目次へ

Ĉu adapti "mia, via" kpt.?

BeiDirSein,2009年4月29日の

メッセージ: 35

言語: Esperanto

crescence (プロフィールを表示) 2009年5月1日 8:13:15

sergejm:
Al aliaj: gramatikajn terminojn vi povas trovi en PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko)
Dankon ! Tio estos al mi utilega.

sergejm (プロフィールを表示) 2009年5月1日 8:36:12

Bertilo uzas proprajn gramatikajn terminojn, ekz. li nomas adjektivon a-vorto, sed PMEG enhavas liston de kutimaj terminoj kaj iliaj rilatoj kun la Bertilaj.

horsto (プロフィールを表示) 2009年5月1日 16:51:59

crescence:
la neŝancelebla forteco de la kutimoj...
Ne estas nur kutimoj, la difina artikolo 'la' estas difinita en la fundamento de Esperanto, eĉ en la unua regulo. Se vi volas ŝanĝi ĝin, tiam vi devas krei novan lingvon, Esperantidon kiel Ido.

darkweasel (プロフィールを表示) 2009年5月1日 18:35:09

Jam la kutima traduko de la latina "Pater noster" estas "Patro Nia". "nia" estas nur adjektivo, kaj oni povas meti ghin tien, kien oni povas meti aliajn adjektivojn.

Ne chio, kio ne eblas en via denaska lingvo, devas ne ebli en Esperanto. Ekzemple, en mia denaska lingvo (la germana), tute ne eblas meti iajn adjektivojn malantau substantivojn. Tial, mi ne uzas ekz. "domo blua", sed "blua domo". Sed por francoj, estas (minimume se mi atentis sufiche en miaj lernejaj franclecionoj) pli logike diri "domo blua" pro "une maison bleu(e? la akordo de francaj adjektivoj estas iom malregula...)"

crescence (プロフィールを表示) 2009年5月1日 19:18:12

darkweasel:Ne chio, kio ne eblas en via denaska lingvo, devas ne ebli en Esperanto.
Jes, mi konsentas pri tio.
Sed, en Esperanto, oni ne povas diri "la nia domo", kiel oni diras "la bela domo". Do, "nia" kaj "bela" ne estas en sama gramatika klaso.
Male, oni povas diri "la domo" kaj "nia domo". Do "la" kaj "nia" estas en sama gramatika klaso, ĉar la dua vorto anstataŭigas la unuan vorton. Mi opinias ke la du vortoj devus sekvi la samajn regulojn : "-j" kaj "-n". Tio ŝajnas al mi logika, kaj faciligi la lernon de Esperanto, lingvo fame konata estanta sen esceptoj.

R2D2! (プロフィールを表示) 2009年5月1日 19:52:45

crescence:Jes, mi konsentas pri tio.
Sed, en Esperanto, oni ne povas diri "la nia domo", kiel oni diras "la bela domo". Do, "nia" kaj "bela" ne estas en sama gramatika klaso.
Male, oni povas diri "la domo" kaj "nia domo". Do "la" kaj "nia" estas en sama gramatika klaso, ĉar la dua vorto anstataŭigas la unuan vorton. Mi opinias ke la du vortoj devus sekvi la samajn regulojn : "-j" kaj "-n". Tio ŝajnas al mi logika, kaj faciligi la lernon de Esperanto, lingvo fame konata estanta sen esceptoj.
Laŭ mıa scıo, “la nıa domo” ja eblas.

—Ilhuıtemoc δ

darkweasel (プロフィールを表示) 2009年5月1日 20:18:46

Iel, mi pensas, ke tiu chi evoluos en diskuton pri la senco de la difinita artikolo okulumo.gif

"la nia domo" ne estas malkorekta, sed "nia" iom jam diras ke estas "difinita domo", kaj tiam oni ne bezonas "la" (same kiel en multaj naciaj lingvoj - au chu oni diras "la ma maison" en la franca?)

Eble iu volas legi pri tio en PMEG: Difiniloj en PMEG

bbc (プロフィールを表示) 2009年5月2日 3:53:23

"la" estas adjektivo. Kaj vi povas fari adverbo "le", substantivo "lo" kaj verbo "li".

Heh. Tio estas tre amuze.

Sxak (プロフィールを表示) 2009年5月2日 7:34:08

R2D2!:
Laŭ mıa scıo, “la nıa domo” ja eblas.
Vi eraras

crescence (プロフィールを表示) 2009年5月2日 7:44:20

bbc:"la" estas adjektivo. Kaj vi povas fari adverbo "le", substantivo "lo" kaj verbo "li".
Heh. Tio estas tre amuze.
Vi rimarkas, ke la adjektivoj "mia via, lia,..." ne turniĝi en "mio, vio, lio,..." kaj "me, ve, le,..." kaj "mi, vi, li, ...".
Do, vi vidas, ke la artikolo "la" kaj la posesivaj adjektivoj devus sekvi la samajn regulojn.
Tiu longa priparolo nin ĉiam kondukas al la sama konkludo : la posesivoj adjektivoj estas esceptoj, ĉar ili sekvas la j-regulon kaj la n-regulon, dum la artikolo ne ĝin sekvas. Kaj oni diras que Esperanto estas lingvo sen esceptoj... Ĉu tio vin tre amuzas ankaŭ ?

先頭にもどる