メッセージ: 42
言語: Esperanto
Rogir (プロフィールを表示) 2009年8月18日 11:17:04
Nu, nomiĝi devenas de nomi, ne de nomo rekte. Kaj iĝi nomo ne tre sencas, tial nomiĝi konfuzas neniun.
tommjames (プロフィールを表示) 2009年8月18日 12:30:54
Rogir:Kaj iĝi nomo ne tre sencas, tial nomiĝi konfuzas neniun.Mi konsentas. Ĉar iĝi nomo estas stranga ideo, nomiĝi por esti nomita estas klara, eĉ se la "strikta" signifo estas io alia, laŭ vidpunkto de la sistemo de radikaj klasoj. Mi ofte trovas ke aliaj esceptoj estas tiel klaraj en praktiko.