Al la enhavo

Ĉu la sufiksoj -ad- kaj -ant- foje havas la saman signifon kaj povas anstataŭigi unu la alian?

de Jxusteno, 2019-decembro-19

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-21 08:25:32

Jxusteno:
La sufikso -ad- kredeble nun estas uzata nur tiam, kiam ĝi ne estas forlasebla (ekzemple, akvado, bekado, brosado, kronado) kaj ofte en la vortoj esprimantaj agon (ekzemple, "uzado"; oni povas ankaŭ diri "uzo"). Mi pensas, ke oni povas uzi ĝin ankaŭ por eviti miskomprenojn; ekzemple, "aviadilo kaj helikoptero estas flugadiloj".
Jes, la verba -adi/-adas/-adis/-ados/-adus havas daŭran signifon kaj la substantiva -ado ofte esperimas agon. La adjektiva -ada kunekzistas ofte kun substantivoj, kaj ĉi tial havas agan signifon. Mi ne memoras, ke mi eĉ vidus adverban formon, "legade", "farade" ktp.

Jxusteno:
Pri "mono bezonatas" mi povas diri ke, se oni uzas tiun esprimon, oni ne diru "monon bezonatas", ĉar "mono" estas objekto de "bezoni", sed ne de "bezonati"; en tiu ĉi frazo "mono" estas subjekto de "bezonati". "Bezonati" ja signifas "esti bezonata".
Temas pri kiel oni komprenas pasivon. Miakomprene ekzistas minimume du manieroj:
  • pasivo senpersonigas la agon
    Se la aktivo priskribas, kion iu aganto faras al iu objekto, la pasivo emfazas la agon.
  • pasivo priskribas ŝanĝon de la stato de la objekto
    Se la aktivo priskribas, kio okazas al iu objekto, la pasivo priskribas ŝanĝon de la stato de la objekto.
Sed tio estas alia temo ol la temo de ĉi tiu fadeno. Sume verbaj participoj ofte ne signifas tion, kion multaj kredas, kaj ili estas facile miskompreneblaj.

Reen al la supro