目次へ

Kiujn esperantajn vortarojn vi uzas?

Bronxio,2020年6月22日の

メッセージ: 13

言語: Esperanto

Bronxio (プロフィールを表示) 2020年6月22日 16:52:12

Mi vere ne pensis pri ĉi tiu demando kiam mi eniris la forumon, sed ĝi estas unu, kiun mi havas antaŭ longe! Mi preferas interretajn elektojn kaj neniu problemo estas en la angla aŭ en la hispana.

Metsis (プロフィールを表示) 2020年6月23日 7:32:46

Vi povas uzi kaj Lernun kaj Guglon por kruda traduko, sed ĉiam kontrolu kontraŭ pli fidindaj vortaroj. Legu mian respondon en alia fadeno ĉi tie en Lernu.

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年6月23日 9:38:38

https://en.bab.la/dictionary/esperanto-english/

^ Tiun vortaron mi foje uzas, kaj ĝi povas esti tre utila.

Bronxio (プロフィールを表示) 2020年6月23日 18:05:31

Ho, nun mi havas pli da fontojn, dankon al ambaŭ!

Antaŭ mi nur havis Guglon, PReVo (Android) kaj hispanan vortaron (es-eo kaj eo-es); sed kelkfoje mi bezonas pli da fontojn. Almenaŭ ĝis WordReference.com inkluzivas Esperanton 😁

Urho (プロフィールを表示) 2020年6月24日 8:38:55

Jen kelkaj vortaroj, kiujn mi uzas
www.esperanto.fi/ligilojSanakirjoja

Vidu ankaŭ la vortaron de Paul Denisowski
_ _ _
sanakirjoja = vortaroj

Bronxio (プロフィールを表示) 2020年6月26日 23:53:06

Interesa materialo, Uhro! Mi ŝatas kiel tatoeba.org/epo aspektas. Dankon!

sendiulo (プロフィールを表示) 2020年6月27日 6:08:28

Antaŭ mia saĝtelefono panei mi uzis Praktikan Vortaron.

Bronxio (プロフィールを表示) 2020年7月16日 22:13:48

En la okazo ke iu alia rigardu ĉi tie, mi ĵus malkovris per jutubisto Glosbe. Estas ankaŭ apo por Android kaj iOS. Ĝi estas multilingva vortaro, kaj aspektas bone.

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年7月17日 10:31:13

Bronxio:En la okazo ke iu alia rigardu ĉi tie, mi ĵus malkovris per jutubisto Glosbe. Estas ankaŭ apo por Android kaj iOS. Ĝi estas multilingva vortaro, kaj aspektas bone.
Mi jam uzis ĝin por ekkoni kelkajn vortojn de francujaj minoritataj lingvoj, sed ĝi ne tre taŭgas por tiaj malgrandaj lingvoj; ĉu ĝi taŭgas por Esperanto? Espereble jes, sed mi ne certas.

Schattenflug (プロフィールを表示) 2020年7月19日 12:21:20

Mi sxatas uzi
http://kono.be/vivo/
(estas tre bone cxar gxi sercxas en diversaj vortaroj)

Mi ankaux sxatas
vortaro.net
(nur estas en esperanto sed tre interesa)

先頭にもどる