目次へ

cxu vi pensas ke katolikoj, protestantoj, ortodoksoj kaj anglikanoj unuigxos?

Matilda 69,2005年4月17日の

メッセージ: 26

言語: Esperanto

Matilda 69 (プロフィールを表示) 2005年4月17日 11:56:41

Dezirito (プロフィールを表示) 2005年6月3日 19:57:03

Mi pensas, ke ni estas jam unuigatoj de Kristo Li mem per Lia Spirito. Cxiuj humanaj kristanaj asocioj estas nur humana. Se ili ne volas unuigxi, ili montras, ke ili ne estas fidelaj, kaj ili faras bonan kaj malbonan laboron.

5HPONGO (プロフィールを表示) 2005年7月24日 11:29:40

Saluton, Matilda 69!

Ĉu vi deziras la unuiĝon aŭ ne deziras?  Mi, budhano kaj samtempe ŝintoisto, pensas, ke ili estas dekomence unu, ĉar ili estas egale kristanoj; kej ke ili rigardas tre malgrandan diferencon kiel grandan problemon.  Ĉiuj kristanoj ja kredas je la sama Dio kaj la sama Kristo kaj la sama Spirito, ĉu ne?

La tibeta budhismo, la taja, la japana ktp. aspektas tute malsame, sed ni estas egale budhanoj.  En ŝintoismo ni havas tre multajn gediojn (denaskajn gediojn, mortintajn homojn, sanktajn animalojn, sanktajn arbojn, sanktajn ŝtonojn ktp.), kaj iuj sanktigas antikvajn gediojn, iuj sanktigas antikvajn sciencistojn, iuj sanktigas soldatojn mortintajn en milito, iuj sanktigas vulpon, iuj sanktigas arbojn... sed ni ja estas egale ŝintoistoj.  Kaj estas mirinde al alilandanoj, ke ni ja povas esti samtempe budhanoj kaj ŝintoistoj!

Ĝis!

Jojo (プロフィールを表示) 2005年8月2日 15:08:03

La kristanoj unuigxos, se ili konsekvence kunlaboras. Cetere necesas interparolo kun cxiuj religioj por komuna paco de la mondo.

Fastrada (プロフィールを表示) 2005年10月7日 14:45:29

Mi pensas ke gxi estas malgxoja ke jen estas multe da pregxejo al krisanismo kaj ne unu! Beda~urinde ni havas la disigxio de pregxejo-  kio ni povas fari??? Mi ne scias!!!

(sed via scias CVJM/YMCA? kiu estas asocio kun "diversaj" kristanoj...)

 

trojo (プロフィールを表示) 2005年10月7日 16:25:11

Mi pensas, ke ne -- nu, almenaŭ ne baldaŭ.

Kvankam ĉiu Kristano ja kredas je Dio kaj Jesuo, kelkaj eklezioj akuzas aliajn pri "blasfemado" aŭ "fikultismo". Ekzemple kiam mi estis infano, la pastro de mia preĝejo (Sudbaptista) diris, ke Katolikoj estas "idolkultanoj". Unuiĝeco apenaŭ ŝajnas ebla pro tia malamikeco.

(Parenteze mi ne plu estas Kristano antaŭ multaj jaroj).

Fastrada (プロフィールを表示) 2005年10月16日 13:06:52

jes, beda~urinde mi konas anka~u homoj kiu diras ke mi ne estas "vera kristano" cxar mi estas katolikino- oni ne povas jugxi sur 1,3 miliardo homoj!!! kaj: kiu scias kiel "la vera kristano" estas?!!

Cruz (プロフィールを表示) 2006年1月7日 22:35:38

Mi pensas ke estus tre bone tutaj kristianoj unuiĝos. Mi kredas ke neniu pensas ke la malunueco estas bona. Tutaj kristanoj devas unue ami aliajn malgraŭ diferencoj.

Sed la tendencio estas eklezioj subdividiĝi pli kaj pli ĉar la homoj estas tro okupitaj konvinki al aliaj siajn manierojn ol kunvivi. 

 

vitor josé (プロフィールを表示) 2006年1月19日 21:08:33

Mi pensas, ke malgraŭ la provoj kunlabori, la unuiĝo estas ankoraŭ tre malproksime. Kvankam ni estas kristanoj - kaj Kristo estas unu - la eklezioj estas homaj societoj. Neniu el ili volas diri, ke ĝi ne estas vera.

Sed kio estas vero? - demandis Kristo. Ni ne interakordi pri la rimedoj: ĉiu eklezio havas siajn. Tamen ni akceptas la mesaĝon. Mi estas katolika, sed scias, ke la Eklezio neniam diros, ke la aliaj kristanoj estas egalaj, ĉar la Katolika Eklezio kunportas la veron.

Se ni ne konsentos, ke niaj malegalecoj estas societaj - kaj ne fundamentaj - ni ne povos unuiĝi.

sd13890 (プロフィールを表示) 2006年1月21日 17:56:19

Kaj, mi ankaŭ. La Eklezioj neniam volos estos unuiĝinta. Sed la homoj kristanaj povas estos amikaj unu la alian.

La Eklezioj estas institucioj, kaj neniam volos estos unuiĝinta ĉar de sia diferencoj. Gxi estas bona ideo, kvankam. :/

先頭にもどる