Zamenhof skribis: "Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole..." Al siaj gefiloj hejme li parolis pole. (El Vikipedio)

StefKo (プロフィールを表示) 2019年11月12日 9:36:19

sergejm:Li ja estis pola, do ne estas mirinde, ke li prononcas vokalojn pole.
Jes. Sed legu kion mi skribis supre. Preskaŭ ĉiu, kiu de infaneco uzadis la rusan konservas la rusan akĉenton. Polo ĉiam tian homon ekkonas per tio. Rezultas el tio ke L. Z. estis ĝuste tia escepta homo kiu perdis la rusan akĉenton parolante alilingve.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2019年11月25日 23:00:25

Li estis ĉefe homo, kaj homaranisto.

StefKo (プロフィールを表示) 2019年11月26日 21:17:09

Altebrilas:Li estis ĉefe homo, kaj homaranisto.
Sendube!

先頭にもどる