目次へ

Gramatika terminaro

Kynlem,2008年9月29日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

Kynlem (プロフィールを表示) 2008年9月29日 10:31:17

Saluton!

Ĉu iu scias kiel traduki nomoj de tempoj el la angla al Esperanto: Present Indefinite, Present Continuous, Past Indefinite, Past Continuous, Future Indefinite, Future Continuous?

Mi legis iojn terminojn en Detala lernu!-gramatiko de Bertilo Wennergren sed jam ne certas kiel traduki kompleksajn tempojn nomojn.

Dankon! ridulo.gif

Rogir (プロフィールを表示) 2008年9月29日 19:12:57

Verŝajne estas ĉar tiuj malsimplaj tempoj ne ekzistas en Esperanto. Oni povus traduki ilin per estanteco nedifinita, estanteco kontinua, pasinteco nedifinita, pasinteco kontinua, estonteco nedifinita kaj estonteco kontinua.

Espi (プロフィールを表示) 2008年9月29日 20:34:27

Rogir:Verŝajne estas ĉar tiuj malsimplaj tempoj ne ekzistas en Esperanto. Oni povus traduki ilin per estanteco nedifinita, estanteco kontinua, pasinteco nedifinita, pasinteco kontinua, estonteco nedifinita kaj estonteco kontinua.
Saluton Rogir,

mi nur havas rimarketon:
En gramatika signifo mi preferus anstataŭ "pasinteco" la terminon "estinteco", ĝuste kiel viaj "estanteco" kaj "estonteco".
"Pasinteco" estus uzata en komuna signifo.

Amike
Klaus-Peter

sinjoro (プロフィールを表示) 2008年10月6日 13:13:35

Mi ankaŭ preferas uzadon de la sama radiko, do: estinteco, estanteco, estonteco.

先頭にもどる