본문으로

Ekzekutoj

글쓴이: Terurĉjo, 2007년 11월 1일

글: 34

언어: Esperanto

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 11월 1일 오후 6:35:24

Ĉu Usono daŭrigas mortigi krimulojn per elektraj seĝoj kaj gasaj ĉambroj simile al nazioj?
Mi proponas uzi ankaŭ pendumon kaj kvaronumon, kiel tre ekzotaj, interesaj kaj amuzaj metodoj.

Fons Lacrimarum (프로필 보기) 2007년 11월 1일 오후 11:54:43

Via enketo ne estas bona. Ĉu Vi kredas ke ĉiuj kiuj estas kontraŭ mortigi krimulojn devas motivi ĉi tion kun Dio?

Mi ne scias kiun respondon elekti malgajo.gif

snds24 (프로필 보기) 2007년 11월 2일 오전 4:37:58

Ĉu en Rusio tia puno jam estis forlasita?

annadahlqvist (프로필 보기) 2007년 11월 3일 오전 1:33:03

la rusa ŝtato mortigas maloportuna personoj sekrete, ĉu ne? Dostojevski preskaŭ estis mortiĝi, en 1800j.

Mi pensas ke estas malprava morigi iun, se ne por savi aliajn. Mi ne kradas en venĝo.

T0dd (프로필 보기) 2007년 11월 3일 오전 3:13:29

En la plejmulto da ŝtatoj, kiuj ankoraŭ praktikas ekzekutojn, la metodo estas mortiga injekto. En kelkaj ŝtatoj, aliaj metodoj, inkluzive pendumon kaj elektroŝokon, eblas. En Oklahomo, pafistaro ankoraŭ eblas.

Mi malakceptas tiun praktikon, pro simpla kialo. Niaj metodoj de mortigo estas multe pli altnivelaj ol niaj metodoj de trovi kulpulojn.

montetino (프로필 보기) 2007년 11월 3일 오전 7:17:08

Homo kiu mortigas homon estas kaŝmurdanto. Mortigi kulpulon estas esti simila kaŝmurdanto. La loĝantoj de lando kiu akceptas tio estas komplicoj de kaŝmurdantoj.

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 11월 3일 오후 3:11:58

snds24:Ĉu en Rusio tia puno jam estis forlasita?
Antaŭ pli ol dek jaroj Rusio deklaris moratorion pri mortigaj ekzekutoj. De tiam neniu krimulo estis mortigita. Ĉiuj tiaj kulpuloj estas kondamnataj al porviva (dumviva?) malliberigo.

diogotux (프로필 보기) 2007년 11월 5일 오후 10:28:04

En Brazilo leĝo ne permitas mortigi krimulojn. Iuj el ili iras al malliberejoj kaj vivas pli ol persono kiu laboras por havi sian panon. La malliberejoj jam estas plenaj, kaj tio kostas tre multe al ŝtato. Dum ni pagas imposton por havi vivajn la krimuloj, infanoj mortas kaj malsanas pro malsato en Brazila Nordokcidento okaze de la Terseko.

annadahlqvist (프로필 보기) 2007년 11월 6일 오후 12:43:23

Ĉu vi ne kredas ke estas pli bonaj grupoj preni monoj de por manĝas infanojn de krimulojn? Mi pensas ke estas iom prefere preni monoj de riĉuloj ol mortiĝas personoj...

Umlaŭto (프로필 보기) 2007년 11월 6일 오후 12:50:44

Kial via jesa opcio estas simpla diro de la pozicio, kaj via nea opcio estas tiom argumenta? Tiu ĉi voĉdono ne estas precize egala.

다시 위로