目次へ

Ri liberas

Jxusteno,2020年4月14日の

メッセージ: 20

言語: Esperanto

arbofeo (プロフィールを表示) 2020年4月23日 21:11:30

StefKo:"Li" ribelas!
"Ri" estas ne oficiala persona pronomo, kiun oni uzas por paroli pri homo sendepende de ties sekso. Ri signifas li aŭ ŝi.

homo -> ri
Viro -> li
Virino -> ŝi

Ankaŭ ekzistas ne oficiale la sufikso -iĉo por viroj, kiel -ino por virinoj. Tiam:
homo -> ri
homiĉo (viro) -> li
homino (virino) -> ŝi

Lernanto -> ri
lernantiĉo -> li
lernantino -> ŝi

Tiam, la prefikso ge- ne plu vere utilas (lernantoj = lernantiĉoj kaj lernantinoj).
Sed -iĉo kaj ri estas tute ne oficialaj kaj tre malofte uzataj en oficialaj tekstoj, en libroj...

Belan tagon!

Metsis (プロフィールを表示) 2020年4月24日 6:02:10

Frano:
Ri liberas
Ĝis nun nur verboj "liberigi" kaj "liberiĝi" estis konataj al mi. Kion "liberi" signifas?
Bona demando!

En normala uzo oni evitu verbigi adjektivojn por signifi "esti + adjektivo", ekz. libera → liberi. Estas nur tre malmultnombraj verbigitaj adjektivoj, kiujn oni povas uzi. Legu la afiŝon (en la angla) de Tomaso (ankaŭ konata kiel Salivanto).

Poezia stilo estas alia afero.

Jxusteno (プロフィールを表示) 2020年4月24日 7:20:12

arbofeo:
StefKo:"Li" ribelas!
"Ri" estas ne oficiala persona pronomo, kiun oni uzas por paroli pri homo sendepende de ties sekso. Ri signifas li aŭ ŝi.

homo -> ri
Viro -> li
Virino -> ŝi

Ankaŭ ekzistas ne oficiale la sufikso -iĉo por viroj, kiel -ino por virinoj. Tiam:
homo -> ri
homiĉo (viro) -> li
homino (virino) -> ŝi

Lernanto -> ri
lernantiĉo -> li
lernantino -> ŝi

Tiam, la prefikso ge- ne plu vere utilas (lernantoj = lernantiĉoj kaj lernantinoj).
Sed -iĉo kaj ri estas tute ne oficialaj kaj tre malofte uzataj en oficialaj tekstoj, en libroj...

Belan tagon!
Estas ankaŭ la neduumula sufikso -ip-.
https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_a...
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/ip.html
Kaj inter la karesaj sufiksoj krom -nj- kaj -ĉj- estas la neduumula sufikso -pj- kaj seksneŭtrala -j-.
https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_a...
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/pj.html

arbofeo (プロフィールを表示) 2020年4月24日 19:00:58

De la sama aŭtora kantisto, mi ankaŭ ŝatas ĉi tiun kanzonon, kiu fingromontras la toksan superregeman virismon kaj proklamas, ke malvenku tio en la mondo!!

Eniro (プロフィールを表示) 2020年4月25日 23:16:55

arbofeo:De la sama aŭtora kantisto, mi ankaŭ ŝatas ĉi tiun kanzonon, kiu fingromontras la toksan superregeman virismon kaj proklamas, ke malvenku tio en la mondo!!
Mi multe ŝatis ĉi tiun kanton, dankon!

Redakto: Pro serĉado mi trovis la albumon en Bandcamp. Mi aŭskultas ĝin nun kaj mi ŝategas ^^

Turfalko (プロフィールを表示) 2020年6月14日 7:38:48

Jen INO sur monero.

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年6月14日 8:56:40

Turfalko:Jen INO sur monero.
Jes, ŝi estas ino. Mi kredas, ke ĉiuj samopinias, eĉ riistoj. Eble vi miskomprenis, ke la aldono de "ri" kiel neduuma pronomo ne forigus "li" kaj "ŝi" por paroli pri viraj kaj inaj uloj.

novatago (プロフィールを表示) 2020年6月14日 9:47:22

Jxusteno:La kanto estas en Esperanto.
It's not Esperanto. It's a dialect. Please don't mislead the people.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

novatago (プロフィールを表示) 2020年6月14日 9:50:14

Zam_franca:
Turfalko:Jen INO sur monero.
Jes, ŝi estas ino. Mi kredas, ke ĉiuj samopinias, eĉ riistoj. Eble vi miskomprenis, ke la aldono de "ri" kiel neduuma pronomo ne forigus "li" kaj "ŝi" por paroli pri viraj kaj inaj uloj.
Ne estus miskomprenoj se oni ne tuŝus la Fundamenton.
la aldono de "ri" kiel neduuma pronomo ne forigus "li" kaj "ŝi" por paroli pri viraj kaj inaj uloj.
Aŭ eble jes. Se oni rajtas ŝanĝi la Fundamenton, oni rajtas fari ĉion ajn. Tiu estas la problemo, kiun reformistoj neas, sed tie estas ĝi.

Ĝis. Novatago.

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年6月14日 11:29:54

novatago:
Zam_franca:Jes, ŝi estas ino. Mi kredas, ke ĉiuj samopinias, eĉ riistoj. Eble vi miskomprenis, ke la aldono de "ri" kiel neduuma pronomo ne forigus "li" kaj "ŝi" por paroli pri viraj kaj inaj uloj.
Ne estus miskomprenoj se oni ne tuŝus la Fundamenton.
la aldono de "ri" kiel neduuma pronomo ne forigus "li" kaj "ŝi" por paroli pri viraj kaj inaj uloj.
Aŭ eble jes. Se oni rajtas ŝanĝi la Fundamenton, oni rajtas fari ĉion ajn. Tiu estas la problemo, kiun reformistoj neas, sed tie estas ĝi.

Ĝis. Novatago.
Aldoni vorton kiu ne ekzistas ne estas kontraŭfundamente. Forigi vortojn de la fundamento estas kontraŭfundamente.

先頭にもどる