目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

Ŝercoj

StefKo,2020年3月17日の

メッセージ: 501

言語: Esperanto

StefKo (プロフィールを表示) 2020年11月10日 16:37:27

sergejm:https://en.wikipedia.org/wiki/Patito_Feo_(telenove...

La nomo de la ĉefa heroino estas Patricia, karesnomo Patito, ne Patita, mi eraris. En rusa traduko oni ŝin nomas Патита.
Tio taŭgas por "Lingvaj bataletoj" okulumo.gif

nornen (プロフィールを表示) 2020年11月10日 17:38:35

sergejm:https://en.wikipedia.org/wiki/Patito_Feo_(telenove...

La nomo de la ĉefa heroino estas Patricia, karesnomo Patito, ne Patita, mi eraris. En rusa traduko oni ŝin nomas Патита.
Mi ne konas tiun televidaĵon. Mi opinias, ke nur tie oni nomas Patricia kiel Patito. Normale oni diras Pati o Patsi por Patricia.

Rovniy_Sergey (プロフィールを表示) 2020年11月15日 13:29:26

- Se oni vin ofendas, puŝas kaj humiligas - batu ilin per fosilo al ilia vizaĝaĉo.
- Paĉjo, sed mi estas knabino!
- Do prenu rozkoloran!

Rovniy_Sergey (プロフィールを表示) 2020年11月16日 10:32:44

Bona homo ne povas esti aĉigita de potenco aŭ mono.
Ĉar se vi estas vere bona homo, vi neniam havos nek unu nek alian!

Rovniy_Sergey (プロフィールを表示) 2020年11月16日 11:21:02

Maljuna judo instruas junulon:
- Ljova! Neniam edziĝu kun bela virino! Bela povas forlasi vin!
- Onklo Jaŝa, sed ne bela ankaŭ povas forlasi min!
- Tio fakte eĉ bonas! ...

nornen (プロフィールを表示) 2020年11月16日 21:53:48

Rovniy_Sergey:- Se oni vin ofendas, puŝas kaj humiligas - batu ilin per fosilo al ilia vizaĝaĉo.
- Paĉjo, sed mi estas knabino!
- Do prenu rozkoloran!
Kiam estas la tempo por batali, batalu kvazaŭ vi estus la tria simio sur la ramplo de la Arkeo de Noa kaj la unuaj pluveroj ekfalas.

Rovniy_Sergey (プロフィールを表示) 2020年11月17日 5:45:11

nornen:Kiam estas la tempo por batali, batalu kvazaŭ vi estus la tria simio sur la ramplo de la Arkeo de Noa kaj la unuaj pluveroj ekfalas.
Mi ekrememoris kanton, kiu tre plaĉis al mi en mia juneco: "Vi ekbatis unue, vin tiel instruis la patro frua-aĝe".

Rovniy_Sergey (プロフィールを表示) 2020年11月17日 7:48:30

Vorto de viro estas forta kaj neŝancelebla.
Se li diris "morgaŭ", okaze de tio lia decido ne ŝanĝiĝas.
Kaj oni ne devas demandi denove ĉiutage.

sergejm (プロフィールを表示) 2020年11月17日 9:53:09

Viro perdis la vojon en arbaro kaj eliras al iu ŝoseo. Li trovas kilometran foston kun nombrojn 10/15.
- El du malbonoj oni elektas la malplian - diris li kaj iris en 10-kilometra direkto.

Rovniy_Sergey (プロフィールを表示) 2020年11月17日 10:39:20

Virino diris - virino faris.
Se virino diris kaj ne faris, kio okazas de tio?
Certe: Ŝi Ŝer-Cis!!!

先頭にもどる